514. Lia cerbo iris promeni. Venas proverbo el popola cerbo. Sola kuranto—certa venkanto. Juĝanto decidas, kion li vidas. Nenio estas malfacila por amanto. Ĉiu komenco estas malfacila. Tio estas la komenco de la fino. Tempo estas la plej bona kuracisto. Konsento konstruas, malpaco detruas. Geedzoj en paco vivas en palaco. Laboro kaj pacienco kondukas al potenco. Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. Malriĉulo parencojn ne havas. Kiu pencon ne tenas, al ŝilingo ne venas. Granda ofico, grandaj zorgoj. Plej granda potenco kuŝas en la komenco. Imito estas la plej sincera formo de flato.
Esti en acida humoro. Celi anseron, trafi aeron. Paroli sen penso estas pafi sen celo. Fari virton el neceso. Fordoni paseron, por ricevi anseron.
Eĉ bagatelo (trifle) povas servi al celo. Oni lekas (lick) la manon, sed celas la panon. Kapo majesta, sed cerbo modesta . Ne kvanto, sed kvalito, decidas pri merito. Inter pasero kaj najtingalo estas diferenco. Oni invitas, venu !—oni donacas, prenu ! Lecionoj al profesoro estas vana laboro. Neceso estas la patrino de invento.
515. Difinoj. Cigaro : dika bruna objekto en la buŝo de riĉa sinjoro. Cirklo : ronda rekta linio, kun truo en la mezo.Korespondas : sendas leterojn kaj ricevas respondojn. Ricevas : la objekto venas al ni. Vetero : la plej grava temo de interparolado (konversacio).
Enigmoj. Kiuj literoj venas post A.B.C. ? (La ceteraj). Kiun lecionon (lesson) vi plej amas ? (La lastan). —Kiun floron preferas komercisto ? (Lavendon (la vendon), kompreneble !). —Kial infano ne timas, kiam ĝi komencas marŝi sola ? (Car ĝi havas la kur-aĝon).
" Cu la demando estis malfacila ? " " Ne la demando, sed la respondo."
" Mi povas aŭdi ĉiujn radio-staciojn." "Ankaŭ ni—se ni malfermas la fenestron."
Onklino : " Kiam mi havis vian aĝon, mi neniam mensogis." Neveto : " Kiam do vi komencis ? "
" Jen donaco por viaj infanoj." " Sed mi neniam havis infanojn." " Por viaj nepoj, do."
" Sed kion ŝi diris al vi ? " " Pardonu : mi ne volas in-citi 1" (inciti, to aggravate, tease).
" Cu la kaŭzo iam sekvas la rezulton ? " " Jes, kiam la kuracisto sekvas la ĉerkon (coffin) de la paciento."
Inter junaj geedzoj. Јi : En la recepta libro estas multaj eraroj." Li: " Jes, mi ofte gustumis (tasted) ilin."
Aŭtoro : " Kio estas via kritiko pri Ia fino de mia romano (novel) ?" Redaktisto : " Gi estas tro malproksima de la komenco."
Kio estas la diferenco inter la filino de Faraono (Pharaoh) kaj laktovendisto ?—E1 akvo unu ricevis profeton, la alia ricevas profiton.
Ekster la teatro. Si: " Mi timas, ke vi devis atendi por mi. Kiam vi efektive alvenis ? " Li: " Mi forgesas ia precizan daton."
La kelnero : Cu vi deziras manĝi por 1 /6 (unu kaj ses) aŭ por 2/6 ? " La kliento : " Kio estas la diferenco ? " " Unu ŝilingo."
Gasto : " Mi foruzis la dentpulvoron en la banĉambro, ĉar mi ne povis trovi mian." Mastrino : " Sed estis nenia dentpulvoro tie. Tio estis la avino, kiun oni kremaciis antaŭ dek jaroj."
Amika helpo : Sur strato unu viro renkontis alian, kaj petis : " Bonvole direktu min al butiko, kie oni povas manĝi por unu ŝilingo." " Rigardu ! Jen restoracio bona kaj malkara." " Mi vin dankas. Kaj nun, ĉu vi povas montri al mi, kie trovi ŝilingon ? "
Kurioza bilardo. Sur la fenestro de restoracio estis afiŝo (poster, '' placard) : KAFO KAJ BILARDO. Patro kaj filo el apuda vilaĝo legis la afiŝon. Oni demandis al ili " Kion vi deziras ? " La filo respondis " Mi deziras kafon sen sukero." La patro diris " Kaj mi, bilardon kun sukero."
Kiuj loĝas en Francujo ? Cu glacio (ice) estas varma ? Cu la Angla lingvo estas facila ? Cu la modernaj dancoj estas belaj ? A1 kiu nacio vi apartenas ? Cu vi preferas biciklon aŭ aŭton ? Se mi donas ion al vi, kiu estas la ricevanto ? la donanto ? Kiu lingvo estas facila por la Francoj ? Via malbona prononco agacas miajn nervojn.
CI, THOU