384. Do not confuse oni with unu or with popolo (a people).
Unu diras “Jes”, alia “Ne”. La popoloj de Afriko. Popolo diras, Dio diras.
385. The forms onia, onin, are possible, but not often used.
Se onia patro venas al oni kaj batas onin …
386. Oni is usually singular, but may be plural. Kiam oni estas amikoj …
387. Kiam oni estas riĉa (or riĉaj), oni havas multajn amikojn.
Ne ĉiam oni estas feliĉa, kiam oni estas riĉa. Ĉion novan oni ŝatas (rates highly: 323): malnovan oni forbatas.
Oni diras, ke kato havas naŭ vivojn. Oni vivas ne kun mono, sed kun homo. Kies panon oni manĝas, ties vorton oni parolas.
Diron oni neas, skribo ne pereas (perish, be lost).
Oni parolas pri lupo, kaj vidas lian voston (tail).
388. Enignioj. Kie oni kronas la reĝojn de Anglujo? Kiajn ŝtonojn oni trovas en riveroj? (1191).
El eseo. “Oni uzas algebrajn simbolojn, kiam oni ne scias, pri kio oni parolas.”
La fiera patrino: “Oni diras, ke mia bebo tre similas al mi.” Amikino: “Nu, ne malĝoju! Tio ne multe gravas, se nur li estas sana.”
389. (a) Kian veteron oni havas en Novembro? Kiajn homojn oni punas? Kial oni kantas? Kiam oni dormas? Kie oni trovas konkojn? Kion oni uzas, kiam oni skribas?
(b) Kion vi diras, kiam iu donas ion al vi? (Kiam iu donas ion al mi, mi diras “Dankon”.)
——vi petas servon de iu? (… “Mi petas”.)
——vi renkontas iun? (…“Bonan tagon”.)
——vi renkontas iun en la mateno (vespero)?
——vi faris eraron? (…“Mi petas pardonon”.)
Varianto.Kiam vi diras " Dankon "? (Mi diras " Dankon kiam …).
Prepositions as Prefixes
390. A preposition may be used as a prefix. We have seen examples with sen- (206, 230) and Envenu (71).
Aliras, goes to, approaches.
Subiras, goes under, sinks.
Migras, migrates; el-(en‑)migras, emigrates, immigrates.
En-(Sur‑)skribo, inscription; subskribo, signature; transskribo, transcription. Spezo, money transfer; el-(en‑)spezo, expenditure, receipts. Al-(de-el-en-inter-kun‑) veno, arrival, origin, outcome, entrance, intervention, meeting.
391. Verbs thus formed can take an object with -n.
Li eniras (enters) la ĉambron;
suriras (;mounts) ĉevalon;
trairas tunelon;
transiras (crosses) riveron.
Metas, puts, places.
Kiam mi eliras, mi surmetas (put on) ĉapelon.
Kiam mi envenas denove, mi ĝin demetas (take off).
En-(El‑)spiras, inhales, exhales.
Kiam la drako (dragon) elspiras fajron, la drakidoj elspiras fumon.
392. Li venas al mi, li alvenas (arrives).
Ŝi laboras kun mi, ni kunlaboras (collaborate).
Li pensas pri la temo (subject, theme), li pripensas (considers) la temon.
Sometimes, as a matter of taste, or for greater clarity in a long sentence, the preposition is repeated: thus: alvenas al, kunlaboras kun, pripensas pri. But the simple form is usually better.
393. Alvokas, appeals. Apudesto, proximity. Dependas, depends. Deprenas, subtracts. Dumviva, life-long. Ellaboras, elaborates. Enhavas, Entenas, contains. Interludo, interlude; interŝanĝo, interchange; intertempo, interval. Kunekzisto, co-existence; kunsido, session. Submara, submarine; subtera, subterranean. Superjaro, leap-year. Trablovo, draught. Transalpa, transatlanta. Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. Super-abundant (-human, -natural, -fluous).
394. Sen-apetit(-bilet - difekt - dub - hav - interes - kuraĝ - pag - ŝuld-taŭg)a. Care-(change-cloud-comfort-defence-dust-help-noise-pain-rain-rust-sound-spot-taste-thank-value‑)less.
395. El-fal(-kresk - kri - pren - puŝ - send - star - vok)as.
Interkonsentas, agree (with one another, reciprocally); inter-am(-batal -korespond-parol-vizit)as.
Kunkantas, sing together (unitedly); kun-est(-help - kresk - lud - sent - viv)as.
Pri-diskut(-kant - parol - plor - rid - silent - zorg)as.
Tra-bor(-dorm - gut - leg - lem - pik - puŝ- vetur - viv) as.
Trans-don(-paf - send - vetur)as.