410. Where nothing is gained by using the plural, prefer the singular.
Thus, to translate All those that were there, one could say (literally)
Ĉiuj tiuj, kiuj estis tie. But it would be much better to say simply
Ĉiu, kiu estis tie, or even Ĉiu tie.
So also Ne ĉiu frukto estas pomo is usually preferable to Ne ĉiuj fruktoj estas pomoj.
411. Nun mi legas, vi legas, kaj li legas: ni ĉiuj legas. En la tuta mondo la Esperantisto havas amikojn, kiuj korespondas kun li. Mi suferis de multaj afliktoj, kiuj neniam okazis (happened). Kiam nokto vualas (veils), ĉiuj koloroj egalas.
Geometria difino. “Aferoj, kiuj egalas unu al la alia, egalas al ĉio alia.”
Bonan nokton, ĉiuj vi!Al la lito iras mi.412. Unuj (or, Iuj; or, Kelkaj) … aliaj; some … others.
Unuj (Iuj, Kelkaj) ridas, aliaj ploras. Some laugh, others cry.
413. Kiuj loĝas en Italujo (Svisujo …)? Al kiuj plaĉas la pluvo? Kiuj amas la gepatrojn?
Instruistoj estas homoj, kiuj instruas. Kio estas laboristoj? harpistoj?
414. La PLEJ bona EL ĉiuj, the best of all (370). El ĉiuj miaj infanoj Emesto estas la plej juna. Tamen li estas la plej saĝa el ĉiuj. El ŝiaj multaj infanoj unuj (iuj, kelkaj) estas bonaj, aliaj ne. The longest (greatest, most beautiful) of all.
«-ujn»
415. In the accusative kiuj becomes kiujn, etc. (Cp. See (y)ou in a minute).
Kiujn bildojn vi vidis? Mi vidis iujn, sed ne ĉiujn. Mi ne vidis tiujn, kiujn vi vidis.
416. Amo kovras ĉiujn pekojn. La morto ne distingas (makes a distinction): ĉiujn egale atingas.
417. Interparolo inter du malgrandaj knabinoj: “ĉu vi vidas tiujn du bovinojn, unu blankan kaj unu brunan?” “Jes.” “Nu, oni tiras lakton el la blanka bovino.” “Kaj el la bruna, ankaŭ?” “Ne. El ĝi oni tiras kafon.” “Sed kie estas la bovino, kiu donas la sukeron?”
418. Complete with a word ending in -iuj or -iujn: La personoj, … loĝas tie. La libroj, … mi aĉetis. La homoj, al … mi parolis. La ĉerizoj,… vi manĝis. … florojn vi deziras? La birdoj, al.. . mi donis akvon. … fibroj estas liaj. Mi ne amas … personojn. … hundojn mi aĉetis hodiaŭ. Ĉu la nunaj modoj superas … de la antaŭa jaro?
419. Distingu inter tuta libro, a whole (complete) book, kaj ĉiu libro, every book.
Ili ĉiuj laboris dum la tuta tago, All of them worked all the day (277).
420. Insert tute, tuta, tutan, ĉiuj, ĉiun, or ĉiujn.
Ŝi estis … kontenta pri la … laboro de … lernantoj. Ni … atendis vin dum … horo. Ili … estis … feliĉaj. Mi legis … paĝon. Mi legis la … paĝon. El … landoj mi preferas nian. Mi amas … landojn. Mi vizitis … urbon en la … lando.
«Ĉi»
421. ĈI (=near here), either before or after a ti-word, changes that to this. Other things being equal, it is better (for the sake of compounds, and the accent of the phrase as a whole) to put ĉi first. N.B. Two words. No hyphens.
422. Ĉi tio (or tio ĉi), this thing.
Ĉi tie (or tie ĉi), in this place, here (cp. jen 119).
Ĉi tiu (tiu ĉi), this (one), the one here (cp. the English slang: “This here …”).
Ĉi tiuj, these.
Ĉi tia, of this kind.
Ĉi ties, this one’s, belonging to this (or, to these).
423. If a grammatical ending is added (making a compound word), use a hyphen. La ĉi-tiea kutimo, the custom of this place.
424. “Por via nasktago (birthday) mi donas al vi — jen! — perlan kolringon.”
“Sed, patro, perloj signifas larmojn.”
“Ne timu, kara; la perloj sur ĉi tiu kolringo estas falsaj.”
425. Tiu … ĉi tiu (in contrast) = the former … the latter (the last-mentioned).
Jen Gertrudo kaj Mario: ĉi tiun (M) mi amas, sed ne tiun (G).
Venis Rozo kaj Lilio: tiu (R) kantis, ĉi tiu (L) ne.
426. But when not contrasted with ĉi tiu, tiu = the latter, the other one (not the subject).
Kiam A parolis kun B, tiu diris … When A conversed with B, he (B) said ….
A parolis kun B kaj lia (or, ties) (=B’s) wife. (For his own wife see 832).
More Prepositions