La edzo diris: “La edzino estas maldiligenta.” “La edzo” diris la edzino “estas maldiligenta.”
Ho patrino! La floro en la ĝardeno promenis! En la mateno ĝi estis en la sunlumo, kaj nun ĝi estas en la ombro (shadow).
Patrino: “Montru al mi vian langon.” Knabo: “Tute ne! Kiam mi faris tion al la instruisto, li min batis.”
Instruisto: “Tiu eseo aspektas, kvazaŭ via patro skribis ĝin.” Knabo: “Kompreneble, sinjoro. Mi uzis lian plumon.”
Instruisto: “Iru al la mapo de la mondo, Tom, kaj montru al ni Amerikon.” (Tom tion faras.) “Tio estas ĝusta. Nu, knaboj, diru al mi, kiu eltrovis Amerikon?” Knaboj: “Tom.”
Patro: “Kaj nun, mia filo, vi aŭdis, kion via patro faris dum la Granda Milito.”
Filo: “Diru al mi, patro: kial oni bezonis la aliajn soldatojn?”
La malgaja letero, Angla knabino korespondis kun negro. Sur unu el liaj leteroj estis inka makulo.
La knabino montris la leteron al amikino, kaj diris: “Li estas tre malfeliĉa. Rigardu la larmon, kiu falis el lia okulo, dum li skribis al mi!”
Henriko: “Ĉu oni ĉiam rikoltas tion, kion oni semis?”
Patro: “Jes, mia filo.”
“Nu, mi plantis terpomojn (potatoes). Divenu, kio venis?”
“Terpomoj, kompreneble!” “Tute ne! Venis porko (pig), kiu formanĝis la terpomojn.”
405. (a) He came (crept, dwelt, fell, flew, forgot, fought, grew, lay, ran, sat, sat-dovm, shone, slept, spoke, stood, stood-up, swam, thought, wept).
(b) Translate, and use in sentences with an object in -on after the verb.
Ate, began, bit, blew, bought, broke, built, caught, chose, drank, felt, found, held, hid, kept,
knew (kon, sci), led, saw, sent, sowed, sold, sovoed, spent, struck, stung, taught, told, ivoke, wore, wrote.
(c) She was there, wasn’t she? She wasn’t there, was she? You were there, weren’t you? He didn’t go, did he? You’ve been asleep, haven’t you?
Translate the two meanings of I read.
(d) Ludo de memoro kaj ripeto.
Kiam mi vizitis Belgujon, mi aĉetis valizon. _______ valizon kaj du hundojn. _______ valizon, du hundojn, kaj silkajn ŝtrumpojn …
«Mia sonĝo»
406. Iam mi havis sonĝon. En la sonĝo ĉiu, kiun mi renkontis (met), parolis Esperanton.
Kiam mi iris al la lernejo, la infanoj kaj la instruistino parolis al mi en Esperanto dum la tuta tago.
Post la temanĝo mi vizitis amikinon, kaj ŝi diris al mi “Venu kun mi al la butikoj!”
Mi tre miris (wondered, was surprised), kiam ankaŭ ŝi parolis Esperanton.
Sed ŝi diris “Ho jes, oni instruas Esperanton en nia lernejo.”
Ni atingis (reached) la butikon, kaj tie la vendisto demandis al mi en Esperanto “Kion vi deziras, fraŭlino?”
Kiam mi iris al la lito, mi diris “Bonan nokton!” al mia patro, kaj li respondis “Bonan nokton, Katlino!”
Kaj la patrino diris “Bonan nokton, kara! Dolĉan dormon!”
Tio estis bela sonĝo, ĉu ne?
The Sound «uj»
407. The diphthong UJ sounds like uj in Halleluja, oi in who is, glided together, with the stress on the u. Like AJ (144), EJ (364), OJ (37), it counts as one syllable.
Compare prujno, hoar-frost (two syllables); ruino (three syllables).
Plurals: «-uj»
that + that = those
408. Like other adjectives, the words iu, kiu… (155) take J to agree with a plural noun.
The addition sum above shows that the plural of tiu (that) is tiuj (those).
Similarly, the plural of ĉiu (each) is ĉiuj (all, all the).
Accent the i:
i-uj, ki-uj, ti-uj, ĉi-uj, neni-uj.
Kiuj libroj? Which books?
Tiuj pomoj, those apples.
Ĉiuj floroj, all (the) flowers.
Iuj homoj, certain people.
409. So also when these words are used as pronouns (157).
Kiu estas tie? Who is there?
Kiuj estas tie? Who are there?
Ĉiuj estas, All are.
Iuj estas, some are.
Tiuj estas, those are.
Neniuj estas, None are.