341. (a) Ne timu tiun bovinon. La inspektisto vizitas ĉiun klason. Malsaĝulo kredas ĉiun vorton. Legu iun interesan libron. Ĉu vi konas tiun viron? Mi konas neniun (ĉiun) kanton en la libro. Korektu tiun eraron!
(b) Supply words ending with -u or -un. Mi amas … katon. Mi vidas … libron sur … tablo. Donu al mi … krajonon. … vorton vi ne komprenas? Ne plaĉas al mi … lasta kanto.
«-ajn» «-ojn»
342. In the accusative, similarly, -aj becomes -ajn.
Mi havas bluAJN florOJN, I have blue flowers.
Mi vidas viAJN filOJN, I see your sons.
Cp. the sound of fine loin.[39]
343. Note the “agreement” of adjective and noun. (236)
Jen estas belA rozO
Jen estas belAJ rozOJ
Mi havas belAN rozON
Mi havas belAJN rozOJN
344. Amu viajn malamikojn. Timo havas grandajn okulojn. Kiajn (What) grandajn okulojn (orelojn, dentojn) vi havas, avino! Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. En la tago ni vidas la helan (bright) sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. Levu ambaŭ (viajn) manojn! Fermu ambaŭ okulojn! Ili ne ŝatas viajn leĝojn (Ps. 119, 155).
*** LAKUNO! *** (Mankas §§345–366 = pp. 80–84)
367. Sperto estas la plej bona instruisto. Honesto estas la plej bona politiko. Propra sufero—plej granda sur tero! La hejma pejzaĝo estas la plej bela. Vundo sekreta doloras plej multe. La arbo en la plej venta loko havas la plej fortan radikon. Malplena poto faras la plej grandan bruon. Gojo estas la plej bona medikamento (medicine). Amiko fidela estas trezoro plej bela.
368. Kiu estas la plej alta formo de vivo? (ĝirafo) … grava persono en la mondo? (mi) … grava meblo en la domo? (la lito) … ĝentila objekto? (spegulo: ĝi diras “Vi estas tre bela”).
369. (a) Kiu estas la plej alta fenestro en la ĉambro? (la meza (midale) fenestro) … bela sinjorino en la ĉambro? (Neniu: ili estas egalaj (equal): ili estas egale (equally) belaj). … interesa bildo sur la muroj? … riĉa persono en la ĉambro? mallonga monato (malvarma sezono) de la jaro? grava lando en la mondo? (urbo en Anglujo? domo en la vilaĝo? domo en … strato?)?
(b) The most dangerous illness is lack of wisdom. Old friends are the best. Esperanto is the simplest language in the world. You are the worst boy in the class. The most eloquent language is silence. What does coal come out of (289)? What does rain consist of? What is chocolate made of?
(c) Elektas: Prenas la plej bonan. Kie loĝas la plej bonaj homoj? En Afriko, ĉar tie loĝas homoj Senegalaj (sen-egalaj).
El eseo: “La tri plej altaj montoj en Britujo estas Ben Nevis, Ben Lomond, kaj Ben Johnson.”
En butiko (shop) kun virinaj ĉapeloj.
Edzino: “Kiu ĉapelo plej plaĉas al vi?” Edzo: “Tiu, sur via kapo.”
370. «La plej … el», the most… of, the -est of
The most beautiful of women. The greatest of us. The tallest of us. The best of men. The bravest (kuraĝ) of the boys. The wisest of men. The sweetest of the oranges. The politest of the children. The most comfortable of the beds. The ripest of the apples. The most diligent of the pupils.
371. MALPLEJ = least. Malplej bela, least beautiful (all are beautiful).
Malplej malbela, least ugly (all are ugly).
Malplej bona, least good;
malplej malbona, least bad.
Lasta, sed ne malplej grava.
372. «La malplej … el», the least … of
373. El la kvin fingroj de la mano, kiu estas la (mal)plej longa?
la plej forta? la plej interesa? (Montru!) El la dek du monatoj
de la jaro, kiu estas la malpIej longa? la plej varma? El ni, kiu estas
la piej alta (juna, forta, riĉa)? la malplej juna, dika?
Kiu el la mebloj en la domo estas la plej utila? (bildoj en la ĉambro … bela? kontinentoj … granda? landoj … grava? lingvoj … simpla? bestoj … forta?)
The «kiam» Family (Time)
374. -AM = “at … time”.
(Think of a.m. = time in the morning.)[40]
Kiam = en kiu tempo, etc.
N.B. Accent the i in neniam.
• KIAM, at what time, when.