2. pluskonsonantoj povas esti ro kaj lo (kaj to en la sola rimo: sankta-…anta). Ĉi-okaze la rimvortoj
devas esti almenaŭ dukonsonantaj (krom la pluskonsonanto). Ekzemple: simple-grimpe, tondro-ondo, ringo-pinglo, estingo-fingro, inda-cindra, angla-sanga, teksto-dekstro. Jen kelkaj versoj kun nuraj pluskonsonantaj rimoj:
Je la sonoj de l’orkestro,Brilegante, en orvesto,Dekoltite, venis multajBelulinoj marmorŝultraj,Brilis brustoj alabastraj,Pompis la trenaĵoj vastaj,Paŝis la virin-taĉmento,Haltis en la ĉambrocentro,Kie tronis, por akcepto,Mem la reĝ’ kun kron’ kaj sceptroNun, legonte festan tekston,Li eklevis sian dekstron.Kaj ekfulmis sur la fingroLia brilianta ringo …Jen, kiel oni vidas, la rimvaloro de ĉi tiu rimoido apenaŭ estas malsupera al la puraj rimoj. Malpli perfektan rimefekton havas la
Preskaŭrimo. En ĉi tiu rimoido la rimelementoj samas ĝis la postakcenta vokalo inkluzive, sed post ĉi lasta la rimvortoj diverĝas. Ekzemple: hieraŭ-fieran.
Ĝia rimvaloro dependas do la grado de la diverĝo. Tute bona ĝi estas, se la diverĝantaj finkonsonantoj estas parencaj inter si: tiam-alian, krion-tiom. Ne fuŝas la rimefekton la manko de akuzativa finaĵo en unu el du pluralaj rimvortoj:
Lernis mi la virtojn,Artojn de la Sci’,Nun per spiritfortojMem miraklos mi.Pli surda estas la rimo, se la finkonsonantoj tute malsame sonas: diaj-mian, groteskaj-preskaŭ.
Waringhien atentigis min pri tio, ke per la uzo de tiaj preskaŭrimoj oni povas fari rimvortojn el la aŭ-finaĵaj vortoj, kiuj cetere tute perdiĝas por la rimado. Vere, tiuj ĉi vortoj estas tute ekzilitaj el la societo de rimvortoj, kaj certe multajn poetojn jam ĉagrenis tio, ke Zamenhof, ni konfesu, sennecese, tiel apartigis, krom la prepozicioj ankaŭ purajn adverbojn, kiuj estus eminentaj rimvortoj (morgaŭ, adiaŭ, hodiaŭ, ankaŭ, preskaŭ, hieraŭ, almenaŭ, apenaŭ, ankoraŭ, kvazaŭ), se ili havus la naturan, adverban e-finaĵon. Nu, pri ĉi tio oni jam ne povas helpi, kaj tial eble akcepteblaj estas: morgaŭ-zorgaj, ankaŭ-dankan, preskaŭ-plenkreskaj, do tiaj preskaŭrimoj, en kiuj la radikrimado estas tre forta, almenaŭ dukonsonanta. Superrimo bone akceptebligas ankaŭ aliajn diverĝojn (trompataj-kompatan, strofetoj-profeton). Sed tute fuŝiĝis la rimefekto, se unu el la rimvortoj havas en la fino la siblan so. Ne nur anstataŭ-kompatas, sed eĉ preskaŭ-kreskas, aŭ morgaŭ-zorgas estas tute senrimaj rimoj. Sola escepto estas la
Transkura rimo. En ĉi tiu speco de preskaŭrimo la unua rimvorto havas en la fino pluskonsomanton, kaj la sekvan verson komencas vokalo, tiel, ke la pluskonsonanto kvazaŭ transkuras al tiu ĉi vokalo. Ĉi tiun rimoidon oni povas uzi precipe en mallongaj versoj, kaj en tujsekvaj rimoj. Ekzemple:
Li atendosEn la tendo.Li parolasEn petolaManiero …Oni prononcas kvazaŭ: Li atendo — S en la tendo; Li parola — S en petola — Maniero…
Ni menciu ankoraŭ la inversan rimon, kun
la malsama sinsekvo de rimkonsonanto: ingo-digno patro-karto, pasko-vakso. Ekzemple, ĉe Baghy:
Kaj kolero lafa de la EtnoFuriozu en la detrusento!Fortan rimefekton la inversa rimo ne havas, ĝi estas jam transiro al la asonancoj.
Asonanco vokala, aŭ simple Asonanco estas sameco de vokaloj, nenio pli. Tamen, inter la asonancoj oni povas distingi kvin specojn.
1. Pseŭdoasonanco mi nomas la interrimadon de plurkonsonantaj rimvortoj kun sen‑, aŭ unukonsonantaj rimvortoj. Ekzemple: forte-bone, arde-tamen, veni-sendis, klingo-iros. Pseŭdoasonanco mi nomas ilin, ĉar en ili la vokalsameco estas nur ŝajna. Nome, la vokalo de la sen- kaj unukonsonantaj rimvortoj estas longa, tirata, dum tiu de la plurkonsonantaj estas mallonga. En la supraj rimparoj do ne nur la rimefekto, sed eĉ la asonancefekto tute mankas.
2. En la krudaj asonancoj interrimas, sur la nura bazo de vokalsameco, plurkonsonantaj kun plurkonsonantaj, unu‑, aŭ senkonsonantaj kun unu‑, aŭ senkonsonantaj rimvortoj, kaj la finaĵoj malsamas. Ekzemple: arbo-paŝtos, veni-ĉesis, tuj-plu, kria-iras, tamen-kare, morto-tondros.