En la lulo, mola lulo,Rozburĝono, fil’, etulo,Dormu mieldolĉe,Kisi buŝon, ĉi gracian,Kiel kisi patron vian,Estas tiel dolĉe.(Ignotus)Krome, precipe en la t.n. liberaj versoj, ekzistas tute senordaj, kapricaj rimometoj.
La supraj skemoj estas uzeblaj, kiel memstaraj strofoj. Krome el ilia kombino formiĝas diversaj, pli severaj versformoj, el kiuj, en la hodiaŭa poezio, plej ofte estas uzata la soneto. Ĝi, en sia klasika formo, konsistas el du verskvaroj, plej ofte kun ĉirkaŭprenaj rimoj, kaj el du verstrioj, kun varia rimaranĝo. La du kvaroj, en la severa soneto, rimas ankaŭ inter si, jene: abba abba. Sed ofte estas uzata ankaŭ la pli libera formo: abba cddc. Ekzemplo:
Soneton de mi Violanta petis,Neniam tiel premis min dilemo!Laŭ dir’, ĝi estas dekkvar-versa skemo…Jen — serĉe-serĉe mi tri versojn metis!Ke mi ne trovos rimojn, mi timetis,Sed — marŝas dua kvaro de l’ poemo!Alveni ĝis la Trioj: jen problemo,Post tio mi la zorgojn jam forĵetis.L’unuan Trion marŝas mi, konjekte,Ke mi eniris ĝin dekstrapiede.Ĉar per ĉi vers’ mi finos ĝin korekte.La dua jam! Mi kredas, ke kompleteMi faris dektri versojn, laŭprojekte.Kalkulu nun! Ĉu dekkvar? Estas prete!(Lope de Vega)La tercino konsistas el verstrioj, kies unua kaj tria versoj rimas inter si, kaj la meza rimas kun la unua kaj tria versoj de la sekva triopo, farante tiel seninterrompan ĉenon: aba bcb cdc ded ktp. Ekzemple:
Tra mi vi venas urbon de turmento,Tra mi al la eterno de l’ doloro,Tra mi vi venas al damnita gento.Justeco gvidis manon de l’ Aŭtoro,La Dia Povo levis volbon mian,Plej Alta Saĝo kaj Praama Koro.Kreaĵon ja samaĝas mi nenian,Sole eternan: mi eterne daŭras.Enire lasu for esperon ĉian.(Dante: Surskribo de la Infer-pordego)La okverso, aŭ okversa stanco (ottava rima) konsistas el ses versoj kun alternaj rimoj, kaj el unu para rimo: abababcc.
Jen, riĉa tablo plenmetite pretasSur laga bordo, karaj manĝoj sure,Kaj du knabinoj en la lag’ ridetas,Dum ban’ petolas, ŝercas, trilas pure,Kiu pli bone naĝas: ili vetas,Poste ŝprucigas akvon ludplezure,Nun ili dronas, nevideblaj estas,Kaj naĝe, longe sub la akvo restas.(Torquato Tasso)La ĉarma kaj facilmova formo rondelo havas la jenan skemon: ABba abAB abba A. La majusklaj literoj signas samajn versliniojn. Ekzemplo:
For de l’ vetero la mantel’De vento, frosto, pluv’ glacia,Ĝi vestis sin per brod’ radiaDe klara, bela suna hel’,Bestaro, birdoj de ĉiel’Laŭtas en lingvoj kanta, kria,For de l’ vetero la mantel’De vento, frosto, pluv’ glacia.Arĝentajn gutojn de juvel’Portadas, en livre’ graciaRiveroj, fontoj. Aĵo ĉiaRevestas sin per nova bel’.For de l’ vetero la mantel’.(Charles d’Orléans)Aliaj, ankoraŭ pli komplikitaj formoj, kiel ekzemple la balado, aŭ gazelo, apenaŭ estas ĝis nun reprezentitaj en Esperanto.