Ekzemple en la germana poezio tia admirinda majstro de formo, kia estas Rainer Maria Rilke, abunde uzas tiajn rimojn: rot-Tod, Gestalt-Wald, sind-beginnt. Ĉi tiuj estas ja viraj rimoj, do, oni diras, eble allaseblaj. Sed ĉe li oni povas trovi ankaŭ la virinan rimon: Inseln-blinzeln, kaj ĉe Schiller: vergelten-melden, Erde-Schwerte, Bote-Tode, Schosse-Rose, vergleichen-neigen, Löwen-Höfen.
La franca lingvo vere ne bezonas iri trans la pura rimo, ĝian rimadon ja enviinde helpas la nazsonoj, kiuj englutas post si ĉiujn konsonantojn, kaj per tio tute perfektaj rimoj fariĝas ekzemple: quand-suffocant, degoutant-longtemps. Tamen oni kelkfoje uzas parencajn konsonantparojn, kiel konsonantojn apogajn (consonne d’appui). Dorchain en sia «L’art de vers» diras tolereblaj: vertu-pendu, assoupie-Arabie, philosophie-suivie, confiner-régner. Kaj ĉe la simbolistoj oni trovas ankaŭ verajn parencrimojn: monte-blonde, funèbres-lèvres.
Ankaŭ en la rimriĉa itala lingvo oni uzas rimoidojn, precipe en la popola poezio. En la kolekto de
Levi: «Fiorita di canti tradizionali del popolo italiano» ĉiupaĝe troviĝas tiaj rimoj: terra-bella, Roma-persona, eĉ, sempre-crescente kaj nato-capo.
En la hispana kaj kataluna poezio ĝis nun floras la asonanco: rimvortoj kun nura vokalsameco.
La parencrimo do principe ne estas fremda al la devenlingvoj de Esperanto, sekve ĝi ne devas esti fremda ankaŭ al Esperanto mem. Tiom pli, ĉar Esperanto nepre bezonas ĝin.
Kaj ĉar la parencrimo baziĝas sur fonetikaj leĝoj, al ĝi facile povas amikiĝi ankaŭ tiuj, en kies nacia lingvo tiaj rimoj mankas. Tiom pli, ĉar ilin helpas ankaŭ la trompiĝo de la orelmemoro. La rimoj ne staras unu apud la alia, ilin ja disigas pli malpli longaj verslinioj. Dum la atento al la enhavo de la verso oni ne fiksas precize la sonoron de la unua rimvorto, havas pri ĝi nur duonklaran memoron, kiun tute bone kontentigas ankaŭ la rimo parenca. Povas okazi al principa malamiko de parencrimoj, ke li simple ne rimarkas la parencrimojn en deklamata poemo. Kompreneble la okulojn oni ne povas trompi, precipe se oni ĉasas la nepurajn rimojn kun ruĝa krajono en la mano. Sed verso estas por oreloj. Se la anglaj okuloj kontentas pri repose-knows, powers-hours, grew-trough, ankaŭ la Esperantaj povas kontenti pri dolĉa-sorĉa kaj dimanĉo-ŝanĝo.
Per la uzo de la parencrimoj evidente plilarĝiĝas la ebloj de rimado. Kelkaj oftaj sufiksoj, kiuj en la lingvo estas preskaŭ tute sen rimo, ricevas rimkunulojn. Ekzemple iĝ, kiu havas la solan rimkunulon negliĝo, ricevas naŭ novajn rimfratojn, inter ili la oftajn feliĉo, riĉo, sufiĉo. Aĵo, same senfrata rimvorto, ricevas rime la vortojn finiĝantajn per aŝo. Ebla la vortojn finiĝantajn je …ebra. Kunfandiĝas la
rimgrupoj aĉ kaj aĝ, amb kaj amp, ald kaj ard, agr kaj akr, ank kaj ang, arm kaj alm, arm kaj arn, atr kaj adr, abr kaj apr, alt kaj art, kaj same ĉe la ceteraj vokaloj. Fremda ricevas rimojn je …enda, nepra je …ebra, enigmo je igno, ktp. Rimaro enhavanta ĉiujn bonajn kaj konsilindajn parencrimojn certe estus granda helpo, ĝojige plifaciliganta laboron de la poetoj.
Pluajn rimgrupojn kunkroĉas la
Pluskonsonanta rimo. Tiel mi nomas tiun rimoidon, en kiu unu rimvorto havas inter la rimelementoj je unu konsonanto pli, ol la alia. La pluskonsonanto povas esti
1. la konsonanto jo. Ĉi-okaze j-konsonanta vorto rimas kun senkonsonanta rimvorto. Ekzemple:
Filo de paŝao haltus ja neniam,Sed falegis teren la ĉeval’ sub li jam.Lamente, plore kaj kun veo,Ŝin oni portis al tombejo.Tiu ĉi rimspeco donas bonan rimefekton nur ĉe la rimvokaloj e kaj i. Nome post ili, se ilin sekvas vokalo, neeviteble oni prononcas mallongan jo-similan sonon. Post a, o, kaj u tia sono ne aŭdiĝas. Tial ekzemple balao-kajo, troa-ĝoja, plua-tuja apenaŭ taŭgas kiel rimoj. Maksimume en plurala formo, kaj ne tujsekve, estas uzeblaj tiaj rimoj. Ekzemple:
Kiel sur la pompaj vojojSunoj sur la firmament’Gaje marŝu, frata gent’,Kiel venki la herooj.