Parencrimoj. Tiel mi nomas tiun rimoidon, en kies rimvortoj la konsonantoj, aŭ unu konsonantparo, estas
La konsonantoj naskiĝas per tio, ke la aerfluo, venanta tra la buŝo, trovas malhelpon, kiu povas esti
1. plena, kiun la aerfluo venkas por momento kaj en ĉi tiu momento, kvazaŭ per eta eksplodo, estiĝas la voĉo (konsonantoj momentaj, aŭ plozivoj: bo, po; do, lo; dzo, co; ĝo, ĉo; go, ko);
2. malvastiĝo de vojo, kiun la aerfluo pene trairas kaj dum ĉi tiu trapenetro estiĝas la voĉo (konsonantoj daŭraj aŭ frikativoj (vo, fo; zo, so; ĵo, ŝo);
3. diverĝo de la aerfluo duflanke de la lango (lo, ro);
4. devio de la aerfluo tra la nazo (mo, no).
Krom ĉi tio la konsonantojn difinas la loko de la malhelpo (naskloko), kiu povas esti
1. la du lipoj (konsonantoj lipaj: bo, po; vo, fo; mo)
2. lango kun dentoj (konsonantoj dentaj: do, to; zo, so; no; ro; lo)
3. lango kun gingivo (konsonantoj gingivaj: dzo, co)
4. lango kun palato (konsonantoj palataj: jo, ŝo; ĝo, ĉo)
5. gorĝo (konsonantoj gorĝaj: go, ko)
Kiel ni vidas, naskloko kaj estiĝmaniero estas la samaj ĉe la sekvantaj konsonantparoj:
bo-po do-to ĝo-ĉo go-ko ro-lo
vo-fo zo-so ĵo-ŝo
Krome, la naskoloko estas malsama, sed la vojo de la aerfluo estas sama ĉe la konsonantparo:
mo-no.
Ĉi tiuj konsonantparoj estas parencoj unuarangaj. La parencrimo ilin uzas, kvazaŭ ili estus konsonantoj samaj. Escepte la lastan (mo-no), ili diferencas nur per tio, ke la unua estas akompanata de laringvibro (konsonantoj voĉaj) kaj la alia ne (konsonantoj senvoĉaj). Ĉe ro la vibro okazas ne en la laringo, sed en la naskloko, inter lango kaj dentoj.
Duarangaj parencoj estas tiuj konsonantoj, kiuj samas laŭ naskloko kaj laringvibro, sed malsamas laŭ estiĝmaniero. En la supra tabeleto ĉi tiuj parencparoj staras unu sub la alia. La kunsonoro de tiuj ĉi paroj estas multe pli malbona, ili plejparte tute ne taŭgas, kiel rimantaj paroj. Pri kelkaj el ili ni ankoraŭ parolos poste.
Inter la unuarangaj konsonantparoj oni povas starigi certan vicon de rimvaloro.
• Plej bonaj estas ĝo-ĉo, ĵo-ŝo, zo-so, vo-fo, bo-po.
• Malpli bonaj: go-ko, do-to.
• Poste: ro-lo.
• Malplej bona: mo-no.
La parencrimo povas esti:
1. simpla, kiam la akcentan vokalon sekvas nur po unu konsonanto, parencaj inter si: aĵo-paŝo, vivo-soifo, suĉi-ruĝi, trupo-nubo, nuko-jugo, vazo-paso, bruta-nuda, teruro-okulo, pasema-venena. (Rimarku, kiel malforte kunsonoras la du lastaj parencrimoj, rilate al la antaŭaj.)
2. duobla, kiam la akcentan vokalon sekvas po du konsonantoj, kaj ambaŭ estas parencaj al la respektivaj konsonantoj de la alia rimvorto: fremda-penta, polvo-orfo, migra-tikla.
3. kombina, kiam apud la konsonantoj parencaj troviĝas ankaŭ konsonantoj samaj. Ĝi povas esti
a. antaŭkombina, kiam la samaj konsonantoj antaŭas la parencajn: planto-lando, korvo-orfo, korpo-sorbo, vigla-nigra.
b. postkombina, kiam la parencaj antaŭas la samajn: kadro-patro, mildo-birdo, fremda-plenda, ĉerko-velko, tikla-vigla.
c. inlerkombina, kiam la samaj ĉirkaŭfermas la parencan: montri-tondri, vintro-cindro, ĵonglo-onklo.
Plej bonaj estas la interkombinaj kaj postkombinaj parencrimoj, sed ankaŭ la antaŭkombinaj havas tre bonan rimefekton, kaj estas tute egalvaloraj al la pura rimo. La duoblaj parencrimoj, kontraŭe, estas pli malfortaj rimoj kaj tial prefere evitindaj.
Helpate de kombino, oni povas uzi ankaŭ duarangajn parencparojn (sabro-kadavro, korpo-orfo, penso-intenco) eĉ konsonantparojn ne parencajn: go-do (fingro-cindro, hidro-migro).
Ankaŭ la vokalo ne estas indiferenta. U, kiel tre «penetra» vokalo, fortigas la rimefekton: brulo-muro estas pli bona rimo ol belo-vero, aŭ baro-falo.
Tre bone oni povas plifortigi la rimefekton de malfortaj parencrimoj per superrimado. Venĝema-matena, korbato-irado, ĉagrena-plorema estas ne tre fortaj rimoj, sed venĝema-senĝena, korbato-sorbado, ĉagrena-flagrema estas rimoj eminentaj.
Entute la uzado de parencrimoj ne estas tiel mekanika afero, kiel la uzado de rimoj puraj. Ĝi donas al la poeto abundan okazon, montri sian lerton kaj guston ankaŭ ĉi rilate. Ĝi estas vere la «alta skolo» de rimado.
La uzo de la parencrimoj ne baziĝas sur la malpura elparolo de la konsonantoj. Ĉiujn konsonantojn parencajn oni povas elparoli pure kaj klare. Ilia uzo baziĝas sur la alkutimiĝo:
Tia alkutimiĝo ne estas ia speciala postulo, metita nur kontraŭ Esperantistoj. La parencrimojn ja konas kaj uzas ankaŭ multaj naciaj poezioj.