Ĝi taŭgas maksimume por internaj rimoj, ĉar, kontraŭe al la parencrimoj, kies rimefekto kreskas
per malproksimo, la radikrimoj devas esti senpere unu apud alia, por ke evidentiĝu la kaŝita radikrimado. Ekzemple:
Agordas kordojn de l’ liut’ …Jen, larme svarmas rim’ post rim’ …Modeste festas ritma danc’ …Baghy: Stranga dancoEn Esperanto la elparolo de la vokaloj nepre estas, aŭ almenaŭ devas esti tre klara. Ĉi tiu klareco ebligas la uzon de la diversaj rimoidioj, sed aliparte tro evidentigas la vokalmalsamecon de rimvortoj. En la agordo la malsamajn finaĵojn ankoraŭ sekvas konsonantgrupo kaj tuta silabo, kio iom vualas la diverĝon. Sed se la malsama vokalo staras ĉe la fino, la rimo nepre dronas en surda tedo.
Krome, la radikrimo ja ne pliigas la nombrojn de eblaj rimoj, ĝi ebligas sole la kunrimigon de malsamaj gramatikaj formoj. Kaj la rimvortojn meti en saman gramatikan formon — tio ja, per la granda fleksebleco de Esperanto, ne estas malebla kaj preskaŭ ĉiam oni sukcesas pri tio kun iom da lerteco kaj pacienco.
Gramatika karaktero. Mozaikrimo
En Esperanto plejparte kunrimas vortoj en samaj gramatikaj formoj: homo-domo, granda-landa, venis-benis. La ebloj de tiu frapanta rimado, kiu kunkroĉas diversajn gramatikajn formojn, en nia lingvo estas tre limigitaj. Sed la rimefiko estas pli granda, se almenaŭ la gramatika karaktero de la rimradikoj diferencas. Ekzemple: rapida-klarvida, ŝtono-admono, martele-bele estas pli plaĉaj rimoj, ol rapida-rigida, ŝtono-mono, bele-hele. Kompreneble, ankoraŭ pli surpriza estas la rimo, se la gramatika formo de la rimvortoj tute diferencas. Kvankam ne multaj, troviĝas en Esperanto ankaŭ tiaj rimoj, parte el tutaj vortoj (brili-ili), parte t.n. mozaikrimoj, kies unu rimparto estas kunflikita el du vortetoj (brili-pri li). Grabowski kunmetis tutan poemon el tiaj rimoj: oni-bastoni, zumi—du mi, punu-unu, por mi-dormi, ĉiu-radiu (virinaj rimoj); mem-ekprem’, jam-skvam’, ĉar-arbetar’, tuj-patruj’, ĝin-kvin (viraj rimoj). Spritajn mozaikrimojn ni trovas en la «Ŝiriĝis kordo» de Baghy: ĝemi—ĉe mi, jam pli-ambli, senpardone—ho ne, solvi—ol vi, sekvi—nek vi.
Rimaranĝo
Kiel en ĉiuj aliaj poezioj, en Esperanto la ĉefaj rimaranĝoj estas:
Duona rimo, kiam el la kvar versoj rimas nur la dua kaj kvara inter si, la unua kaj tria estas senrimaj (skemo: xaxa):
Ŝi gvidis min al elfa grot’,Rigardis min kun kora ĝem’,La flam-okulojn fermis miPer kiso-prem’.(Keats)Para rimo, kiam interrimas du sinsekvaj versoj (skemo: aa bb cc).
La landon, kie floras la citronoj,Oranĝoj oraj ardas en branĉkronoj,De l’ ĉielbluo blovas milda vent’,Laŭr’ alte staras, mirto en silent’,Ĉu konas vi?…(Goethe)Alterna rimo, aŭ krucrimo, kiam interrimas la unua kaj tria, kaj la dua kaj kvara versoj (skemo: abab):
Vent’ frosta, klara nokto, sur neĝo ruĝmakuloj.Mil bravaj viroj kuŝas sentombe tie ĉiSen mov’. La man’ sur glavo. Rigidaj la okuloj.Kaj supre nigraj korvoj kun ĝoje graka kri’.(Leconte de Lisle)Ĉirkaŭprena rimo, kiam interrimas la unua kaj kvara, kaj la dua kaj tria versoj (skemo: abba):
Ho najtingal’, en arbetaĵ’ sub florojTrilanta, dum en mut’ la boskoj dronas,Per freŝa fid’ vi aman koron zonas,Dum Majon danci gvidas gajaj Horoj.(Milton)Mezrimo, kiam la unua duono de verso rimas kun la dua:
Ĉar sonĝporte sin levas la Lun’ kaj mi revasPri la bela Annabel Lee,Kaj se levas sin stelo, mi revas pri l’ heloOkula de Annabel Lee.Tiel dum la nokthoro mi kuŝas ĉe l’ koroDe ŝi: mia viv’, fianĉino, trezoro …(E.A. Poe)Kroĉrimo, kiam du (aŭ tri) versgrupojn, konsistantajn el du (aŭ tri) interrimantaj versoj, kunkroĉas la sama rimo (skemo: aac bbc):