Ekhavi, aŭ alpreni kutimon do signifas: ekkutimi, aŭ, ĉar kutimi estas netransira verbo: kutimiĝi. Havigi al iu ian kutimon signifas: kutimigi.
Ekzemploj:
Mi kutimas legi antaŭ endormiĝo.
Mi kutimis fumi, ĉar mi alkutimiĝis, sed nun mi dekutimiĝis je la kutimita pasio.
Miskutimigita infano.
Mi vidis lin dum lia kutima (kutimata) vespera promeno.
Vi devas kutimiĝi al ĉi tiu laboro, kiel ajn pene vi kutimigos vin al ĝi.
De, depost, ekde, deĉe, deper
Jen, la prepozicio de naskis tutan familion. Pluraj esperantistoj ĉagreniĝas pro tio, allasante maksimume la infanon depost kaj deklarante la ceterajn nelegitimaj infanoj. Kvankam, laŭ mia opinio, ĉi tiu riĉeco estas tute bonvena. Kaj ankaŭ tute laŭleĝa, ĉar ĝin ja produktis la lingvo spontane, el siaj propraj elementoj. Vere, kelkfoje oni sentas la neceson: pli precize diferencigi inter la multaj sencoj de la prepozicio de, kiu signas jen la posedanton, jen la aganton, jen malproksimiĝon en tempa kaj ankaŭ en loka rilato. Oni ja proponis ankaŭ novajn prepoziciojn (baj, di, par), sed tiuj ĉi ne povis ekradiki. Kaj tio ja estas komprenebla, ĉar la enkonduko de tia nova prepozicio kunportus ĝian devigan uzon en ĉiuj respektivaj okazoj, kio, ĉe tiel ofte uzata vorteto, estus grava kaj tro okulfrapa reformo. Male, la supraj formoj havas la grandan avantaĝon, ke ili devas esti uzataj nur en la okazo de nepre sentata bezono, dum ĝenerale oni povas bele kontentiĝi je la simpla formo de. Kaj tia uzo ja respondas al la grava (oficiala) principo: neceso kaj sufiĉo.
El la supraj «infanoj» depost estas ĝenerale rekonita. Sed kontraŭ ekde mi jam aŭdis riproĉajn voĉojn. Kvankam ĝi, uzita la unuan fojon verŝajne de Grabowski, ŝajnas al mi tute simpatia. Ĝi ne estas identa je depost, sed ĝi estas kvazaŭ la mallongigo de depost ek… Do: ekde la konstruado de la domo estas identa je: depost la ekkonstruo de la domo. Ekde siaj lernojaroj signifas: depost la komenco de siaj lernojaroj. Ekde la ekzisto de la mondo signifas: de post la komenco de la ekzisto de la mondo.
Ankaŭ la prepozicio deĉe (aŭ de ĉe) povas esti
tre utila. Ekzemple: «La infano estis forportata de ĉe sia patrino» — ĉi tie, sen la klariga ĉe, la frazo nepre estus dusenca.
Deper estas kvazaŭ ĵusnaskita. Ĝian enkondukon motivas tio, ke la prepozicio de post verbosubstantivoj montras ĝenerale la objekton de la ago, kaj tiel mankas prepozicio por montri tiaokaze la aganton. Lastatempe kelkaj volas helpi pri ĉi tio tiamaniere, ke ili volas esprimi la objekton per alia prepozicio (al, je). Sed tia uzo al mi ŝajnas kvazaŭ gramatika eraro. Skribado al letero, nutrado al infanoj, akcepto je delegitoj — al mi estas apenaŭ kompreneblaj unuavide. Ankoraŭ pli stranga, preskaŭ terura estas meti la objekton en akuzativon. Estas vere, ke ankaŭ Zamenhof skribis: la uzado ĝin, sed nur unufoje, en tute komenca periodo de la lingvo, kaj poste neniam plu. La uzado de la prepozicio de antaŭ la objekto de la verbosubstantivo fariĝis nepra regulo, kiun oni ne povas rompi ne ŝajnante nescianto de la lingvo.
Ĉu uzi do la prepozicion deper? Certe, el ĉiuj ĝisnunaj proponoj ĝi ŝajnas la plej taŭga, ĉar eĉ ĝia enradikiĝo ne kunportus ĝian devigan uzon post pasivaj participoj. Oni povus do diri: la nutrado de la infanoj deper la patrino. Sed ĉu en tiaj okazoj ne sufiĉus ankaŭ la simpla per? Laŭ mia opinio, ĝi neniam estigus konfuzon. Ekzemple: la akcepto de la delegitoj per la urbestro.
Sed plej oportune estas: eviti tiajn frazkonstruojn. Por tio oni havas ja plurajn eblaĵojn.
1. Adjektivigi la aganton: la patrina nutrado de la infanoj; la urbestra akcepto de la delegitoj; ĝia uzado.
2. Uzi suborditan frazon anstataŭ la verbosubstantivo. Ekzemple: anstataŭ: «La invado de la romana imperio deper la barbaroj havis grandajn sekvojn», — oni diru: «Tio, ke la barbaroj invadis
la romanan imperion, havis grandajn sekvojn.» Aŭ: anstataŭ: «Oni adoptis la politikon de incitado de unu regno kontraŭ la alia» — oni diru: «Oni adoptis la politikon: inciti unu regnon kontraŭ la alia.»
3. Transformi la pasivan verbon je aktiva verbo. Ekzemple: anstataŭ: «Li estis haltigita de la timo de la patro» — «Lin haltigis la timo de la patro.» Anstataŭ: «Premita de la vidado de tiuj kompatinduloj, li svenis» — «La vido de tiuj kompatinduloj tiel premis lin, ke li svenis.»