Jes, multaj homoj diras, ke ili ne ŝatas, aŭ ne komprenas poezion. Sed fakte, ili nur ne scias legi poezion, oni devas tion instrui al ili. Apenaŭ ekzistas homo, sur kiun ne efikus bona deklamo de bona poemo. Kaj se li ofte havas la okazon aŭdi, iom post iom li emiĝas ankaŭ legi.
Krome, laŭ mia opinio, la poemoj estas eminente taŭgaj, por ellerni perfekte la lingvon. Poemo lernita neforviŝeble fiksas en la memoro vortojn kaj esprimojn. Bonaj poemoj devus esti abunde uzataj en superaj kursoj. Per tio oni akirus du rezultojn per unu fojo: perfektan lingvokonon kaj interesiĝon pri nia poezio.
Do, per la celkonscia literatura propagando oni certe povas tiom eduki kaj entuziasmigi la homojn por la literaturo, ke eĉ se ili ne estas sufiĉe riĉaj por aĉeti kaj aboni solaj, ili aranĝos komunan aĉeton kaj abonon. Tiel ĉiu grupo havus baldaŭ pli malpli grandan bibliotekon, plivigliĝus la tuta societa vivo per la literaturaj vesperoj, kaj ankaŭ la eldonistoj de gazetoj kaj libroj trovus sian kalkulon kaj entreprenus pli kaj pli multajn eldonojn, eldonus pli kaj pli riĉajn kaj multenhavajn gazetojn.
Kompreneble, por fari tiajn vesperojn, oni devas fari bonan programon. Ĉu ne estas mizere, ke en la programo de ĉiu Esperanta festeto oni trovas nur la Himnon, kaj La Vojon, maksimume la Preĝon sub la Verda Standardo, kiuj ja estas perloj de nia poezio, sed kies efekton multe malpliigas ilia trouzateco. Vere, kvazaŭ ne ekzistus riĉa literaturo, riĉa poezio Esperanta, taŭga por ĉiu okazo. Kaj, ĉu ne estas ekzemple strange, ke oni ĝis nun tute ne sentis la bezonon de bona poezia antologio de originalaĵoj, kvankam ĝi estus preskaŭ nemalhavebla por la aranĝo de literaturaj festoj?
Mi estas certa, ke Esperanto, laŭ la supre skizita
maniero, povos savi sian literaturon kaj poezion trans la nunan ekonomian kaj poezian krizon; sed por tio ĝi bezonas helpemajn manojn kaj entuziasmajn korojn. Donacu do ilin al la lingvo, kiu, kreskinte el la semo de Sento, volas produkti florojn de Sento, kaj kies eblaĵoj, tra la harmonio de sento kaj esprimo, ideo kaj formo, deziras disbranĉiĝi por multkolora, fortika kaj nepereigebla vivo.
Sendemandaj respondoj
La difina artikolo
Nek en la Fundamento de Esperanto, nek en la Lingvaj Respondoj de Zamenhof oni trovas striktan regulon pri la uzo de la difina artikolo la. Kaj tial la difina artikolo estas konstanta problemo por tiuj, en kies lingvo ĝi ne ekzistas. Precipe la rusoj preskaŭ ĉiam mistrafas en ĝia uzo. Tute ne uzi ĝin, kiel Zamenhof iam rekomendis al la dubantoj, laŭ mia opinio ne estas kontentiga solvo. Estas vere, ke superflua artikolo pli ĝenas ol la manko de artikolo tie, kie ĝi devus stari, sed ankaŭ ĉi tiu lasta estas grava stileraro, kiu multfoje malfaciligas eĉ la komprenon. Oni devas iel starigi striktajn regulojn, kies scio klarigas kaj instruas la uzon de la artikolo por ĉiuj. Ĉi tiujn regulojn mi klopodas nun fiksi.
Oni devas uzi la artikolon:
1. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita. Ekzemple: Edzino, aĉetinta ĉapelon sen la scio de la edzo, surprizas lin agrable per la deklaro: «Mi aĉetis ĉapelon». Sed se ili antaŭe jam intencis aĉeti kune iun certan ĉapelon, eble eĉ marĉandis pri ĝi, kaj poste la edzino ĝin aĉetas en la foresto de la edzo, la deklaro tekstos: «Mi aĉetis la ĉapelon». El ĉi tiu deklaro, la edzo, se li bone scias la uzon de la artikolo, certe scios, ke temas ne pri ia ajn, sed nepre: pri tiu certa ĉapelo. Alia ekzemplo: Mi ricevis leteron
de UEA (ian ajn, neatenditan). Mi ricevis la leteron de UEA (tiun certan, kiun ni atendis, pri kiu vi scias, pri kiu ni jam parolis). Aŭ: «Mi vidis sinjorinon irantan kun ses hundoj», — mi diras al mia amiko, La sekvan tagon mia amiko diras al mi: «Mi vidis la sinjorinon irantan kun ses hundoj.» Kial la? Ĉar temas pri konata, jam priparolita sinjorino. Kiel oni vidas, en la supraj ekzemploj oni povas anstataŭigi la artikolon per tiu, aŭ tiu certa.
2. se temas pri io, kiel pri reprezentanto de sia klaso, kalegorio. Ekzemple: La homo (ĉiu estaĵo apartenanta al la kategorio homo) estas dupieda, senpluma besto. Same en pluralo, se temas pri la tuta klaso, tuta grupo, ĝenerale, aŭ ankaŭ pli malvaste. Ekzemple: La hundoj estas fidelaj bestoj. La arboj (ĉiuj arboj) printempe floras. Oni elhakis la arbojn apud la vojo (ĉiujn arbojn, kiuj estis apud la vojo). Sed: Oni elhakis arbojn (kelkajn, plurajn, multajn, malmultajn) apud la vojo. En ĉi tiuj okazoj do oni povas anstataŭigi la artikolon per ĉiu, ĉiuj, (ambaŭ).