Iu kaj neniu respondas al la demando kiu. Kaj kiu, se ĝi rilatas al substantivo, estas ĉiam kiu el… Do ankaŭ iu kaj neniu, se ili staras antaŭ substantivo,
estas ĉiam iu el…, neniu el… Ili do rilatas al difinita nombro de personoj aŭ objektoj, el kiuj oni apartigas iun, aŭ neniun. «Alvoku iun serviston» — signifas: alvoku iun el la certa nombro de servistoj, estantaj je nia dispono. «Mi havas neniun libron ĉe mi» — signifas: el la respektivaj libroj, pri kiuj temas, neniun mi havas ĉe mi.
Ia kaj nenia ne havas tian apartigan funkcion. Ili estas do taŭgaj esprimi la akcentitan nedifinitecon, sen ia ajn apartiga subsenco. «Alvoku ian serviston» — signifas: alvoku unu servisiton, kiun ajn, kian ajn. «Mi havas nenian libron ĉe mi» — signifas pli akcente: mi ne havas libron ĉe mi: mi tute ne havas libron ĉe mi.
Zamenhof diras: «Estas nenia danĝero en ĉi tiu loko.» Do oni diru: «Estas nenia rilato inter ambaŭ ideoj.» «Mi vidis ian homon, sed mi ne scias, kiu li estas.» «Mi legis iam artikolon pri ĉi tiu temo, sed mi ne scias kie.»
Jen ekzemple frazo: Antaŭe oni parolis ĉi tie ankaŭ france kaj germane, sed nun oni jam parolas neniun lingvon (t.e. nek la francan, nek la germanan). Sed se tiu loko estus la lando de mutaj senlingvuloj, oni devus diri: oni parolas tie ĉi nenian lingvon.
Resume: iu kaj neniu estas kvazaŭ duondifinaj artikoloj, ĉar ili, ne difinante la opan individuon aŭ objekton, tamen difinas certan grupon, aŭ kategorion, al kiu la respektiva objekto aŭ individuo apartenas.
Ia kaj nenia kontraŭe, difinas nek la opaĵon, nek ĝian grupon, aŭ kategorion, ili estas do la veraj nedifinaj artikoloj, uzeblaj, kiam tiajn oni bezonas.
Kvazaŭ
La uzo de kvazaŭ estas iom konfuza en la lingvo.
Oni uzas post ĝi jen indikativon, jen kondicionalon. Laŭ mia opinio ĉi tio estas tute superflua malfaciligo de la Esperanta sintakso. Same superflua ŝajnas al mi la formo kvazaŭe, krome ĝi estas ankaŭ malbelsona.
Mi metus la jenan ordon ĉirkaŭ kvazaŭ:
Kvazaŭ povas esti
1. adverbo. Ĉi-okaze ĝi rilatas al iu aparta vorto en la frazo, sekve tute ne efikas sintakse, la predikato restas en indikativo. Ekzemploj: li volas kvazaŭ diri ion; la ĉielo kvazaŭ krevis; li kvazaŭ deliris; li estis kvazaŭ ebria.
2. konjunkcio. Ĉi-okaze ĝi postulas ĉiam kondicionalon. Ekzemploj: li vokas vin, kvazaŭ li volus diri ion; de li eliras tia odoro, kvazaŭ ĵus li estus elirinta el drinkejo; ili faras mienojn, kvazaŭ ili laborus; ŝajnis al li, kvazaŭ ĉiuj steloj defalus.
Se oni estas tentata ne uzi kondicionalon post kvazaŭ, preskaŭ ĉiam superflua estas kvazaŭ mem, ĉar la kvazaŭeco jam estas esprimita en la ĉeffrazo. Ekzemple: Li mensogis, ke mi lin batis; ili volas kredigi, ke lingvo estas matematiko; ŝajnis al li, ke ĉiuj steloj defalas.
Kvazaŭ estas uzebla ankaŭ antaŭ substantivoj: li estis kvazaŭ ombro; ĝi estis kvazaŭ longa ĝemo. Tute superflue estus ĉi tie uzi la pezan kaj malbelan formon kvazaŭa. Ĝin ni bezonas maksimume post prepozicio: kun kvazaŭa certeco.
Duobiaj konsonantoj.
Jen, unu el la grandaj-malgrandaj problemoj de Esperanto. Ĉu skribi finno, aŭ fino? Kaj lastokaze, kiel distingi inter finnlandano kaj malkomenco? Granda dilemo! Kvankam la problemon solvis mem Zamenhof plej simple, plej trafe, kiel ĉiam.
Li, tre saĝe, faris al si la principon, eviti duoblajn konsonantojn en la Esperantaj vortoj. Tio estis tre utila principo, dank’ al kiu la Esperanta ortografio estas vere infana ludo. Sed ĉi tiu principo nenie estas deklarita kiel Fundamenta regulo. Ĝi ne estas do dogmo, kaj estas tute strange, trudi perforte utilisman principon, eĉ kiam ĝi estas malutila. Ĉar ja ekzistas kelkaj internaciaj vortoj, nepre necesaj en Esperanto, kies transpreno eblas nur per la apliko de duoblaj konsonantoj — alimaniere oni havas vortojn kun duobla senco. Duobla senco, aŭ duobla konsonanto, en ĉi tiu dilemo, laŭ la ekzemplo de Zamenhof mi nepre voĉdonas por la lasta.
Temas ja nur pri kelkaj vortoj: regatto, mokko, bullo, villo, finno, brutto (Zamenhofaj), vendetto, kokko (coccus). Oni ne povas anstataŭ ili proponi pli bonajn, kial heziti do pri ilia ekuzo?
Sed la elparolo! Nu, — oni ne devas elparoli ambaŭ konsonantojn aparte, tio ja estus malfacila kaj malhela. La elparolo okazas tiel, ke oni elparolas nur unu konsonanton, sed oni sentigas du.
Kiel oni povas tion fari?
Ĉe la t.n. kontinuaj konsonantoj (f, v, s, z, l, m, n), kiujn oni povas sonigi, kiel longe oni volas, la afero estas facila, oni simple sonigas ilin iom pli longe.
Ĉe la t.n. momentaj konsonantoj (p, b, k, g, t, d, c ktp) la afero estas iom pli komplikita. Ĉi tiuj konsonantoj estiĝas tiel, ke oni en diversaj lokoj fermas la vojon de la aerfluo kaj ĉi tiun malhelpon
poste eksplodigas aerstreĉe; la eksplodo donas la respektivan sonon.