2. La a-finaĵon de la adjektivoj, eble nur en tiu okazo, se ili estas ankaŭ radike adjektivaj. La elizion oni
3. La aŭ-finaĵon de la adverboj: presk’, anstat’, apen’. La akcento ne aliiĝas.
Per ĉi tiu novaĵo do triumfe enirus en la poezian lingvon la forlaso de la a-finaĵo, ĝis nun renkontata sole en la poemoj de komencantaj, aŭ malbonaj poetoj. Ĉu oni rekomendu tion?
Nu, ĝi certe estus grava gajno. Sed ĝi estas tro ĝranda novaĵo, por ke ĝi povu esti trudata de sola persono. Mi, en miaj tradukoj versaj, ĝis nun ne povis min decidigi por tiu ĉi licenco. Sed, se la invado de la supraj adjektiv-substantivaj kunmetoj plu progresos, kaj tiel en la lingvo pli kaj pli amasiĝos tiaj formoj, kiuj, laŭ mia opinio estas tute kontraŭaj al la fundamenta spirito de la vortkonstruo, oni fine tamen devos formeti la maskon, kaj transiri al la sincera elizio de la a-finaĵo.
Se jam tiel longe mi parolis pri ĉi tiu «muziko de estonteco», mi volas mencii ankaŭ alian novaĵon, malpli revolucian, kiu eble iam enradikiĝos en la poezia lingvo.
Ĉiu Esperanta poeto kun granda ĝojo, preskaŭ kun dankemo pensas pri la vorteto
Nu, en la poemtraduko de tre bona esperantisto mi legis:
Mi konsterniĝis! Jen, kiel simple kaj kuraĝe! Kvazaŭ la ovo de Kolumbo. Vere, laŭ mia scio, nenia fundamenta regulo ekzistas, kiu donacus ĉi tiun moviĝemon sole al la vorteto
Kaj eĉ la prefikse uzatajn prepoziciojn oni povus tiel apartigi de la verbo. Sed ĉi okaze oni devus bone atenti, ke la prepozicion ne sekvu substantivo, ĉar tiamaniere oni riskas miskomprenon, aŭ almenaŭ momentan konfuzon de la aŭskultanto. Ekzemple:
ĉi tie estas nenia danĝero de konfuzo. Sed
ĉi tie la aŭskultanto, almenaŭ dum momento, povas esti konfuza pri tio, ĉu la prepozicio
Kian utilon alportus ĉi tiu apartigo de prefiksoj verbaj, laŭ la germana kaj angla maniero? Unue, ĝi faciligus la ritmigon de ta versoj, due, ĝi donus al ni eblojn de novaj rimoj, kaj — eblojn de rimoj viraj, je kiuj Esperanto estas vere tre malriĉa.
Mi volas ree deklari, ke mi tute ne intencis fari propagandon por tiuj ĉi novaĵoj, precipe por la unua: por la elizio de la adjektiva finaĵo. Ĝis nun neniam mi aplikis ilin en miaj poemoj, eĉ, mi ĉiam zorge evitis la kunfandon de adjektivo kun substantivo. Mi sole registras, ke ekzistas tiaj tendencoj en la poezia lingvo. Kaj oni jam aŭdis voĉojn en Esperantujo, ke la Esperanta poezia lingvo, tiel, kiel ĝi nun ekzistas, ne estas kapabla konkeri ĉiujn grandajn ĉefverkojn poeziajn de la naciaj literaturoj, kaj precipe kun la unusilaba angla lingvo ĝi ne povas konkuri je mallongo. Nu, kvankam la kapablo de la lingvo multe dependas de ĝia uzanto, oni devas konfesi, ke en ĉi tiu parolo estas io vera. Tial ni ja klopodas por la plua evoluigo de la lingvo poezia. Kaj ne estas maleble, ke ĉi tiu evoluo prenos direkton al la elizio de la adjektivaj finaĵoj. Laŭ mia opinio, antaŭsigno de tio estas la pli kaj pli ofta kunfando de la adjektivo kun sia substantivo; ĉar se oni jam kutimiĝis al tio ĉi, la elizio de la adjektiva finaĵo ne plu estos io nova, ĝi estos sole sincera konfeso de maskita kulpo.
Kompreneble, ĉiuj ĉi novaĵoj, eĉ se ili ekradikos en la lingvo, devos esti rezervitaj por la lingvo poezia. La prozan kaj ĉiutagan lingvon ja ne penetris eĉ la elizio de la o-finaĵo, oni ĝin uzas eble sole en la esprimoj
Sed, ĉu ne estus danĝere tiel apartigi la lingvojn poezian kaj vulgaran? Laŭ mia opinio, tute ne.
Ĉar inter la du lingvoj ja tute ne estas esenca diferenco. La pli riĉa vortprovizo estas sole diferenco kvanta, ekzistanta en ĉiu nacia lingvo. Kaj ankaŭ la elizioj estas tute natura apartaĵo, abunde floranta ekzemple en la itala poezia lingvo.