Uzante novan vorton, oni kompreneble estas elmetita al la danĝero, ke la leganto ne komprenos lin. Tial, la verkisto, en sia propra intereso, devas kolekti en tabelo ĉiujn uzitajn neoficialajn vortojn kaj klarigi ilin per la oficiala vortmaterialo. La eldonistoj de libroj devus insisti pri tiaj vortklarigoj, se la verkinto neglektus tiun ĉi devon. Ĉi tiuj vortklarigoj faciligas ankaŭ la orientiĝon de la Akademio rilate al la nove aperantaj radikoj kaj rilate al la uzateco de la pli malnovaj neologismoj.
La ĝis nun pritraktitaj du ebloj de evoluo do konsistas el prunto el fremdaj fontoj: el la grandaj naturaj lingvoj, el la patrinlingvoj de Esperanto. Sed ne malpli grava estas la evoluo spontanea de la poezia lingvo, konsistanta el la libera kaj kuraĝa utiligo de ĉiuj eblaĵoj kiuj sin kaŝas en la strukturo de la lingvo, en ĝia granda fleksebleco.
Ni jam menciis, kiel devenis ĉi tiu fleksebleco el la poezia sento de la Majstro. Sed ĉe li la lingvo ankoraŭ ne disfaldis ĉiujn siajn eblaĵojn, eble la naciaj lingvokutimoj retenis la Majstron de ilia tute libera fruktuzo. La granda artisto de la fleksebleco, la kuraĝa tornisto de la poezia lingvo estis Grabowski, precipe en sia «Sinjoro Tadeo», kiu ĝerme enhavas eble ĉion, kion oni povas elsorĉi el la lingvo.
Ĉi tiu poezia traduko estas ĝis nun la plej granda fortostreĉo en Esperanto. Ĝi devigis la talenton de la tradukinto por la plej granda koncizo de stilo, por formoj frapante mallongaj, kuraĝaj, kelkfoje tro kuraĝaj, sed ĝuste per ilia kuraĝo elegantaj kaj surprize interesaj. Bedaŭrinde la traduko ne estas ĝenerale konata, kvankam ĝi devus esti pritraktata en ĉiu supera kurso, studata de ĉiu poemtradukisto. Nur per la lingvaj konkeraĵoj amasigitaj en ĉi tiu verko nia poezia lingvo povas akiri tian kapablon, ke ĝi povu sukcese ataki tiajn literaturajn ĉefverkojn, kiaj ekzemple la Komedio de Dante, la Faŭst de Goethe, aŭ la tragedioj de Shakespeare.
En ĉi tiu verko triumfas vere tiu kuraĝa kaj eleganta formo de stilo, kiun mi supre komparis al la impresionisma pentromaniero. Ni vidu kelkajn principojn, laŭ kiuj laboris tiu ĉi majstro de koncizo.
1. Plej libera kaj kuraĝa verbigo de substantivoj. Ekzemple:
2. Senpera verbigo de adjektivoj:
3. Senpera verbigo de participoj, kiuj ja ankaŭ estas adjektivoj:
4. La uzo de «as» anstataŭ estas:
5. La uzo de «ĉi» anstataŭ «ĉi tiu»:
6. La plej impresionisma uzo de «for»:
7. Kuraĝa preterlaso de sufiksoj:
8. Kuraĝaj vortkunmetoj:
9. Apostrofado de aŭ-finaĵaj adverboj:
10. Ellaso de «da» antaŭ «tiom» kaj «kiom»: