11. La plej larĝa kaj vastsenca uzo de la adverboj, tiel, ke la e-finaĵo post substantiva radiko formas kvazaŭ novan kazon, specon de ablativo, anstataŭante la plej diversajn prepoziciojn. Ekzemple:
Ĉiuj ĉi kuraĝaj, sed vere elegantaj kaj neniam malklaraj formoj donis tiom de koncizo al la lingvo de Grabowski, ke li povis traduki la epopeon senmanke, ke li ne devis kontentiĝi je skiza traduko, je simpligita, senspicigita varianto, kio, pro la relativa longemo de Esperanto, minacas ĉiun poemtradukanton. Kaj estas interese, kiel vive kaj nature impresas ĉi tiuj formoj; ties kaŭzo estas, ke ili estas tute naturaj ĝermoj de la lingvo, ĉar ili devenas el ĝia strukturo kaj karaktero, el la principo de «neceso kaj sufiĉo».
En la traduko de «Sinjoro Tadeo» krome ni trovas ankoraŭ ion, kio estas tre granda helpo por mallongo, sed, laŭ mia opinio, estas kontraŭ la spirito de la lingvo, ĉi tio estas la kunfando de la substantivo kun ĝia adjektivo. Tiajn formojn oni trovas tie abunde. Jen, ekzemple: novinformo, bel-poto, glat-haroj, tut-arbaro, nov-najbarino, fremdlibroj, kuraĝ-okulo, jun-porkoj, fermit-okulo, fort-emocio ktp ktp. Ĉi tiuj formoj invadis de tiam la tutan Esperantan poezion, kie svarmas la formoj
Kial oni sentas ĉi tiujn formojn strangaj, nenaturaj? Ĉar, laŭ mia opinio, la ĉefa regulo de la Esperanta vortkunmeto estas, ke en kunmetita vorto fina substantivo ĉiam postulas antaŭ si substantivon, kaj se la antaŭa radiko ne estus substantiva, ĝi aŭtomate substantiviĝas per la vort-reefiko de la poste staranta substantiva radiko.
Tre longe daŭrus, se mi nun volus ekspliki ĉi tiun principon en ĝia tuta amplekso, tio ja bezonus apartan, longan prelegon.[6] Mi apelacias nun sole je via lingva sento, kiu certe protestas kontraŭ la vortoj: amatpatrino, eminent-oratoro, diligent-knabo.
Kiel estas eble tamen, ke tia artisto de la lingvo, kia estis Grabowski, delogiĝis al la uzo de tiaj vortkunmetoj? Nu, laŭ mia opinio, li intencis fari per tiuj ĉi formoj kaŝatan revolucion en la poezia lingvo Esperanta, ĉar ja tiuj ĉi kunmetoj estas nenio alia, ol —
Ĉi tiun supozon apogas, ke kelkloke li tute demetis la maskon, kaj li skribis tute sincere:
Se oni konsekvence ellaboras ĉi tiun revolucian novaĵon, oni venus al la sekvantaj reguloj.
En poezio oni povas elizii:
1. La o-finaĵon de la substantivoj, markante la elizion per apostrofo. La elizio ne aliigas la lokon de la akcento.