Ĉar ĉi tiu sinreteno havas ankaŭ malbonajn flankojn. Unue, ĝi vekas ian revoluciemon en la verkistoj. Oni rezonadas jene: se eĉ la vortoj iniciatitaj de Zamenhof kaj Grabowski kaj sufiĉe ofte renkonteblaj en la literaturo ne estas aprobitaj de la Akademio, ĉu povas al mi gravi ĝia malaprobo? Certe tre erara rezonado, sed mi aŭdis ĝin per propraj oreloj. Due, ofte ekzistas tre bona, kaj ankaŭ necesa vorto por io, sed oni faras novan, ĉar oni ne konas la malnovan kaj ĝustan. Per tio estiĝas tiaj du formoj de la sama vorto, kiel ekzemple
Sed mi tute deflankiĝis de mia temo. Mi resumas.
La esperanta literaturo nerezisteble kunportas la riĉiĝon de la vortprovizo. Ĝi kreas novajn radikvortojn anstataŭ kunmetaĵoj, novajn vortojn por mankantaj esprimoj de nuancoj. Se oni apartigas la vulgaran, aŭ lernolibran vortprovizon, tute ne estos plu danĝera la liberala oficialigo de ĉi tiuj novaj vortoj, precipe, se oni markas per speciala signo, ke ili estas poeziaj vortoj.
Tiajn poeziajn vortojn ja havas ĉiu nacia lingvo. Oni uzas ilin nur en poemoj, aŭ en la «alta» prozo. Oni fariĝus ridinda, uzante ilin en la ĉiutaga parolo. Do, ankaŭ en Esperanto neniu parolas jene: «Amara sentimento obsedis mian sinon», aŭ «mi aklame kunjubilos vian nuptan festregalon», aŭ, «li dronis en la abismoj de la ĉagreno», aŭ, «ŝi apertis la kluzojn de inunda ploro». Sed ĉiuj ĉi vortoj estas nepre necesaj en poezio, ĉar neniu alia vorto povas anstataŭi ilin kun plena signifo kaj esprimforto.
Ni rigardu nun, kiaj motivoj gvidas la literaturistojn por krei aŭ uzi vorton novan?
Unue, ili volas eviti la tro komplikajn, artefaritajn, kaj pezajn kunmetaĵojn. Tiaj vortoj, precipe se ili estas ofte uzataj, faras la lingvaĵon peza kaj forturnas la atenton de la verko mem. Antaŭ longe mi legis tre bonan tradukon de interesa verko, plenan de artifikaj kunmetaĵoj, kiuj tre lerte esprimis delikatajn nuancojn, kaj plejparte estis vere spritaj. Plezure mi analizis ilin tra la tuta verko, kaj je la fino mi rimarkis, ke mi — tute ne scias, pri kio en ĝi temas. Mi asertas, ke dum la lego pli ĝenas tia vortkunmeto, ol nova vorto, kiun oni divenas el la kunteksto.
Kaj tion bone sentis ankaŭ Zamenhof. Jen ekzemple kelkaj zamenhofaj, ne fundamentaj vortoj, kiujn ne naskis nepra neceso, per kiuj la Majstro volis nur eviti kunmetaĵojn kaj derivaĵojn.
Poste, jam ĉe Zamenhof, sed ankoraŭ plie ĉe Grabowski, oni vidas certan tendencon por la iompostioma malpliigo de la
Oni do devas ne miri, ke tiuj tendencoj daŭras plu en la lingvo, kaj aperas stumbli anstataŭ falpuŝiĝi,
Sed kompreneble, ĉi tiun evoluon oni devas iel bridi. Unua regulo: ĉiu oficiala radiko estas neŝanĝebla. Dua regulo: novajn vortojn enkonduku nur, kiu funde konas la lingvon, konas lingvojn krom la sia, havas viglan lingvosenton, senton pri la gusto de Esperanto kaj ĉion ĉi li pruvas per valora verko originala, aŭ tradukita, kiu lin montras majstro de la lingvo. Tia verkisto certe konscias sian respondecon kaj je neologismo sin decidigas nur post fundaj konsideroj, konsulto de ĉiuj bonaj vortaroj, do en okazo de nepra arta neceso. Aliparte, oni devas allasi, ke ĉi tiu arta neceso estas pli larĝa, ol la neceso pure lingva.
Kompreneble neniu povas garantii, ke la kreon de nova vorto riskos sole la supre karakterizitaj lingvaj kaj artaj kompetentuloj, kaj certe ĉiam estos esperantistoj, kiuj sen funda kono de la lingvo kaj de ĝia vortmaterialo, simple prenas nacian, aŭ latinan radikon, anstataŭ multe cerbumi kaj esplori pri ekzistanta taŭga esprimo. Sed tio tute ne estas danĝera. Ĉiu tia nekompetenta fuŝo ja estas naskita morte, ĉar la sorto de neologismo dependas ja de la aŭtoritato de la verkisto, kiu ĝin proponas, kaj de la valoro de la verko, en kiu ĝin oni proponas.