La literaturisto volas riĉan lingvon, volas havi apartan vorton per ĉiu vorto de sia nacia lingvo, apartan vorton por ĉiu nuanco, laŭeble radikvorton, ĉar la vortojn tro derivitajn kaj kunmetitajn li sentas artefaritaj, malfortaj, senkoloraj. La poeto volas multajn, tre multajn vortojn, por raketi per ili, por trovi per ili freŝajn, neuzitajn rimojn. La poemtradukisto abomenas la kunmetaĵojn, ĉar ili estas tro longaj, malhelpas lin en lia vetkuro por mallongo. Ili efektive havas sopiron je la tuta indogermana vort-trezoro kaj amare envidas la kvardekmil vortojn de la feliĉa Shakespeare.
Tiuj du antipodoj, vere, akre batalas inter si, de kiam ekzistas la lingvo. La unuaj riproĉas, ke la neologismoj malfaciligas, konfuzas, kaj fine pereigos la lingvon, argumentas per la orientanoj, kiuj ne konas la vortojn pruntitajn el la Eŭropaj lingvoj. La duaj riproĉas, ke la konservativa partio volas ŝtonigi la lingvon, bari ĝian evoluon, trudi al ĝi malriĉon kaj senornaman simplecon.
Kiel oni povus decidi en ĉi tiu kverelo, por doni pravon al ambaŭ partioj? Ĉar finfine, el siaj propraj vidpunktoj, ili ja ambaŭ estas pravaj.
Se la esperantistoj estas pri io en embaraso, ili plej ĝuste agas, turnante sin al la ekzemplo de la Majstro. Ni rigardu do, kiel li, certe la plej grandskala propagandisto kaj literaturisto en la sama persono, solvis ĉi tiun dilemon?
Lia solvo ja estas konata. Li donis la trunkon de la lingvo en la Universala Vortaro de la Fundamento. Per tio li fiksis la vortprovizon vulgaran, kiel eble plej striktan, sed nepre necesan por ĉiu esperantisto. Kaj, poste, tiel trankviliĝinte pri la unueco kaj neŝanĝebleco de la lingvokerno, kiel literaturisto li tute ne avaris pri la kreo kaj liberala akcepto de novaj radikoj, tiel ke la Zamenhofa radikaro de Wüster enhavas proksimume du milojn da ili, ĝis nun ne oficialigitajn.
Kion ni lernas el ĉi tiu ekzemplo? Devas ekzisti limita vortprovizo, la
Kaj ĉi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta, tute la saman ni trovas ankaŭ en la lerno de naciaj lingvoj. Ja en ĉiu natura lingvo oni povas distingi ĉi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la ĉiutage uzataj vortoj. Ĝin enhavas la bonaj lernolibroj, post ĝia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, eĉ flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas «pli simple», t.e. li uzas nur ĉi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ĝin, kompreni senmanke la literaturajn ĉefverkojn de la respektiva lingvo, ĉiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.
Kio nun estas ĉi tiu trunka vortprovizo de Esperanto? Nu, ĝi ne estas tute konforma al la Fundamenta Vortaro. Ĝi estas parte pli, parte malpli. En la Fundamento ja ekzistas vortoj, kiujn oni preskaŭ neniam uzas en la ĉiutaga vivo, aliparte multaj, de tiam oficialigitaj vortoj penetris la vulgaran lingvon. Kaj certe oni devus ankoraŭ zorge konsideri, ĉu oni ne bezonus ankoraŭ kelkajn vortojn pli simplajn por la esprimoj de la ĉiutaga vivo, kiuj nepre kreiĝus inter homoj parolantaj ekskluzive Esperanton. Mi estas ekzemple certa, ke ili ekĝojus pri la esprimoj:
Cetere la Akademio jam komencis fari distingon inter la literatura kaj vulgara vortprovizoj. En la lasta eldono de la Oficiala Vortaro, la lastan ĝi presigis per kurzivaj literoj. Laŭ mia opinio tre oportune kaj necese estus meti ĉi tiun distingon ankoraŭ pli evidente, kaj por tio eble eldoni la zorge konsideritan
Kaj per tio la Akademio povus ankaŭ liberiĝi
de la timo, ke la lingvo fariĝas tro malfacila kaj fine dronos en la embaraso de riĉeco. Ĝis nun, vere, nenia diferenco ekzistas inter la oficialaj vortoj, kaj eble sole la esperantologoj scias, kiu vorto estas fundamenta, kaj kiu apartenas al la oficialaj aldonoj. Tute komprenebla estas do, ke la Akademio ne volas senlime pliampleksigi la