874. NEK … NEK,
Li parolas nek France nek Germane. Nek pro amo, nek pro mono. Nek tage, nek nokte. Restas nek konsilo, nek konsolo. Nek eniro, nek eliro. Nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne. Mi estas nek eminenta nek riĉa. Li havas nek rajton nek forton. Nek mi havu, nek vi: dishaku! Faru nentan laboron; nek vi, nek via filo. Mi havas pri tio nek scion nek supozon. Ĝi estas nek viando nek fiŝo. Li taŭgas nek por studo, nek por ludo. Nek por baki, nek por haki.
875. Mi supreniris la peronon de mia domo. Tie estis frapilo kaj sonorilo. Tamen mi nek frapis, nek sonorigis. Mi prenis ŝlosilon el mia poŝo, metis ĝin en la seruron, turnis ĝin, kaj malfermis la pordon. Mi eniris la domon, eltiris la ŝlosilon, enpoŝigis ĝin, kaj fermis la pordon.
876. La donaco
877. Nek sometimes follows other negative words.
Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon. Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. Nenia kulpo nek krimo estas en li. Aperis nenia voĉo nek respondo. Vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalemo. Oni estas neniam tiel feliĉa, nek tiel malfeliĉa, kiel oni supozas. Tie estas neniu homo nek voĉo de homo.
878. Li trinkas (a) nek teon nek kafon; (b) aŭ teon aŭ kafon; (c) kaj teon kaj kafon; (d) jen teon, jen kafon; (e) eble teon, eble kafon, eble alion. Ĉu kafon li trinkas, ĉu teon, li ankoraŭ soifas.
879.
880. In Esperanto, as In English, it is desirable that both items in these word-pairs should be followed by the same part of speech. So also with similar pairs: Kvankam … tamen; Ne … sed; Ne nur … sed ankaŭ; Parte … parte; Same kiel …tiel ankaŭ; Se … tiam.
Li parolis ne nur klare (adv.), sed ankaŭ vere; ne nur antaŭ (prep.) la familio, sed ankaŭ en publika kunveno. Lia parolo estis ne nur bela (adj.), sed ankaŭ saĝa. Li ne nur parolis (vb)., sed ankaŭ agis. Parolis ne nur li (pron.), sed ankaŭ ŝi.
881.