865. (a) Mi povos kanti, kiam mi devos. Mi povus kanti nun, se mi devus. Mi volas kanti, sed ne povas. Mi volis kanti, sed ne povis. Ĉu vi volus kanti, se vi povus? Mi tre volus. Se vi volus povi kanti, mi vin helpus. Mi devas kanti, sed mi ne volas. Vi ne devos kanti morgaŭ, se vi ne volos. Vi kantus, se vi povus, ĉu ne? Kion mi devus uzi, se mi volus skribi leteron?
(b)
(c)
(d)
866. Devus is also used for
Ni ne faris tion, kion ni devus fari; kaj ni faris tion, kion ni devus ne fari.
867. Similarly, Mi volus iri,
“Mi volus esti vi dum du horoj” diris edzino al la edzo. “Kial?” “Nu! Se mi estus vi, mi aĉetus belegan ĉapelon por mia edzineto.”
868. AŬ … AŬ,
Mi povas paroli aŭ France aŭ Germane. Aŭ festo, aŭ fasto. Aŭ unu, aŭ alia. (Mi prenos) Aŭ tiun, aŭ neniun. Li estas aŭ surda aŭ muta. Vi devos aŭ iri, aŭ skribi. Aŭ vi aŭ mi estas malprava. Aŭ finu, aŭ ne komencu. Aŭ venkon, aŭ morton!
La Duko de Marlborough estis fama generalo. Li ĉiam batalis kun la firma decido, aŭ venki aŭ morti.
869. ĈU … (AŬ) ĈU,
Ĉu France li parolos, (aŭ) ĉu Germane, mi rifuzos lin aŭskulti. Ĉu (vi estas) Franco, (aŭ) ĉu Germano, vi estas bonvena. Ĉu pro timo, ĉu pro fiero, li nenion respondis. Ĉiu devas morti—ĉu malgranda, ĉu granda; ĉu viro, ĉu virino. Li diros, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona.
870. Do not use ĉu … ĉu instead of aŭ … aŭ or jen … jen (a common fault). E.g., do NOT say “Li estas ĉu Franco ĉu Germano” or “Li parolis ĉu France ĉu Germane”.
871. EBLE … EBLE,
872. JEN … JEN,
Li parolas jen France, jen Germane. Li jen krias, jen silentas. Jen marŝanta, jen kuranta,
873. KAJ … KAJ,
Li parolas kaj France kaj Germane. Ĉeestis kaj Petro kaj Paŭlo. Mi amas kaj Rozon kaj Lilion. Vi estas kaj bona kaj bela. Nia lando estas ĉarma kaj vintre kaj somere. Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, jam de longe malaperis.