Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Ŝi: “Ne malĝoju pro mia rifuzo. Estas ja multe da knabinoj en la mondo. Ekzemple: Etelo, Klaro, Mabelo—iu ajn el ili estus al vi pli bona edzino, ol mi.” Li: “Mi tion scias, kara; sed mi jam petis ilin.”

Knabeto ploregis. Iu kompatis lin kaj diris “Kio okazis al vi?” “Mi perdis pencon.” “Nu—jen alia; prenu ĝin, kaj silentu.” La knabo prenis la duan pencon, sed ankoraŭ ploris. “Kial vi ploras nun?” “Ĉar se mi havus ankaŭ la unuan pencon, mi nun havus du!”

Oratoro: “Rigardu mtn! Mi neniam trinkis bieron, kaj mi havas 85 jarojn.” (Aplaŭdo.) Kontraŭulo: “Tamen rigardu min! Mi trinkas glason da biero ĉiutage, kaj mi havas 86 jarojn.” (Aplaŭdo de la kontraŭa partio.) Oratoro: “Sed se vi trinkus sole akvon, vi jam havus 87 jarojn.” (Longa aplaŭdego.)

“Se via patro ŝuldus al mi tridek ŝilingojn en la komenco de la jaro, kaj promesus pagi al mi du ŝilingojn ĉiumonate, kiom li ŝuldus en la fino de la jaro?” Knabo: “Tridek ŝilingojn, sinjoro.” “Mi vidas, ke vi ne scias la plej simplan regulon de la aritmetiko.” “Kaj mi vidas, ke vi ne konas mian patron.”

859. ** Mario ludas per pilko (ball). Ŝi ĵetas la pilkon. Ĝi falas. Ŝi kaptas ĝin per la manoj, kaj ĵetas ĝin denove. Dume ŝi kalkulas: Unu, du, tri,… dek, dek unu,… dudek,… tridek,… cent. Ŝi ludas ĉiutage, kaj ne nur matene, sed ankaŭ posttagmeze kaj vespere. Se nur vi ekzercus vin pri Esperanto kun la sama diligento!

860. ** “Se mi volus legi libron, mi irus al mia libroŝranko, kaj prenus libron de unu el la bretoj. Mi sidiĝus, kaj malfermus la libron. Mi legus unu linion, du liniojn, ĉiujn liniojn—la tutan paĝon. Kiam mi atingus la finon de la pago, mi turnus ĝin, kaj legus duan paĝon, trian paĝon, ĉiujn paĝojn—la tutan libron. Mi fermus la libron, kaj remetus ĝin ĝustaloke.”

<p>861.</p>Pomo, pomo,Bela nomo,Dolĉa frukto vi!Brilu, brilu, eta stel’,Diamanto sur ĉiel’!Diru, kio estas vi,Tiel alta super ni?[88]Kiam pasis taga glor’,Kaj la suno iris for,Ho, se sur vasta erikej’ (heath)Mi trovus vin,Per mia ŝalo kontraŭ vent*Mi ŝirmus vin.Aŭ se mizero kaj dolor’Turmentus vin,Mi premus vin al mia kor’.Por gardi vin.Se mi estus reĝo,Mi sidus sur seĝo,Kaj manĝus pomojn tri!Venas via lumigil’,Kara eta nokta bril’.La maristo dankas vin,Ĉar vi nokte gvidas lin,Ĉu la vojon vidus li,Se ne tiel brilus vi?Se forlasita en dezert*Troviĝus mi,Ĝi tamen estus Paradiz’Por mi, kun vi.Se reĝo de la tuta ter’Farigus mi,Plej bela mia kronjuvel’Brilegus vi.

862. (a) Se la infano dormus, lia patrino frapus ĉe la pordo … Kaj se la infano ankoraŭ dormus, la patrino enirus la ĉambron, skuus lin, kaj vekus lin … (800).

(b) Kiel vi respondus al tio? Se vi kantus, mi estus feliĉa. Ĉu vi kantos kun mi? Ĉu vi kantus kun mi, se…? Mi ĝojis, kiam li dormis. Mi ĝojas, kiam li dormas. Mi ĝojos, se li dormos. Mi ĝojus, se li dormus.

(c) Should we be happy if we were there? I doubt if we should (ĉu jes). Would you reply like-that? You would prefer to stay there, wouldn’t you? Would you come if I asked (petus) you? How would you reply if I did? If I did not write, would you lose hope? What would you do if you had £1,000?

(d) Kion vi uzus, se vi volus skribi leteron? … (670). Kion vi respondus, se oni demandus “Ĉu vi edziĝos kun mi?”

863. Mi povus iri, I could (should be able to) go (if…)

Mi volus iri, I should wish (like) to go (if…)

Mi devus iri, I should have to go (if…)

864. “Kial fiŝoj ne parolas?” “Nu, ĉu vi povus paroli sub akvo?”

“Ĉu vi volus edziniĝi kun viro simila al mi?” “Nu, jes — se li ne estus tro simila!”

“Vidu! Se oni donus al ni ovojn, ni povus manĝi ovojn kun lardo — se ni havus lardon!”

Elrecenzo (review): “Ĝi tute ne estas tia libro, kian mi volus legi en la mallumo.”

Domestrino (kolere): “Dum mi instruas al vi, kiel fari la laboron, mi povus mem fari ĝin.” Servistino: “Jes, sinjorino. Kaj se mi ne devus aŭskulti al vi, mi ankaŭ povus ĝin fari.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки