894. ** Skatolo kuŝis sur la tablo. En la skatolo estis ludilo. Mia fileto venis en la ĉambron. Li iris al la tablo, forprenis la ludilon de la tablo, iris al seĝo, kaj metis la skatolon sur la seĝon. Li malfermis la skatolon, kaj elprenis la ludilon. Li ludis per ĝi dum kelka tempo, kaj foriris. Mi bedaŭras diri, ke li ne remetis la ludilon en la skatolon, sed lasis ĝin sur la planko.
895. Reeldoni, rekunigi, remalsaniĝi, resanigantino.
«-ad»
896. The suffix -AD denotes
(a) With a noun or an adjective root -ADO adds the idea of
(b) Afiŝ-(flor- film- genu- martel- najl- ond- telefon- verk‑)o, ‑ado.
897. With a verbal root ‑ADO denotes
(a) La kvin sensoj estas aŭdado, flarado, gustumado, palpado, kaj vidado. Ni lernas legadon, skribadon, kaj kalkuladon. Legado plenigas, parolado fluigas, skribado precizigas. Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro. Hakado de ligno donas lignerojn. Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
(b)
“Ĉu vi progresas ĉe via lernado de Esperanto?” “Jes, bone. Mi nun povas pensi en Esperanto” “Ha! Tio estas pli, ol vi povas fari Angle.”
Laplandano vivas per fiŝado kaj ĉasado (
(c) Danc- (demand- desegn- dorm- dub- nug- instru- kri- manĝ- milit- naĝ- progres- rev- ŝtel- tim- uz- vol‑)o, ‑ado.
899. The form ‑ADI
(a)
(b)
(c)
900. La tutan tempon ĝi saltadis de loko al loko. Neĝo faladis ĉiuflanke. (Li) Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino. Batadi la venton. Bataladi kontraŭ la sorto. Montradi al si reciproke la dentojn.
901.
“Ĉu la horloĝo haltis (
Pesimisto kaj Optimisto estis du muŝoj. Ambaŭ falis en sitelon da lakto. Pesimisto nenion faris por sin savi, kaj dronis. Optimisto naĝadis, ĝis la batado de liaj kruroj faris bulon da butero. Li sidiĝis sur la butero, sekiĝis, kaj forflugis.
902. ** Janko iris al preĝejo. Dum li sidis tie, la sonorigisto foriris por matenmanĝi. La ŝnurego ankoraŭ svingiĝadis tien-reen. Ĝi frapis la kapon de Janko. Li forpuŝis la ŝnuron, sed ĝi revenis kaj frapis lin denove. Li ree forpuŝis ĝin, sed la ŝnuro ankoraŭ lin frapadis. Fine Janko koleriĝis. Li grimpis[90] la ŝnuron, kaj atingis la supron. Tiam li eltiris poŝtranĉilon, por tratranĉi la ŝnuron. Se li tranĉus ĝin super si, li falus. Do li tranĉis ĝin sub si. Se amiko ne venus por liberigi lin, li ankoraŭ tie pendadus!