886. Enigmoj. Kiu rano havas nur du piedojn? La kampa rano (kampar-ano). Kiu naciano estas la plej pura? Tiu, kiu ĉiam iras Albano (al bano). Kial fervora Esperantisto similas al taso? Ĉar li estas porcelano (por-cel-ano). Kiu urbo havas la plej grandan literaturon? Romo, ĉar ĝi estas plena de Romanoj…
887. (a) Aliklasano, samklasano. Prefix similarly ali- and sam- to cel-(ĉambr- dom- eklezi- grup- kurs- land- lernej- parti- regn- religi- trib- urb- vilaĝ‑)ano, ‑anino.
(b) Kamparano, edziĝanaro, domanaro, vilaĝanidino, societaniĝo, gelondonanoj.
«Re-»
888. The prefix RE- (like English re‑) denotes:
(a) AGAIN, a second time (=repetition of the action). Refari, repeat, remake.
Rekanti, sing again.
Ĝis la revido!, Au revoir! (Colloquially: Ĝis re! or even Ĝis! So long!).
Re-adres(‑dir-komenc-kuir-leg-produkt-skrib-trov-vid)i.
(b) BACK (=return to the point of departure or to the original state).
Reaĉeti, buy back; redoni, restore, return;
rejunigi, rejuvenate; resalti, recoil, rebound; reviv-igi, ‑iĝi, reiive.
Re-pag(‑pel-met-ricev-send)i.
889. Whether the meaning is again or lack is shown by the context.
Mi reĵetas la pilkon, I throw the ball again (or, back) (in either case the action is repeated).
La suno rebrilas (shines again) post longa nokto. La suno rebrilas (shines back) de la akvo. So, similarly:
Re-frap(‑invit-ir-port-pren-ven-vend-vetur-vok)i.
890. If the double meaning of re is felt to be vague, one can say denove for again, and returne for back.[89] Do not say rememori (call back to remembrance) if you mean memori (keep in mind).
891. Vi amas preni, amu redoni. Iro kaj reveno estas bona vojaĝo. (Li) Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa. Forveturis azenido, revenis azeno. Oni prenas avide, oni redonas malrapide. Kia sono, tia resono. Kio pasis, ne revenos. Kiu forprenis de mi horon, tiu prenis ion, kion li neniam povos redoni. Revenos la suno, sed ne la tago. Servo postulas reservon. Maĉi (chew) kaj remaĉi.
892. “Kion vi deziras?” “Reven-bileton.” “Kien?” “Ĉi tien, kompreneble.”
“Kio okazas?” “Mia edzino havas feston. Hodiaŭ estas la deka reveno de la trideka reveno de ŝia naskiĝa tago.”
El eseo. Milton estis poeto. Li edziĝis. Li verkis Paradizo Perdita. Lia edzino mortis. Li verkis Paradizo Regajnita.
Fotografisto: “Aspektu bela kaj agrabla!” (Sekvas la klaketo (click) de la kamero). “Kaj nun vi povas repreni vian kutiman aspekton.”
“Mi amas manĝi cepojn (onions), sed ili larmigas min, kiam mi tranĉas ilin.” “Nu! Tranĉu ilin sub akvo.” “Mi timas, ke mi ne povus reteni la spiron sufiĉe longe.”
Mastrino: “Mi jam diris al vi, ke vi devas renovigi la akvon en la fiŝujo ĉiumatene.” Servistino: “Sed la fiŝoj ankoraŭ ne fortrinkis la akvon, kiun mi enmetis hieraŭ.”
“Bonvole redonu al mi la libron, kiun mi pruntis al vi” “Bedaŭrinde, mi pruntis ĝin al amikino.” “Ho ve! Jozefo, de kiu mi ĝin pruntis, diras, ke la amiko kiu pruntis ĝin al li deziras ĝin rehavi.”
Vojaĝanto, al knabo: “Mia vagonaro foriros post du minutoj. Kuru por vidi, ĉu en mia ĉambro mi lasis nigran valizon.” La knabo (post reveno): “Jes, sinjoro. Ĝi estas sur la breto en la ŝranko.”
S-ino Teo: «Kial vi ploras?» S-ino Kafo: «Hodiaŭ estas la datreveno de nia geedzigo, kaj la edzo diris al mi hodiaŭ matene „Mi havas la senton, ke hodiaŭ antaŭ kelkaj jaroj okazis al mi io malagrabla; sed kio ĝi estis, tion mi jam ne memoras.“»
Kiam mi malsanas, mi vizitas la kuraciston, ĉar li ja devas vivi. Kiam mi ricevas la recepton, mi iras al la apotekisto, ĉar ankaŭ li devas vivi. Kaj kiam mi revenas al mia hejmo, mi ĵetas la kuracilon el la fenestro, ĉar ankaŭ mi deziras vivi.
Patro sendis la filineton kun letero al la poŝto, kaj donis al ŝi monon por aĉeti poŝtmarkon survoje. Post kelka tempo ŝi revenis, redonis la monon al li, kaj diris “Paĉjo! Mi ŝparis al vi la monon por la marko, ĉar mi sukcesis meti la leteron en la keston, kiam neniu min rigardis.”
893. ** Mi lasis mian domon kaj eniris la ĝardenon. Mi promenis en la ĝardeno, kaj vidis tie arbon kun bela floro. La floro odoris dolĉe. Ĝi estis rozo. Mi haltis antaŭ la rozo, flaris ĝin, prenis tranĉilon el la poŝo, malfermis ĝin, kaj detranĉis la rozon. Poste mi refermis la tranĉilon kaj reenpoŝigis ĝin. Mi foriris de la rozarbo, kaj portis la rozon en mia butontruo.