Читаем Step by Step in Esperanto полностью

1117. Li estas nun kantanta. Mi estas aminta vin de longe. Ni estas baldaŭ forirontaj. Ŝi estis leganta, kiam li eniris la ĉambron. Ŝi ne estis leginta multon. Mi estis elironta, kiam ekpluvis. Je la deka vespere mi estos dormanta. Je la sesa matene mi estos dorminta ok horojn. Li estus ankoraŭ dormanta, se mi ne estus vekinta lin. Se vi estus kantonta, mi estus ravota. Estu laboranta, kiam mi venos. Mi preferus, ke ŝi estu kantinta, ol kantonta. Mi volus esti promenanta kun vi. Li devus esti vizitinta la dentiston! Vi ŝajnas esti parolanta.

1118. Oni kondamnis Patrikon esti pendigota; sed li savis vivon, mortante en la malliberejo.

Cromwell fortranĉis la kapon de la reĝo. Poste la konscienco lin riproĉis, kaj li ekkriis, mortante: “Ho, ke mi estu servinta mian Dion, kiel mi servis mian reĝon!”

1119. Replace the active by the passive (past, present, and future) and translate. Thus: la azeno tiras la veturilon, la veturilo estas tirata (tirita, tirota) de la azeno. La hundo kondukas la blindulon. La ĝardenisto akvas la florojn. La ŝafo manĝas la herbon. La araneo kaptas muŝon.

1120. (a) ** Se vi estus veninta pli frue, ni estus irintaj al la parko, ni estus aŭskultintaj la koncerton, ni estus admirintaj la florojn, ni estus vidintaj la cignojn sur la lago, ni estus vizitintaj nian amikon. Sed nun estas tro malfrue: jam batis la sepa. Ni ne povas eliri.

(b) Varianto. Kiam ni atendis, ke vi venos pli frue, ni estis irontaj ….

1121. “If I had had enough time (sufiĉe da tempo),” said the servant-maid “the rooms would have been cleaned, the beds would have been made, the shopping would have been done, the meal would have been cooked. But during the whole day I nursed (flegis) the sick child, I could not leave him.”

1122. Improvise similar exercises on other compound tenses, using previous starred paragraphs as a basis. E.g.—

(a) Hieraŭ, antaŭ la matenmanĝo je la sepa, la patrino jam estis frapinta la pordon de la dormoĉambro. Ŝi estis dirinta “Estas la sesa, vekiĝu!”. La filo estis vekiĝinta, frotinta la okulojn, kaj saltinta el la lito … La pantalono estis prenita de la filo, ĝi estis surmetita de li, akvo estis verŝita de li en la pelvon, … (800).

(b) Kiam mi venos hejmen, la edzino estos jam antaŭe bruliginta fajron, ŝi estos kuirinta manĝon, … La tuko estos sternita sur la tablo, la teleroj estos metitaj, … (992).

1123. Se mi pagis vin hieraŭ (pagos vin morgaŭ), vi nun estas pag… de mi. Mia edzino faras ĉion, kion mi ordonas al ŝi. Se mi estus ordoninta, ke ŝi kantu, ŝi estus kant… .

1124. The beginner is prone to over-use compound tenses. They should be used when their greater precision is needed. But if it is sufficiently clear, a simple tense is usually preferable to a compound tense. Thus, the opening sentences of 11161117 might be written: Ĉio finiĝis. Se oni lin tiklus, li ridus. Oni ĉasis la lupon du horojn. … Li nun kantas. Mi amas vin jam de longe. Ni baldaŭ foriros. Tio mirigas min is better than Mi estas mirigata de tio and Oni diras than Estas dirate.

Similarly, Se vi estus petinta min, mi estus irinta, is heavy. It would be lighter to say Se vi estus petinta min, mi irus; or Se vi petus min, mi estus irinta. If the meaning were clear from the context, even Se vi min petus, mi irus might suffice.

1125. “Pardonu, sinjoro; sed vi estas starinta (vi staras) antaŭ la telefono jam dudek minutojn, kaj ankoraŭ vi ne estas malferminta (vi ne malfermis) la buŝon.” “Ne miru, sinjoro; mi estas parolanta (mi parolas) al mia edzino.”

Edzino: Imagu, Henriko! La horloĝo falis de la muro. Se tio estus okazinta unu minuton antaŭe, ĝi frapus mian patrinon. Edzo: Mi ĉiam diris, ke tiu horloĝo malfruas.

Virta fratino (riproĉe): “Vi porko! Vi prenis la pli grandan pomon!” “Nu—kiun vi mem estus preninta, se la elekto estus al vi?” “La pli malgrandan, kompreneble!” “Do kial brui? Ĝuste tiun vi nun havas!”

<p>«-onte», «‑ote», «‑ante», «‑ate», «‑inte», «‑ite»</p>
Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки