1126. A participle with the adverbial ending does the work of an adverb; it expresses some relation (time, cause, manner, etc.) between the action of the participle and that of the main verb in the sentence.
Helpante min, vi helpos vin mem,
vidonte,
vidante,
vidinte,
vidote,
vidate,
vidite,
1127. AN ADVERBIAL PARTICIPLE ALWAYS RELATES TO THE SUBJECT OF THE SENTENCE.
Sidante, mi vidis kurantan knabon,
Trinkonte (
Trinkante (
Trinkinte (
Trinkote (
Trinkate (
Trinkite (
1128. (a) Konstruonte domon, oni kalkulu la koston. Lasonte la hejmon, li kisis la patrinon. Ne havante, ni petas; ricevinte, ni forĵetas. Ne vidinte la fraŭlinon, mi ne volus edziĝi kun ŝi; vidinte ŝin, mi ne povus. Lerninte Esperanton, oni povas pli bone paroli, skribi, kaj kompreni, la propran lingvon. Ne moku riveron, ne atinginte la teron. Ne aŭskultinte, ne kondamnu.
(b) Punote, li forkuris; punate, li kriis; punite, li ploris. Fotografote, ni ridetis nenature. Admonate de la patro, la knabo oscedis. Diablo ŝercon ne komprenas; vokite, li venas. Forpelite de la edzino, li rifuĝis en la klubon.
1129. “Kial la kuracisto portas kaŭĉukajn gantojn?” “Por povi lavi la manojn, ne malsekigante ilin.”
Estas pli bone silenti (eĉ se pro tio oni kredas vin malsaĝulo), ol, malferminte la buŝon, forigi ĉian dubon pri tio.
Aŭdinte, ke lia nevo fariĝos pastro, Irlandano diris: “Studu bone kaj diligente. Mi esperas vivi, por aŭdi vin fari mian funebran paroladon.”
Mi renkontis vin marde, kiel aranĝite; sed vi ne venis. Tamen, se vi nomos lokon kaj horon, mi nepre vin renkontos tiam, ĉu vi venos, aŭ ne.
Du Skotoj konkursis por eltrovi, kiu el ili povos resti subakve pli longe. La premio estis tripenca monero. Post dek minutoj ambaŭ reaperis el la akvo—droninte.
Demandite pri sia religio, parlamenta kandidato respondis: “Mia patro baptiĝis en la anglikana eklezio, edziĝis en anglikana pregejo, kaj enteriĝis en anglikana tombejo. Kaj mi ankaŭ, tute same.”
La lando estas en terura stato. Ofte ni lasis la hejmon matene, por iri al nia ĉiutaga laboro, kaj vespere, reveninte, trovis niajn domojn bruligitaj, niajn edzinojn vidvaj, kaj niajn infanojn senpatraj.
Multe da mono atendas la homon, kiu inventos frititan (