amita: having-been-loved=which was (has been) loved (in the past).
amOTA = kiun oni amOS
am ATA = kiun oni am AS
amITA = kiun oni amIS
mi estas pagOto = mi estas pagOta homo
mi estas pagAto = mi estas pagAta homo
mi estas pagIto = mi estas pagIta homo
(see also Appendix)
1097. ATA. Use ata when the action is still going on: use ita when the action is a thing of the past, finished, completed. Domo konstruata, a house under construction: domo konstruita, a house that has been built.
1098. Mi bone ricevis vian ŝatatan leteron. Li saltadis ĉirkaŭ la afero, kiel blovata neĝero. Uzata ŝlosilo ne kolektas ruston. Nenie semata, ĉie trovata. Bono posedata ne estas ŝatata. Tio estas lia amata ĉevaleto (hobby). Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. En ĉeesto amata, en forest’ insultata. Egoisto; homo pli interesata pri si, ol pri mi.
1099. Bezonata: Dometo, kiu enhavas ok ĉambrojn kaj bonan ĝardenon.
Kiu oficisto similas al nekonata melodio? Sekretario (sekret-ario).
Poeto: “Viaj okuloj inspiris tiun poemon.” La adoratino: “Do mi tuj konsultos okuliston.”
Sinjorino (al knabo kun malpura nazo): “Ĉu vi ne havas poŝtukon?” “Mi havas unu, sed nu ne pruntas ĝin al nekonato.”
Lastatempe mi aŭdis pri vi strangajn onidirojn. “Ne kredu ilin. Ne pli ol duono el la mensogoj diritaj pri mi estas veraj.”
Konata vizaĝo. “Ŝajne mi vin konas. Ĉu mi ne vidis vian vizaĝon jam aliloke?” “Pardonu: mia vizaĝo ĉiam estis sur mia kapo.”
1100.
Ho, blovu vintra vento!Ne akra via dento,Kiel homa maldankem’!Vi estas nevidata,Kaj malpli do sentata,Eĉ malgraŭ frosta trem’.Patrina lulkanto
Ho! kiu estas tiu ĉi,Ĉekore kiun premas mi,Dum vagas ombroj super niSilente sur ĉielo?Ĝi estas mia belkarul’,Trezoro granda sen makul’,Dormanta nun pro mia lul’,Amata koranĝelo!Nia patrujo
(Ario: «Sankta Lucio»)Regno konataDe progresuloj,Tero benataDe pacemuloj!Kie troviĝasLando la bela?Ĉu vi kaŝiĝas,Hejmo ĉiela?Vi estas ĉie,Kvankam nenie —Nia patrujo!Esperantujo!1101. (a) OTA. La punota infano forkuris. La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero. Jen estas la kantota melodio. Montru al mi la planon de la konstruota domo.
(b) Anonco. Vendota: buldogo. Manĝas ĉion. Precipe amas infanojn.
Luota: ĉambro por sinjoro 20 futojn longa kaj 15 futojn larĝa.
Kial vi ne volus edziĝi kun mesaĝistino? Ĉar ŝi estus send-ota (sen-dota).
1102. (a) What is the difference between pordo malfermata, pordo malfermita, and pordo malfermota? … perdita ŝafo, and perdata ŝafo? … frazo dirita, and frazo dirata?
(b) Difinita, defined, definite;
dirita, said;
farita, made, done;
finita, finished;
lasita, left;
literita, spelt;
parolita, spoken.
Repeat these words with ata, ota, instead of with ita.
(c) Add ita, it(in)o, ata, at(in)o, ota, ot(in)o, to the roots admir, amuz, atak, arest, defend, fotograf, forges, gard, kis, manĝ, mok, serv, and translate.
(d) Amegato, mortigato, revendataĵo, instruataro, premateco, amatigi, amatiĝi, zorgatino, amegito, resanigito, kaŝitaĵo, kovitaro, tediteco, trovitejo, kisitino, bategoto, pendigoto, farotaĵo, juĝotaro, lavotino.
Prepositions After «it», «at», «ot»
1103. (a) After ita, ata, ota, the word de always means by, and denotes the doer of the action (655). Amata de Dio, loved of (by) God.
Cp. per, which shows the means used to achieve the result (662). Skribita de mi per plumo, written by me with a pen. Frapita de la edzino per gladilo. Domo detruita de fajro implies: Fajro detruis la domon. Domo detruita per fajro implies: Iu detruis la domon per fajro (671–672).