Pastro anoncis, ke la proksiman dimanĉon li predikos pri “Mensoguloj”; kaj petis, ke intertempe la aŭdontoj tralegu la dek-sepan ĉapitron de Marko. En la posta dimanĉo li petis, ke la legintoj levu la manon. Tuj leviĝis dudek manoj. “Vi estas ĝuste la personoj, kiujn mi deziras alparoli” li diris. “Ne ekzistas dek-sepa ĉapitro de Marko.”
1079. Omnibusa konduktoro kalkulis la starantojn kaj diris “Tro multaj! Iu devas eliri.” Neniu moviĝis. Li petis denove, sed vane. Do li foriris por serĉi policanon. Dume nova pasaĝero suriris la ’buson. Tiam venis la policano, kiu ordonis “La lasta enirinto devas eliri”. Do la novulo eliris. La pasaĝeroj ridis. La konduktoro koleris: “Ĉesu ridi, alie la buso ne ekiros.” Tamen oni ankoraŭ ridadis. Venis inspektisto, kiu decidis, ke la konduktoro ŝanĝu lokon kun la konduktoro de alia buso. La nova konduktoro rimarkis la elirinton starantan apude, kaj ordonis, ke li envenu. La buso ekiris. Sed la pasaĝeroj ankoraŭ ridis.
1080.
«-onta», «‑anta», «‑inta»
1081. These endings =
amonta:
amanta:
aminta:
amONTA = kiu amOS
amANTA = kiu amAS
amINTA = kiu amIS
1082.
mi estas legOnto = mi estas legOnta homo
mi estas legAnto = mi estas legAnta homo
mi estas legInto = mi estas legInta homo
1083. Dormanta,
1084. ONTA. Gloro forpasonta. En la venonta sernajno. Ŝipo ironta Nederlandon. Vivi de estontaj enspezoj.
1085. Mi vizitis amikon, kies edzino ĵus mortis. Li sidis fumanta antaŭ la pordo de sia domo. Apud li, ĉenita al la muro, estis furioza tigro, laŭtege blekanta, kiu sovaĝe saltegis, kvazaŭ ŝironta lin per la ungegoj (
1086. ANTA (see 452). Note the difference between ‑a (quality) and ‑anta (action). Ama letero, amanta patro. Kanta voĉo; kantanta virino.
1087.
1088. INTA. Pasinta doloro—for el memoro. La falintaj folioj estas brunaj. Estinta amiko estas la plej danĝera malamiko. Ĝi malaperis, kiel neĝo pasintjara. La tempo pasinta neniam revenos. Unue veninta, unue servita. Kvar aferoj ne revenos: vorto parolita, sago forfluginta, okazo ne uzita, tempo pasinta. Uzu tempon estantan; antaŭvidu estontan; memoru estintan. Al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. Falinta floro ne revenas al la branĉo. (Homo) Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
1089. Ĉe mortenketo (
Ĉe leciono pri gramatiko. «Kia tempo estas „Patro ludas bilardon“? Nuna aŭ estonta?» «„Tempo perdita“, panjo diras.»”