Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Kliento: “Mi gratulas: la foto de mia edzino estas bonega.” Fotografisto: “Ĉu ne? Nur la parolpovo mankas al ĝi.” “Mi petegas: lasu ĝin tiel! Mi trovas ĝin perfekta.”

Novedzino: “Ni komprenas unu la alian perfekte. Tom diras al mi ĉion, kion li scias; kaj mi diras al li ĉion, kion mi scias.” Amikino: “Sed ĉu vi ne trovas la silenton iom monotona?”

Troa defendo. “Kial vi redonis al mi la tason rompita?” “Tio ne povas esti. Unue, mi ne pruntis de vi tason. Due, mi redonis ĝin al vi sendifekta. Trie, la taso estis jam rompita, kiam mi pruntis ĝin.”

<p>1068.</p>Aliaj lipoj flustros vinPri amo kaj fidel’;Aliaj langoj nomos vinReĝino kaj anĝel’:Sed eble, dum aŭskultos vi,Penseto trudos sin.Pri l’ nuna hor’, jam longe for —Kaj vi memoros min!

1069. (a) Dio faris la mondon (a) belan, (b) bela. Li nomis sian filon (a) Adolfon, (b) Adolfo.

(b) He painted the ugly girl beautiful. I found (a) the rancid butter, (b) the butter rancid.

(c) Make examples of the “predicative nominative”, using the verbs: deklar, desegn, elekt, far, ig, juĝ, konfes, kred, las, montr, nom, opini, pens, pentr, proklam, sci, sent, supoz, ten, titol, trov, vid.

1070. (a) Kiel vi nomas la unuan (duan …) tagon de la semajno? — monaton de la jaro? Kiel vi nomas la objekton, per kiu vi skribas … (Mi nomas ĝin dimanĉo, Januaro, plumo.) Kiel vi nomas homon, kiu fabrikas (instruas, kuracas)? Mi nomas lin fabrikisto…)

(b) Ludo: “Kia, Kiam, kaj Kie” (How, When, and Where). Ekzemple, pri pomo: “Kia vi volas ĝin?” (… dolĉa). “Kiam vi volas ĝin?”(… en la mateno). “Kie vi volas ĝin?” (En mia buŝo.)

1071. Words “in apposition” (e.g., two equivalent nouns side by side) take the same case. La koko, trumpetisto de l’ mateno, vekas nin dormantajn. Kompatu nin pekulojn. Ili prenis Loton, la nevon de Abram. La reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul. La reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja (II Sam. 21 7–8).

<p>«-onto», «‑anto», «‑into»</p>

1072. These endings = one who will be (is, was) ‑ing. (Usually -ant, ‑ent, ‑er in English.) (453).

amont(in)o:one who will love (will be loving); a future lover.

amant(in)o:one who loves (is loving); a lover (now).

amint(in)o:one who loved (has loved, was loving); a lover in the past.[108]

1073.

amONTO = iu, kiu amOS

amANTO = iu, kiu amAS

amINTO = iu, kiu amIS

Kiam mi legOs, mi estas legOnto; kiam mi legAs, mi estas legAnto; kiam mi legIs, mi estas legInto. Se mi legas nun, mi estas leganto; hieraŭ mi estis legonto, kaj morgaŭ mi estos leginto.

1074. Aspiranto, an aspirant; batalanto, a combatant; dependanto, a dependant; helpanto, an assistant; informanto, an informant; okupanto, an occupant; partoprenanto, a participant; vizitanto, a visitant. (Cp. also agent, attendant, descendant.) (453).

Repeat these words with into, onto, instead of anto, and translate.

1075. ONTO. La naĝontoj kuris en la maron. Pendonto ne dronos. Levu nur manon, manĝontoj alkuros.

Edziĝontoj, survoje al la preĝejo, maltrafis la vagonaron. Li do telegrafis: “Prokrastu ceremonion: volus ĉeesti.”

1076. ANTO. Skribanio estas persono nun skribanta, t.e., kiu nun skribas. Skribisto estas persono, kies kutima okupado, metio, aŭ profesio, estas la skribado. Avarulo estas la plej bona gardanto de la havo de siaj heredontoj.

1077. INTO. Memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco. Faro farinton rekomendas. Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu. Pekinto pentas, kolero silentas. Falinton ĉiu atakas. Suferinto pli valoras, ol lerninto. Jen la venkinto! La savita infano dankis la savinton. Vivanton ni malhonoras—mortinton ni adoras. Nur suferinto ŝatas feliĉon.

1078. Kia mono malofte plaĉas al la ricevinto (Admono). — Kion dirus ricevinto de unu boto?” Pardonu! (par-donu).”

“Se mi adresus leteron ‘Al la plej granda malsaĝulo en Britujo’, kiu ĝin ricevus?” “Oni certe reportus ĝin al la sendinto.”

Amonto: viro, kiu serĉas la adresojn de riĉaj patroj.

Amanto: viro, kiu aĉetas florojn, ĉokoladojn, kaj ringon.

Aminto: viro, kiu ĵetas la leterojn kaj portretojn en la fajron.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки