Ĉe festeno maljunulo sidis apud juna fraŭlino. “Kial vi aspektas tiel maltrankvila?” ŝi demandis. “Mi timas paralizon, do iufoje mi pinĉas mian kruron, por kontroli, ĉu mi ankoraŭ sanas. Mi ĵus pinĉis min multfoje, sed mi sentis nenion.” “Nu!” respondis la fraŭlino. “La kruro, kiun vi pinĉis dum la lastaj dek minutoj, estas mia.”
1023. ** La horloĝo ĉesis tiktaki. La montriloj ne rondiris. Mi malfermis la vitran kovrilon de la horloĝo. Mi prenis la streĉilon (
1024. Instead of dufoje, trifoje,
1025. Timulo mortas multajn fojojn antaŭ sia morto. Unu fojo ne estas kutimo. Li tion faris ankoraŭ unu fojon
1026.
La instruisto rakontis, ke forta naĝisto transnaĝis riveron tri fojojn antaŭ la matenmanĝo. “Nu!” demandis knabo. “Kial li ne transnaĝis kvaran fojon, por retrovi siajn vestojn?”
1027. ** La tero turniĝas unu fojon. Tio faras unu tagon, turniĝas du fojojn … sep fojojn. Tio faras sep tagojn—unu semaj-non. Pasas du, tri, kvar semajnoj: unu monato. Dek du monatoj faras unu jaron. La tero turniĝis 365 fojojn.
«La malsanuleto»
1028.
“Faladas?”
“Senĉese. “Teren?”
“Jes, teren.”
“Strange! Kiomjara li estas?”
“Kvarjara.”
“Nu, je tiu aĝo li ja devus stari kaj promeni facile. Kiel tio komenciĝis?”
“Mi ne scias. Hodiaŭ matene mi lin vekis kaj vestis, kiel kutime. Sed subite li falis”
“Eble tio estis nur stumbleto?”
“Tute ne. Mi levis lin, kaj li falis ree. Tio okazis konstante, almenaŭ ok fojojn.”
“Estas mirinde! Mi vidu lin.”
(
“Ĉu vi dormis bone? Kaj finis vian kaĉon?”
“Jes, sinjoro.”
“Bonege! (
“Sed, doktoro, vi mem …”
“Kompreneble, li ne povas stari. Vi metis ambaŭ piedojn en la saman kruringon de la pantalono!”
«-on»
1029. The suffix -ON denotes
Kvarono,
Tri okonoj,
Dek tri cent-seponoj, 13/107
Dek tricent-seponoj, 10/307
Dekonaĵo,
1030. Saĝa kapo duonvorton komprenas. Komenco bona, laboro duona. Ĉiu miliono konsistas el milonoj. Kun duona koro oni faras nur duonaĵojn. Kio estas kvin dekonoj de ŝilingo? (1191).
1031.
Se briko pezas sep funtojn kaj duonon de briko, kiom pezas briko kaj duono? (1191).
“Ĉu Karlo vere estas mia duonfrato?” “Jes, karulino.” “Nu, kie estas la alia duono ?”
Kiel duonigi la gaskalkulon? Uzi tondilon. — Kio estas du trionoj de tri kvaronoj de 164? (1191).