Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Leŭtenanto: “Kiom da viroj estas kun vi?” Soldato: “Tri.” “Nu! Ordonu, ke duono el ili venu ĉi tien.”

“Kiel vi dividus egale tri ovojn inter kvar personoj?” “Mi farus ovaĵon el ili, kaj donus kvaronon al ĉiu.”

Se kokino kaj duono demetus ovon kaj duonon en tago kaj duono, kiom da ovoj ses kokinoj demetus en ses tagoj? (1191).

Se botelo kaj korko kune kostus du pencojn kaj duonon, kaj la botelo kostus du pencojn pli ol la korko, kiom kostus la korko? (1191).

“Ĉu via societo prosperas?” “Sufiĉe bone, dankon. Iufoje la ĉambro estas duone malplena, sed aliafoje ĝi estas duone plena.

“Se vi havus dek nuksojn, kaj vi devus doni la duonon al via frateto, kiom vi donus al li?” “Kvar.” “Ho! Vi ne scias kalkuli.” “Mi, jes; sed li, ne.”

Se unu viro marŝus po tri mejloj hore, kaj post duonhoro alia viro lin sekvus po kvar mejloj, kie la dua viro atingus la unuan? (1191),

Se vi vidus kuniklon apud arbaro kaj farus bruon, tiel ke ĝi kurus en la arbaron, kiom internen ĝi povus kuri?” “Nur duonvoje.” “Kial?” “Ĉar de tiu punkto ĝi komencus kuri eksteren!”

1032. Knabo diris al amiko “Se vi donos al mi tiom da mono, kiom mi nun havas, mi donos al vi ses pencojn.” La amiko tion faris. Poste la knabo faris la saman proponon al dua amiko, kaj al tria. En la fino li havis ĝuste nenion. Kiom li havis komence? (1191).

1033. Verdo kaj mi iris al la teatro. Mi luis (hired) taksion por la veturo. Verdo loĝas duonvoje inter mi kaj la teatro. De mia domo mi veturis al la domo de Verdo, veturigis lin al la teatro kaj ree, kaj poste revenis hejmen. La tuta kosto estis 10ŝ. Kiom devus pagi Verdo? (1191).

1034. Knabo iris en butikon kaj demandis “Kiom kostus duona funto da teo po tri ŝilingoj, funto kaj duono da sukero po kvar pencoj, kaj kvar funtoj da fromaĝo po sep pencoj kaj tri kvaronoj?” “Kvar kaj sep.” “Kaj se mi krome aĉetus pipron por du pencoj, kaj donus al vi dekŝilingan bileton, kiom vi redonus al mi?” “Kvin kaj tri. Kial vi demandas?” “Tio estas mia hejmtasko por la lernejo.”

1035. Brown petis de sia estro tagan libertempon. La estro respondis: “Vi laboras po 8 horoj (t.e., po triono de tago) en ĉiu tago. Nun estas superjaro, kun 366 tagoj. Vi do efektive laboras nur 122 tagojn en la jaro. Sed vi libertempas ankaŭ 52 dimanĉojn kaj 52 sabatojn: sume 104 tagojn. Deprenu 104 de 122; restas nur 18 tagoj, en kiuj vi efektive laboras. Sed vi havas ankaŭ dusemajnan ferion (vacation) kaj 4 bankferiajn tagojn: sume 18 pluajn tagojn, en kiuj vi ne laboras. Nu, 18—18=0. Do vi tute ne laboras. Do vi ne bezonas pluan libertempon. Bonan tagon!”

1036. (a) (¹/3)×9=3 : triono de naŭ (trione naŭ) estas tri.

(²/3)×6=4: du trionoj de ses estas kvar.

¼×8 = 2; (¹/6)×24=__; ½×22=__; ½×21=__; ¾×56=__; (5/8)×32=__; ¾×16=__; (5/6)×12=__; (7/9)×18=__

(b) Esprimu per vortoj: ½, ¹/6, ²/9. Kio estas duono de 6¼, 3½? Se vi dividus tri pomojn inter kvin personoj, kiom ĉiu devus ricevi? Kio estas trione dek du, sesone kvardek ok, naŭone kvindek kvar? Diru: ½, ²/3, ¾ … (ĝis 11/12). Dividu 18 per 6.

<p>Time of Day (II) <a l:href="#s730">(730)</a></p>

1037. 2.15: la dua (kaj) dek kvin, la dua kaj kvarono, kvarono post la dua.

2.30: la dua (kaj) tridek, la dua kaj duono, duono post la dua.

2.45: la dua (kaj) kvardek kvin, la dua kaj tri kvaronoj, kvarono antaŭ la tria.

<p>«-obl»</p>

1038. The suffix ‑OBL denotes ‑ble, ‑pie, ‑fold…, times (multiplication). (Cp. double, treble.) Duobl-igi, iĝi, to double: trioble du faras ses; ses estas la duoblo de tri, Oblo, a multiple.

Kiu donas rapide, donas duoble.

(Tio estas) Certa, kiel (ke) duoble du (estas) kvar.

Hodiaŭ mi faris duoble da laboro (duoblan laboron).

1039. Aksiomo: Aferoj, kiuj estas duoble pli grandaj, unu ol la alia, estas pli grandaj ol ĉio alia.

Unua poeto: “Mia poezio nun havas duoble pli da legantoj, ol antaŭe.” Dua poeto: “Ĉu vi do edziĝis?”

“Donu al via fratino duonon de via pomo. Memoru, ke dividita ĝojo estas duobla ĝojo.” “Sed dividita pomo estas duona pomo.”

Mario estas 24-jara. Ŝia aĝo estas la duoblo de la aĝo kiun havis Violeto, kiam Mario havis la aĝon kiun Violeto havas nun. Kiomjara estas Violeto? (1191).

Kiel eltrovi la aĝon kaj la telefonan numeron de amiko. Petu, ke li skribu la telefonan numeron; multipliku ĝin per 2, aldonu 5, multipliku la sumon per 50, aldonu 365, kaj aldonu la aĝon. De tiu sumo sekrete prenu la numeron 615.[100] La lastaj du ciferoj de la rezultanta numero[101] estas la aĝo de via amiko; la ceteraj estas lia telefona numero.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки

Все жанры