Du silentemuloj sidis du horojn senparole. Fine unu diris “Nun ni silentu pri alio.”
“Mi diris al vi, ke vi devas esti sparema. Kaj jen! vi denove bruligis du kandelojn!” “Ho ne, sinjorino. Tio estas nur unu kandelo: mi ĝin tranĉis en du pecojn.”
“Kial ni importas buteron el Danujo?” “Ĉar la Danaj bovinoj havas pli da entreprenemo (
Agato estis tre pensema. “Panjo!” ŝi demandis. “Se mi edziniĝos, ĉu tio estos al tia viro, kia Paĉjo?” “Jes, mia kara” “Kaj se mi ne edziniĝos, ĉu mi estos maljuna fraŭlino, kia la onklino?” “Jes.” “Ho, ve!” ŝi ĝemis (
1016. ** Kiam venas la vespero, la infano laciĝas. Li ĉesas esti ludema. Liaj okuloj komencas fermiĝi (estas fermiĝemaj). Li estas dormema. La patrino iras kun li al la dormoĉambro kaj malvestas lin. Ŝi surmetas noktan robpn. La infano genuas kaj diras pregon. La patrino metas lin en la liton, suben puŝas la kovrilojn, kaj kisas lin. La infano kisas la patrinon, diras “Bonan nokton”, fermas la okulojn, kaj baldaŭ dormas profunde.
1017. Manĝegema, dormetema, moviĝemuleto, ekscitiĝema, manĝemega, pensemeta, parolemiĝi, legemulo, aĉetemulino, nedankema.
Distinction Between «ebl», «em», «ind», «am»
1018. EBLA, EMA.—Ludebla,
EBLA, INDA.—Legebla,
EMA, INDA.—Hontema,
EMA, AMA.—Dormema,
1019.
«Foj-»
1020. (a) FOJ- denotes
(b) Distinguish between trifoje,
(c) Alifoje, aliafoje,
1021. Oni povas morti nur unufoje. Vi aspektas tiel surprizita, kiel Kolumbo, kiam li unuafoje vidis Novjorkon! Kiu vivas bone, vivas dufoje. Mi tion skribis al vi sepfoje. Vi ŝanĝis mian laborpagon dekfoje.
1022. Kio aperas unufoje en ĉiu monato, sed neniam en cent jaroj? (1191).
“Virino ĉiam havas la lastan vorton, ĉu ne?” “Ho ne! Iufoje ŝi parolas kun alia virino.”
“Li dufoie sufeiis de variolo (
“Mi kisas mian edzon trifoje en ĉiu tago.” “Tio ne estas eksterordinara. Mi konas dek virinojn, kiuj tion faras.”
“Ĉu vi donis mian leteron al Smith?” “Jes. Sed mi timas, ke li ne povas vidi sufiĉe bone por ĝin legi. Kiam mi estis en la Ĉambro, dufoje li demandis al mi ‘Kie estas via ĉapelo?’ Tamen ĝi estis sur mia kapo la tutan tempon!”
Soldato ne salutis la oficiron. Tiu do ordonis pune, ke la soldato lin salutu ducentfoje. La generalo, preterpasante, demandis “Kio okazas?” La oficiro klarigis la aferon. “Bone!” respondis la generalo. “Sed ne forgesu, ke ĉiufoje vi devas mem saluti lin responde,”