1040. Tri farmistoj kun siaj edzinoj iris al foiro. La nomoj de la farmistoj estis Jim, Albert, kaj Tom; la edzinoj estis Mary, Roza, kaj Flora. Albert aĉetis duoble tiom da porkoj, kiom da anasoj aĉetis la edzino de Jim. La anasoj aĉetitaj de la edzino de Jim estis duoble tiom, kiom da porkoj aĉetis la edzo de Roza. Roza ne aĉetis anasojn, sed ŝi aĉetis duoble tiom da anseroj, kiom Flora. La anseroj aĉetitaj de Flora estis duoble pli multaj, ol la porkoj aĉetitaj de Albert. La edzino de Jim aĉetis duoble tiom da anasoj, kiom da anseroj aĉetis la edzino de Albert. Nomu la edzinon de ĉiu farmisto. (1191).
1041. (a) Ripetu la multiplikan tabelon[103] en Esperanto.
(b) 4×3 = 12: Kvaroble tri (
(c) Sur la nigra tabulo multipliku 37 per 3, 6, 9, 12, aŭ alia oblo de tri, ĝis 27. Multipliku 12,345,679 per 9, 18, 27, 36, aŭ alia oblo de naŭ, ĝis 81. Klarigu la tutan procedon parole per Esperantaj vortoj. Multipliku 142,857 (a) per 7, (b) per 264,513.
1042. (a) Distinguish: ‑foje,
(b) Li venis multajn fojojn. La lastan fojon li restis longatempe; trioble kiom ni volis; ĝis longe post lia kutima horo de foriro.
(c)
«-op»
1043. The suffix ‑OP denotes
1044. PO, OP.
1045. Portu ĝin duope. Akiro kaj perdo rajdas duope. Vi du kaj mi iros triope. La soldatoj marŝis kvarope. Ĉu sidi ĉe tablo dek-triope portas malbonan sorton? Ariĝu dudekope. Larmoj unuopaj. Unuopulo. Fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
«Antaŭ ol»
1046. The conjunction antaŭ ol (rarely: antaŭ kiam) =
1047. Antaŭ ol ili geedziĝis, ŝi estis lia tajpistino. Sed tiu, kiu diktas nun, estas ŝi!
“Oksigenon oni eltrovis antaŭ nur cent jaroj. Sen oksigeno neniu povas vivi.” “Nu, kiel oni vivis, antaŭ ol ĝi eltroviĝis?”
Scienca demando.
La Manĉestra Ŝipkanalo estas tre grava. Antaŭ ol ĝi estis konstruita, oni devis malŝarĝi (
“Ĉu Tommy sukcesis ĉe la ekzameno pri historio?” “Bedaŭrinde, ne. Sed la kara knabo ne estas kulpa pri tio: oni demandis al li pri aferoj, kiuj okazis longe antaŭ ol li naskiĝis.”
«Anstataŭ» («antaŭ ol», «krom», «por») … «‑i»
1048. Anstataŭ kanti,
Antaŭ ol kanti,
Krom kanti,
Por kanti,
Do not use other prepositions before ‑i.
1049. “Kial vi manĝas tiel rapide?” “Mi deziras manĝi kiel eble plej multe, antaŭ ol perdi mian apetiton.”