6-jara: Miaj gepatroj estas mirindaj. Ili scias absolute ĉion. 10-jara: Efektive, la gepatroj ne estas tiel perfektaj, kiel mi supozis antaŭe. 12-jara: La gepatroj vere scias malmulton, kompare kun mi. 15-jara: Miaj gepatroj ja tute nenion komprenas. 30-jara: Verdire, la gepatroj iam pravis. 50-jara: Miaj gepatroj estis mirindaj. Ili ĉion juĝis klare kaj saĝe, kaj agis admirinde. Al miaj karegaj gepatroj mi ŝuldas, ke…
1009. Ĉe la maro
Kiam venas la somero, al marbordo iras miPer ekspresa vagonaro, mejlojn for de tie ĉi.Multe amas mi la maron—Ho! mirinda estas ĝi,Kiam ondoj gaje brilas, ŝaŭmas, dancas antaŭ ni.Frumatene mi leviĝas, kaj rapidas al la strand’,Lasas ŝuojn kaj ŝtrumpetojn sur la rokoj ĉe la rand’.Jen mi ludas per la sablo, jen mi vadas longe for;Kaj mi dancas kun la ondoj, kaj mi kantas en la kor’.1010. (a) Ĉu estas dezirinde posedi aŭton (telefonon, radion)? esti riĉa? porti ĉapelon eksterdome?
(b) Ĉu estas konsilinde ĉiam obei? dormi kun fenestroj malfermitaj? bati malobean infanon?
(c) Ĉu estas preferinde esti viro aŭ virino? manĝi ne sufiĉe aŭ tro multe? memori aŭ forgesi? paroli flue kaj erare, aŭ balbute kaj senerare? veni al la leciono tro frue aŭ tro malfrue?
1011. Respekteginda, pendigindulo, efektiviginda, mirindaĵo, respektindeco, suspektindega, ridindigi, amindiĝi, senindulo.
«-em»
1012. The suffix ‑EM denotes inclination, disposition, propensity, wont, bent, proneness, tendency.
Ema, inclined, disposed, wont, given (to).
Emo, inclination, disposition, propensity, etc.
Emigi, induce, dispose.
‑ema = -ative, ‑ful, ‑ing, ‑ive, ‑ous, ‑some, ‑y, and the like.
1013. (a) Agema, active,
Aranĝema, contriving.
Atakema, aggressive.
Aventurema, adventurous.
Babil- (parol- rakont‑)ema, talkative, loquacious, garrulous.
Batalema, pugnacious.
Konsentema, compliant.
Diskutema, argumentative.
Elektema, dainty, fastidious.
Festenema, convivial.
Fidema, confiding.
Help- (serv‑)ema, obliging.
Imagema, imaginative.
Indignema, touchy, resentful.
Indulgema, lenient.
Kolerema, passionate.
Kompatema, tender-hearted.
Komprenema, understanding, sharp.
Kovema, broody.
Kverelema, quarrelsome.
Laborema, industrious.
Ludema, playful, sportive.
Mensogema, mendacious.
Mordema, snappish.
Naskema, prolific.
Observema, watchful.
Ordonema, imperious, dictatorial.
Pacema, peaceful, mild.
Paradema, ostentatious.
Pardonema, forgiving.
Pensema, pensive.
Plendema, querulous.
Projektema, scheming.
Prokrastema, dilatory.
Ribelema, rebellious.
Rimarkema, observant.
Singardema, cautious.
Singultema, hiccoughy.
Ŝercema, facetious.
Ŝparema, thrifty.
Timema, timid.
Trinkema, dry.
Venĝema, vindictive.
(b) Repeat the above words as nouns, and translate. E.g.,
agemo, activity;
atakemo, aggressiveness;
babilemo, garrulity, etc.
1014. Pli bone estas loĝi en lando dezerta, ol kun edzino malpacema kaj kolerema. (Ĝi estas) Flamiĝema, kiel rezina ligno; eksplodema, kiel pulvo (gunpowder); flugema, kiel vento. (Homo) Tro elektema ricevas nenion. (Homon) Singardeman Dio gardas.
1015. Kial mastrema edzino estas bonkora? Ĉar ŝi estas ordonema (or-donema).
“Kial vi ne abonas (take in, subscribe for) al mia gazeto?” “Mi ne estas abonema.” “Do vi estas abomena!”
Kiel diferencas juna knabino kaj babilado pri nenio? Unu estas sent-ema, la alia sen-tema.