Parlamenta kandidato: “Tio, kion ni bezonas, estas reformo: logeja reformo, eduka reformo, tera reformo …” Voĉo el la fono (background): “Tute ne! Tio, kion vi bezonas, estas kloroformo!”
“Mi havis ravan (delightful) libertempon. Neniu fiksita manĝhoro, neniu pago por bano, neniu tedulo, neniu trinkmono: ĉio ĝuste tia, kian mi dezirus” “Kie do est;is tiu feliĉejo?” “Mi restis hejme.”
987. La servistino malsupreniris al la kelo, elprenis pecon da ligno, kaj metis ĝin sur ŝtipon. Ŝi levis hakilon kaj frapis la lignon. La hakilo penetris la lignon kaj ĝin fendis. Ŝi hakis multe da ligno, kolektis la pecetojn, metis ilin en la antaŭtukon (kiun ŝi tenis per la maldekstra mano), kaj supreniris al la kuirejo. Ĉe la kameno ŝi genuis, kaj ŝiris kaj buligis paperon. Ŝi metis lignon sur la paperon, karbon sur la lignon, kaj petrolon sur ĉion. Ŝi ekbruligis la paperon, kiu ekflamis kaj brulis rapide. La ligno ekbrulis kaj krakadis. La servistino prenis blovilon, blovis la fajron, kaj plifortigis la brulon. Ŝi purigis la kamenon, ordigis la ŝovelilon kaj tenajlon (tongs), starigis fajrostangon (poker) en la fumo (ĉu tio vere helpas?), kaj foriris, por pretigi la matenan manĝon.
988. (a) Alirejo, trairejo, transirejo. Restadejo, libregejo, infanetejo, kokidejo, resanigejo, enŝipiĝejo, sonorilejo, edzinejo, muzikistejo, frenezulejo, preĝejano, lernejego, preĝejeto, futbalejisto.
(b) Kion oni ordinare faras en naĝejo? kuirejo? manĝejo? atendejo? Kie oni kutime dormas? afiŝas ? laboras?
«-uj»
(1)Receptacle, Container, Holder
989. The suffix ‑UJ denotes:
(1) (a) RECEPTACLE, CONTAINER, HOLDER (for a number or quantity of, for some).
Cigarujo, cigar-case or box;
inkujo, ink-pot, inkstand.
Akvujo, cistern;
kaĉujo, porringer;
kondimentujo, cruet;
monujo, purse;
sagujo, quiver.
Ujo, receptacle, container.
Kiom ĝi ujas? How much does it hold?
(b) There are numerous English equivalents of ‑ujo. Spongujo, sponge-bag, and similarly:
suker (basin),
river (bed),
lupol (hop) (bin),
saŭc (boat),
salat (bowl),
pilol (box),
parfum (bottle),
pluv (butt),
te (caddy),
kaf (canister),
kart (case),
juvel (casket),
sal (cellar),
pingl (cushion),
buter (dish),
ole (flask),
abel (hive),
lakt (jug),
pan (pan),
mustard (pot),
tabak (pouch),
teler (rack),
glaci (safe),
karb (scuttle),
ombrel (stand),
gas (tank),
sup (tureen),
flor (vase),
vin (vat),
leter (wallet),
ink (well).
(c) Greater precision, if desired, may be given by compounds (e.g., teujo—tekesto, tekruĉo, teskatolo), or other specific roots (barel, botel, kel, pelv, poŝ, pot, sak, ŝrank, vaz, etc.).
(d) With a verbal root uj names the vessel for the action, or in which the action is performed.
Banujo, bath;
baptujo, font;
bolujo, boiler;
knedujo, kneading-trough;
lavujo, laver, sink;
pistujo, mortar.
990. Peza monujo faras malpezan koron. En abelujon ne blovu. La mondo estas mia patrujo (patrolando). Laŭ via monujo mezuru vian veston.
“Aĉetu monujon por mi.” “Aĉetu vi mem.” “Sed mi ne havas monon.” “Do vi ne bezonas monujon.”
991. ** Mi surmetis ĉapelon kaj palton (overcoat, greatcoat), ekprenis ombrelon, kaj iris al la stacidomo. La stacidomo estis malproksima, do mi eniris omnibuson. Mi prenis monujon el mia poŝo, malfermis ĝin, eltiris pencon, kaj pagis por mia bileto. Mi metis la bileton en la monujon, kaj la monujon en mian poŝon. Baldaŭ mi alvenis al la stacidomo. Mi iris al la biletejo (giĉeto), kaj aĉetis fervojan bileton. Alvenis vagonaro. Mi demandis “Ĉu la vagonaro iras Londonon? Ĉu mi devos ŝanĝi? Ĉu ni baldaŭ ekiros?” Mi aĉetis Esperantan gazeton, eniris kupeon por (ne)-fumantoj, elektis angulan sidejon, kaj atendis la ekiron. Kiam la vagonaro ekmoviĝis, mi diris “Nun ni ekiras!”