En la vagonaro. Pasaĝero: “Konduktoro, kial ni haltas ĉi tie?” Konduktoro: “Trankviliĝu, sinjoro, ni baldaŭ ekiros denove. Bovino staras antaŭ la lokomotivo.” (Post unu horo la vagonaro denove haltas). “Kio nun?” “Pardonu, sinjoro: tiu sama bovino ree baras la vojon.”
909. Vagonaro ekiris de Londono al Glasgovo je 9.0 matene. Samhore vagonaro ekiris de Glasgovo al Londono. La distanco de Londono al Glasgovo estas 400 mejloj. La vagonaro iranta norden vojaĝis po 40 mejloj hore: la vagonaro iranta suden po 60. Kiam ili renkontiĝis, kiu vagonaro estis pli proksima de Londono? (1191).
910. ** La servistino portas lampon. Ŝi levas la ŝirmilon, forprenas la vitran tubon, malŝraŭbas la ĉapon, kaj enverŝas petrolon.[91] Poste Ŝi visas la lampon, surŝraŭbas la ĉapon, purigas kaj tondas la meĉon (wick), kaj ekbruligas ĝin. Tiam ŝi remetas la tubon kaj la ŝirmilon, kaj reguligas la flamon. Nun la lampo brilas hele.
911. ** La suno subiris. Mia ĉambro mallumiĝis. Mi ne povis vidi. Mi iris al la gaslampo, serĉis en mia poŝo, kaj eltiris skatolon. Mi malfermis la skatolon kaj elprenis alumeton. Mi refermis la skatolon. Mi frotis la alumeton sur la skatolo, kaj ĝi ekbrulis. Mi etendis la brakon kaj turnis la kranon (tap). El la krano fluis gaso. Mi almetis la alumeton al la gaso, kaj la gaso ekbrulis. La ĉambro relumiĝis. Mi povis vidi klare, kaj mi rekomencis mian laboron.
912.
Ni inter popoloj la murojn detruos,Kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos,Kaj falos por ĉiam; kaj amo kaj veroEkregos sur tero!Falas ombroj de vespero, regas ĉie la trankvilo;Lacaj floroj ekripozas en aera ventlulilo.Jen mistera milda lumo tutan teron banas nun;Sur arĝenta tron’ sidante, pace brilas fea lun’.913. Ek- bol(‑dir ‑est ‑flu ‑gut ‑hav ‑kur ‑labor ‑leg ‑lern ‑manĝ ‑parol ‑rid ‑silent ‑spir ‑trink ‑vojaĝ)i.
Ek‑flam(‑flor ‑plor ‑rigard)adi.
Ekforiri, ekmalami, ekredormi.
914. Rare uses. Li eke laboris. Ek al Philadelphia! (Off to P., Now let us start for P.). Ek de tiam, since then. Ekis (=komenciĝis) diskuto. Ek! Forwards! On! Up! Now!
«-aĵ»
915. The suffix -AĴ = thing (stuff, matter, object). It presents the idea in concrete form. It denotes:
(a) With an adjective root: something possessing the quality.
Bluaĵo, something blue.
Molaĵo, something soft.
Novaĵo, news, a novelty.
(b) With a verbal root: something ‑ed, suffering the action.
Diktaĵo, dictation.
Heredaĵo, heritage.
Pakaĵo, package.
Kotizaĵo, subscription (contribution to a common fund).
Or, rarely: something used for the action.
Nutraĵo, nourishment.
Ŝmiraĵo, ointment.
(c) With a noun root: something related to, characterized by.
Ruinaĵo, a ruin.
Sensencaĵo, nonsense.
Teatraĵo, a play.
Something made from.Lanaĵo,woollens.Ovaĵo,an egg dish. Particularly: the flesh of an animal used for food.Porkaĵo (or, porka viando), pork.
Bovaĵo, beef.
Helikaĵo, a dish prepared from snails.
Something belonging to, done by.Araneaĵo (or, aranea reto), spider’s web.
Amikaĵo, a kindness.
Infanaĵo (I Kor 13/11).
916. Neniu novaĵo, bona novaĵo. Malbona novaĵo rapide kuras. Ne donu sanktaĵon al hundoj, nek ĵetu perlojn antaŭ porkojn. Pakaĵo kaj havaĵo (Cp. bag and baggage). Tolaĵon malpuran lavu en la domo. Ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo (Pred. 2/11). Fluidaĵo sen difino — nek vinagro, nek vino. Akvon senmovan kovras putraĵo. Kutimo estas unue araneaĵo, poste kablo.
917. Bonaĵo estas io bona, bona afero; bonulo estas iu bona, bona persono. Pano (butero, frukto, legomo) estas manĝaĵo. Akvo (kafo, kakao, limonado, teo) estas trinkaĵo. Domo (hospitalo, kastelo, katedralo, muzeo, teatro) estas konstruaĵo. Ne parolu sensencaĵon! Esperanto estas nenies posedaĵo. Li flustris al ŝi dolĉajn neniaĵojn.
918. Kial novaĵo similas al virina figuro? (Ĉar ĝi estas informo).
La nova leĝo malpermesis eksporti komercaĵojn al la lando en kiu ill fabrikiĝis.