Читаем Step by Step in Esperanto полностью

“Tro da bonaĵo!” diris la kato, kiam ĝi falis en sitelon da lakto.

Amiko: “Ĉu tio estas la paletro (palette), sur kiu vi miksas la farbojn?” Artisto; “Kia demando! Tio estas mia majstraĵo (masterpiece).”

«Kial vi diris pri mia pentraĵo „Ĝi povus esti pli malbona“?» «Nu, se vi tion preferas, mi diros „La pentraĵo ne povus esti pli malbona.“»

Irlandano ricevis leteron en koverto (envelope) kun nigra rando, kaj diris “Mi timas, ke ĝi venas por diri, ke mia frato mortis: mi rekonas lian skribon sur la koverto.”

Snob parolis pri la belaĵoj de la lago Ĝeneva kaj la lago Lemana. “Sed ili estas sinonirnaj!” diris Bob. “Mi scias tion” Snob respondis. “Sed unu estas pli sinonima, ol la alia.”

Knabo petis pencon de la patrino. “Kion vi faris per la penco, kiun mi donis al vi hieraŭ?” “Tiu? Ho, mi donis ĝin al malriĉa virino” “Vi bona knabo! Jen! Prenu du pencojn.” La knabo dankis, kaj komencis forkuri. Sed la patrino plue demandis: “Kial vi interesiĝis pri tiu virino?” “Ŝi vendas bombonojn (or, sukeraĵojn) (sweets).

<p>919. La leporo (<emphasis>Hare</emphasis>) kaj la talpo (<emphasis>Mole</emphasis>)</p>Leporo mokis iam talpon:“Vi estas stranga besto,Ĉar loĝas vi en mia kelo—Subtera, nigra nesto!”La talpo diris: “Min ne plaĉasLa pluvo kaj la vento:Sed loĝas vi sur la supraĵoDe mia dom-tegmento!”

920. ** Sur la tablo kuŝas ĵurnalo. Mi iras al la tablo, prenas la ĵurnalon, malfaldas ĝin, kaj legas la novaĵon. Poste mi refaldas la ĵurnalon, lasas ĝin sur la tablo, kaj foriras.

** Sur la strato mi vidis omnibuson. Mi deziris trafi la omnibuson, do mi kuris al ĝi; sed mia piedo glitis, kaj mi falis. Mi dolorigis la manojn kaj la genuojn. Mi restariĝis, kaj rigardis la manojn kaj la vestaĵon. Ho, ve! Miaj manoj malpuriĝis, mia vestaĵo ankaŭ. Ĉu mi ploris? Tute ne! Mi eltiris poŝtukon, forviŝis la malpuraĵon, kaj trafis la postan omnibuson.

** Se mi skribus leteron, mi prenus inkon, plumon, paperon, kaj koverton. Mi sidiĝus ĉe la tablo. Mi skribus mian adreson, la daton, la komencon de la letero, la mezon, kaj la finon. Poste mi subskribus mian nomon, tralegus la leteron, kaj korektus erarojn. Eble mi aldonus postskribon. Mi sekigus la skribaĵon per sorba papero, faldus la leteron, metus ĝin en la koverton, lekus la gumon sur la koverto, fermus la koverton, kaj premus ĝin. Mi adresus la koverton. Mi skribus la antaŭnomon de mia korespondanto, lian familian nomon, la numeron aŭ nomon de la domo, la straton, urbon, kaj landon, laŭ tiu ordo. Mi afrankus la leteron (t.e., surmetus postmarkon), portus ĝin al la posta kesto, kaj metus ĝin en la keston.

921. (a) Aĵo, aĵeto (aŭ etaĵo). Brul-(frukt- glaci- malklar- neni- oft- or- send- solv- strang- ŝaf- tro‑)aĵo. Antaŭ-(ĉirkaŭ- ekster- kontraŭ- sub‑) aĵo.

(b) Belegaĵo, briletaĵo, bovidaĵo, refreŝigaĵo, vidvinaĵoj, arĝentaĵaro, pakaĵejo, perdaĵejo, brilaĵeto, lignaĵisto, sukeraĵistino, fruktaĵujo.

(c) An absurdity, bedding, a belonging, a courtesy, a cruelty, green stuff, an imitation, an injustice, ironing, a luxury, a necessity, a novelty, a painting, printed matter, a purchase, reading-matter, a reminder, a saying, sweepings.

<p>«-ec»</p>

922. (a) The suffix -EC denotes quality, state. It presents the idea in abstract form, and corresponds to the English -ness, ‑ety, ‑ity, ‑ty, ‑nce, ‑cy, ‑ship, ‑tude, etc. Amikeco, friendliness, friendship. Ĉiameco, permanence. Ĉieeco, ubiquity. Diseco, scatteredness. Gajeco, gaiety, Infaneco, childishness, childhood. Ofteco, frequency. Reĝeco, kingship, royalty. Riĉeco, wealth. Soleco, solitude. Vireco, manli” ness, virility. Eco, a quality, characteristic. Aneco, membership.[92]

(b) The form ‑eca often = -aceous: argil-(herb-kret‑)eca.

923. Unueco donas forton. Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas. Ĝentileco kostas nenion. Ju pli da okuloj, des pli da certeco. Juneco ne scias, maljuneco ne povas. Seka panpeco, sed en libereco! Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro. Peko malnova perdas pekecon. Sciencon oni ne mendas, klerecon (education, culture) oni ne vendas. Fleksu (bend) arbon dum ĝia juneco.

924. “Pripensu! Ĝentileco kostas nenion” “Sed jes! En la tramo ĝi kostas al mi mian sidlokon.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки