KIEL (HOW). Li instruas fiŝon, kiel naĝi. Kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo! Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel bone ĝi eniras!
556. Amiko, kiu renkontas ĝemelinon (twin): “Bonan tagon, F-ino Brun. Kiel ĉarma vi (aŭ via fratino) aspektas!”
Kapitano montris al sinjorino kompason. “Sed, kapitano,” ŝi diris “ĝi montras nur al la nordo. Kiel vi scias, kie estas la sudo?”
Inter pianinstruistoj. “Kiel progresas via lernantino?” “ŝi sekvas la konsilon de la Evangelio: ŝia maldekstra mano ne scias, kion faras la dekstra.”
La lasta vorto. «Kiam mi disputas kun la edzino, mi ĉiam havas la lastan vorton.»
«Kiel vi aranĝas tion?»
«Mi diras „Mia kara, vi estas tute prava.“»
557. Kiel oni progresas, se oni estas diligenta? plaĉas al vi Esperanto? la vento blovas? maristo vojaĝas? abelo laboras? la suno brilas? aglo flugas? rano saltas? F-ino D. dancas (legas, parolas, marŝas, kantas)? vi alvenis (bicikle, piede, omnibuse, trame, vagonare)?
558. KIEL (AS). Faru, kiel mi diras, ne kiel mi faras. Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. Ne vivu kiel vi volas; vivu kiel vi povas. Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. Li vivas sur la tero, kiel en infero.
559. KIEL (LIKE). Kunvivi kiel kato kaj hundo.
(N.B. Kiel transposed=like.)
Vivi kiel kuko en butero. Grati kiel kato. Kuri kiel fulmo. Trinki kiel fiŝo. Malaperi kiel vaporo, kiel ŝtono en maron.
Mensogi kiel funebra (funeral) parolo.
Tremi (tremble) kiel aŭtuna folio.
Barakti (struggle) kiel fiŝo ekster akvo.
Ĝi mordas kiel serpento kaj pikas kiel vipuro (viper).
560. TIEL (THUS, SO). Tiel forpasas la gloro de la mondo. Tiel estas, tiel restas. Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. Vi sekretas al edzino, ŝi sekretas al fratino, kaj tiel la sekreto promenas sen fino.
561. Mi miras, ke vi portis la knabeton al la funebra ceremonio. Kian plezuron povas ricevi el tio infano tiel juna?
La vento estas tiel forta, ke se mi ne tenas mian ĉapelon sub la brako, ĝi ne restas sur la kapo.
Vi estas tiel simila al via frato, ke vere mi ne scias, kiu el vi mortis. Ĉu ĝi estis vi aŭ li?
La polvaj seĝoj. Mastrino: “Kial la polvo kuŝas tiel dike sur la seĝoj?” Servistino: “ĉar neniu sidis sur ili dum la lasta semajno.”
“Kial vi marŝas tiel frue en la mateno?” “Mi serĉas apetiton por mia manĝo. Kaj vi?” “Mi? Ho, mi serĉas manĝon por mia apetito.”
“Kial vi estas tiel malpura?” " Mi falis en la koton (:mud).’* “Sed kun via nova pantalono!” “Nu, mi ne povis ĝin forpreni, dum mi falis.”
“Tiu simio (monkey) iel similas la avon, ĉu ne, patro?” “Silentu, kara! Ne parolu tiel malĝentile.” “Sed la simio ne vidis la avon, ĉu?”
Paciento: “Kion fari? Mi ne povas dormi, ĉar kiam mi komencas dormi, mi ronkas (snore) tiel laŭte, ke mi vekas min.” Kuracisto: “Dormu en alia ĉambro, do.”
“Kial vi estas tiel malĝoja?” “Ĉio okazas malĝuste! Mia filino, kiu ludas la pianon, havas malsanan gorĝon (throat), kaj mia edzino, kiu kantas, vundis la manon.”
“Kiam Schiller estis junulo, li kutimis (used) ludi la harpon. Amiko diris al li:” Vi muzikas kiel David, sed ne tiel bone." Li respondis: “Vi parolas kiel Salomono, sed ne tiel saĝe.”
562. LA korvo (Crow) kaj la pavo
Al korvo iam diris pavo:“Vi estas tre malbela!Rigardu min, kun vosto kielLa ĉielarko hela!”“Nu! Mian voston mi konservas,”Respondis ĝi sen flato;“Sed viajn plumojn oni vendasSur ĉiu urba strato.”563. Sinceraj vortoj en la klasĉambro.
Begin, please. The lesson is not at all difficult. Why do you not pronounce correctly (ĝuste)?
Are you tired? Or don’t you remember easily? Usually your pronunciation is pretty (sufiĉe) bad, but now it is atrocious.
Mr. C’s pronunciation is too national: too English (too German, too French). Certainly it is not international. Unfortunately your vowels e and o are not pure. What terrible pronunciation! You are-murdering (murd) the language. You set my nerves on edge. I almost lose patience when I hear you.