Mensa kalkulo. Vi promesis prunti al mi dek ŝilingojn. Sed vi efektive donis al mi nur kvin. Vi do ŝuldas al mi kvin. Sed mi ankaŭ ŝuldas kvin al vi. Do ni estas kvitaj (even, square).
535. (Li parolas) Plej saĝe, most wisely; plej bone, best; plej malbone, worst; malplej bone, least well; malplej malbone, least badly. Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Tiu, kiu manĝas malplej multe, plej malsatas. Nu, tiu, kiu pleJ malsatas, manĝas plej multe. Do tiu, kiu manĝas malplej multe, manĝas plej multe!
536. Aŭtomobilo: Ĉambreto, kiu iras rapide sur la strato kaj faras malbonan odoron.
Dancas: elegante levas la piedojn.
Deziras: malforte volas.
Volas: forte deziras.
Ĝentila: parolas kaj agas elegante.
Kontrolas: rigardas: “Ĉu ĝi estas bona?”
Kato: la besto, kiu kantas nokte sur la tegmento.
537. *** Printempe (en la printempo) la vetero estas bela. Ĉio estas juna kaj dolĉa.
Alterne brilas la suno kaj falas pluveto. La kampoj verdas, la arboj burĝonas (bud), la birdoj kantas. Mi enspiras la freŝan aeron. Mi flaras (smell) la florojn. Mi rigardas la ŝafidojn. Mi aŭskultas la birdojn. Mia koro kantas kun ili.
538. *** Somere la tagoj estas longaj; la suno brilas hele. La ĉielo bluas. La vetero estas tre varma, sed la vesperoj estas agrablaj kaj eĉ malvarmetaj. Mi libertempas (ferias). Mi ripozas post jara laboro. Mi promenas, naĝas, remas, kaj ludas tenison. Vespere mi legas Esperantajn librojn. Mi ĝuas (enjoy) la vivon. Mi ĝojas vivi.
539.
Sur la ĉevaletoRajdas la knabeto (knabineto)Rajdas li (si) sentimeFor kaj malproksime;Rajdas sur ĉevaloTrans la mont’[61] kaj valo.Hi, ho, hi!Sur ĉevalo rajdas li (ŝi)!540. Ĉiu-tag(-jar -monat -nokt)e.
Tiumaniere, tiumomente. Aliloke, alimaniere, alivorte, bonvole, iumomente, kiuhore, propravole, ver-dire.
541. Answer by adverbs ending in -e.
Kiulingve vi parolas? Kiuj parolas Estone? Ĉu vi preferas dormi tage aŭ nokte?
Kiam vi matenmanĝas (vespermanĝas)? la tagoj estas longaj? la neĝo falas?
Adverbs Formed from Prepositions
542. (a) Compare: Li kuris apud mi (preposition) (96); li kuris apude (near by) (adverb).
Li marŝis antaŭe (in front).
Laboru antaŭe (beforeĥand),
ludu poste (afterwards).
Ne staru ĉirkaŭe (all round).
Dume (meanwhile)
paciencu. Atendu min ekstere (outside).
Kontraŭe (on the contrary).
Ili kantis kune (together).
Venu kune kim (along with, together with) mi.
Ĉi-kune (herewith) mi sendas la monon. Sube (underneath) estas karbo. Ili loĝas transe (on the other side).
(b) Malantaŭe mizero—antaŭe malespero! Nun promeso —poste forgeso. Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas. Forfluis infano kune kun la bano. Ekstere honoro, interne doloro. Bovo estas danĝera antaŭe, ĉevalo malantaŭe, malsaĝulo ĉiuflanke. Antaŭe intencu, kaj poste komencu.
543. Kial ne meti du komojn kune? Ĉar komparo (kom-paro) estas malagrabla.
Elefanto: oblonga besto, kun unu vosto antaŭe kaj unu malantaŭe.
“Kial vi portas la ŝtrumpojn kun la interno ekstere?” “Ĉar aliflanke estas truo.”
Kiom da kruroj havas cevalo? Dek du. Nome: du antaŭe, du malantaŭe, du dekstre, du maldekstre, kaj unu en ĉiu angulo.
“Vi malbona infano! Kial vi batas vian etan fraton?” “Ĉar li trinkis la inkon, kaj poste rifuzis manĝi la sorban paperon, kiun mi donis al li.”
Li: “Ĉu vi memoras tiun nokton, kiam mi konfesis al vi mian amon?” Ŝi: “Jes, karulo.” “Ni sidis kune tutan horon, kaj vi nenion diris. Ho ve! tiu estis la plej feliĉa horo en mia vivo.”
The Ending «-en»
544. -EN (=ward, -wards, towards, in the direction of) is simply the accusative of direction (442) after an adverb of place.
We have already used kieN (= AL kie) (=whither, TO where); tieN (=AL tie) (=thither, TO there).
545. Ien, somewhither.
Nenien, nowhither (2 Kings 5/25).
Ĉien, everywhither.
Venu ĉi tien, Come here (hither).
Aliloken, somewhere else.
La hejmena vojo (or, La vojo hejmen), the homeward road.