Читаем Step by Step in Esperanto полностью

526. “Vi parolas Esperanton tro rapide.” “Tute ne! Vi aŭdas ĝin tro malrapide!”

“Kiel vi progresas en la lernejo?” “Bonege! Eĉ la instruisto diras, ke li povas instrui al mi nenion.”

Sir Isaac Newton eltrovis la graviton. Oni rimarkas (notice) ĝin precipe (especially, principally) en la aŭtuno, kiam la pomoj falas de la arboj.

Kuracisto. “Via koro batas tro malforte. Mi timas, ke vi estas grave malsana. Ĉu vi deziras iun vidi?” Paciento: “Jes, alian kuraciston.”

Ĝentila respondo. “Pardonu min, sinjoro. Vi estas ĝuste simila al (exactly like) persono kiun mi iam konis.” “Kaj vi estas ĝuste simila al persono, kiun mi neniam konis, kaj neniam volis koni.”

527. Senpense, thoughtlessly, without thinking. Senlime. Senpacience. Aim-(care- cause- change- fear- noise- pain- sense- sound‑)lessly. (206).

“Mia edzino neniam parolas senpense.” “Ho ve (Alas)! Mia edzino neniam pensas senparole.”

528. Sometimes it is easier to translate an Esperanto adverb by an adverbial phrase, than by one word in -ly.

Infane, as-a-child, like-a-child, in-the-way-a-child-would; childishly. Similarly: amike, ave, bebe, elefante, file, fratine, fulme, kamarade, knabe, patrine.

Similarly: Hejme, at-home. Poŝte, by-post (bicikle, letere, ŝipe, telefone). Momente, for-a-moment. Matene, in-the-morning (detale, gratule, imite, skribe, vespere). Garde, on-guard (alte). Krajone, with-a-pencil (admire, bedaŭre, fingre, inke, mane, pene, plezure).

529. Alie, otherwise. Bone, well (cp. nu, puto, sana!): malbone, badly. Cetere, for the matter of that. Dise, separately, here and there. Fine, at last. Jene, as follows. Jese (Nee), in the affirmative (negative). Kutime, usually, habitually. Male, on the contrary. Sekve, accordingly. Kaj simile (k.s.), and the like. Treege, exceedingly. Troe, in excess. Vole-ne-vole, willy-nilly.

530. Ludo aparte kaj afero aparte. Kiu bone agas, timi ne bezonas. Kiu bone ŝmiras (an allusion to “palm-oil”), bone veturas.[60] Mi hejme sidis, nenion vidis. Eĉ hundo estas leono hejme. Granda kranio (skull), sed interne nenio. Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. Inter lupoj kriu lupe. Grandaj fiŝoj naĝas profunde. Nenia paketo restas longe sekreto.

531. Malgranda aspekte, sed granda intelekte. Feliĉo venas gute, malfeliĉo flue. Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. Rido matene, ploro vespere. Vivu mizere, sed vivu libere. Pence saĝa kaj punde malsaĝa.

532. “Ĉu vi estas edzo?” “Ne, mi estas fraŭlo.” “Ĉu de longe?”

“Vidi estas kredi, ĉu ne?” “Ne ĉiam. Ekzemple (for example), mi vidas vin.”

La malgranda ovo. “Tiu ovo estas tre malgranda! Evidente la kokino ne sidis sur ĝi sufiĉe longe.”

“Ĉu F-ino Grant estas hejme?” “Bedaŭrinde, ne.” “Ĉu vi estas certa pri tio?” “Ĉu mi povas dubi ŝian vorton?”

Enigmoj. Kiun filon oni vidas nur flanke? (Profilon). —Kiumotive oni iras Londonon? (Lokomotive). —Kial bonulo ne veturas omnibuse? Ĉar li pied-iras (pie diras).

“Kion vi kredas?” “Mi kredas tion, kion la eklezio kredas.” “Kaj kion la eklezio kredas?” “Kompreneble, kion mi kredas.” “Nu, kion vi ambaŭ kredas?” “Ni ambaŭ kredas same.”

533. Ambaŭflanke, on both sides. Ambaŭmane, with (in) both hands. Rigardu ambaŭokule. Aŭskultu ambaŭorele.

Oni parolas Esperante,Esperanto spoken. Sidu(mal) dekstre de mion my right (left). Li loĝas (mal)proksime de miclose to (at a distance from) me. Antaŭ longe, long ago. Antaŭ ne longe, not long ago. Post ne longe, in a little while, after a short time.

534. Prunte, on loan. Prunti (prunte doni) al, to lend. Prunti (prunte preni) de, to borrow.

“Pruntu al mi dek ŝilingojn.” “Sed mi ne konas vin.” “Ĝuste tial mi petas. Ĉiu, kiu min konas, rifuzas.”

“Vi konis min dum multaj jaroj, ĉu ne?” “Jes, certe.” “Do pruntu al mi ombrelon.” “Tute ne.” “Kial ne?” “Tial, ke mi konis vin dum multaj jaroj.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки