Aŭtoro: " Kio estas via kritiko pri Ia fino de mia romano (novel)?" Redaktisto: “Ĝi estas tro malproksima de la komenco.”
Kio estas la diferenco inter la filino de Faraono (Pharaoh) kaj laktovendisto?—El akvo unu ricevis profeton, la alia ricevas profiton.
Ekster la teatro. Ŝi: “Mi timas, ke vi devis atendi por mi. Kiam vi efektive alvenis?” Li: “Mi forgesas ia precizan daton.”
La kelnero: “Ĉu vi deziras manĝi por 1/6 (unu kaj ses) aŭ por 2/6?”
La kliento: “Kio estas la diferenco?” “Unu ŝilingo.”
519. Gasto: “Mi foruzis la dentpulvoron en la banĉambro, ĉar mi ne povis trovi mian.” Mastrino: “Sed estis nenia dentpulvoro tie. Tio estis la avino, kiun oni kremaciis antaŭ dek jaroj.”
Amika helpo: Sur strato unu viro renkontis alian, kaj petis: “Bonvole direktu min al butiko, kie oni povas manĝi por unu ŝilingo.” “Rigardu! Jen restoracio bona kaj malkara.” “Mi vin dankas. Kaj nun, ĉu vi povas montri al mi, kie trovi ŝilingon?”
Kuriozabilardo. Sur la fenestro de restoracio estis afiŝo (poster, ’’ placard): KAFO KAJ BILARDO. Patro kaj filo el apuda vilaĝo legis la afiŝon. Oni demandis al ili “Kion vi deziras?” La filo respondis “Mi deziras kafon sen sukero.” La patro diris “Kaj mi, bilardon kun sukero.”
520. Kiuj loĝas en Francujo? Ĉu glacio (ice) estas varma? Ĉu la Angla lingvo estas facila? Ĉu la modernaj dancoj estas belaj? Al kiu nacio vi apartenas? Ĉu vi preferas biciklon aŭ aŭton? Se mi donas ion al vi, kiu estas la ricevanto? la donanto? Kiu lingvo estas facila por la Francoj? Via malbona prononco agacas miajn nervojn.
«Ci», Thou
521. En poemoj oni ofte legas la vorton ci, kaj de tempo al tempo oni ĝin uzas en intima konversacio. Tamen en la ordinara vivo, eĉ en preĝo, oni pli ofte uzas vi. La uzo aŭ neuzo de ci estas afero de stilo kaj gusto. Mi cin amas. Donu al mi cian maneton. Kial ci ploras? Kial vi cias min?
The Adverb-Ending «-e»
522. Words that add to the meaning of verbs (answering the questions Where? When? How much? How?) are “Adverbs” (of place, time, degree, manner). Many English adverbs end with -ly (524).[58]
In Esperanto some adverbs are “primary words” (=complete in themselves). E.g., for, iom, nun, nur, tiam, tiel, tre, tro.
But any Esperanto root may be made into an adverb by adding -E.
We have already seen examples in the words bedaŭrinde, denove, eble, efektive, egale, kompreneble, multe, ofte, parte, subite, tute, vere.
523. Li parolis rapide, sed klare, quickly but clearly.
Respondu ĝuste, Answer correctly.
Mi restas ame (fidele, kore, sincere) via (lovingly, faithfully, heartily, sincerely) yours.
Evidente jes, Evidently it is so. Certe ne, Certainly not.
524. (a) Agrabl-(diskret- ideal- inteligent- kruel- kviet- nobl- perfekt- preciz- publik- sekret- seren- sol- strang‑)e.
(b) Angri-(blind- happi- heavi- hoarse- impertinent- mad- modest- part- polite- proud- right- simpl- soft- sweet‑)ly.
(c) Abomen- (di- entuziasm- envi- erar- esper- glor- help- idiot- insist- interes- intim- kares- komfort- lert- logik- majest- metod- mok- pac- praktik- respekt-san-util-zorg‑)e.
(d) Preferably, naturally, abundantly, similarly, hesitatingly, moderately, persistently, thankfully, alphabetically, significantly, beautifully, noisily, flatteringly, dubiously, instructively, dangerously, individually.
525. (a) Bela estas tiu, kiu bele agas. El fremda poŝo oni pagas facile. El fremda ledo oni tranĉas larĝe. Bonfaron oni facile forgesas. Ni facile forgesas (tion), kio nin ne interesas. Honesta homo agas honeste. Barelo malplena sonas plej laŭte. Aŭskultas prudente (tiu), kiu aŭskultas atente. Malbona herbo kreskas rapide. Rapidu malrapide! Pripensu malrapide, kaj agu decide. Kiu iras trankvile, iras facile. Ne rapidu: trankvile decidu.
Akvo profunda kuras trankvile.[59]
(b) Plej facile promeso rimas kun forgeso.
Preĝu kore, laboru fervore.
Kontrolu ĉion, tenu firme tion, kio estas bona.
La afero iras glate (smoothly).
Vivi sate kaj glate. Vivi larĝe kaj lukse (luxuriously). Malbona famo (rumour, report) kuras rapide.