636. Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. Antaŭ- Darolo liberigas de postparolo. Kontentigi la katon, kaj kune !a raton. Eĉ lavo ne blankigas karbon. Vortoj sakon ne plenigas. Sakon kun truo oni ne povas plenigi. Promeso ne satigas. Ĝoja koro estas saniga, sed malĝoja spirito sekigas la ostojn. Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas igi ĝin trinki.[17] Riĉigas (onin) ne enspezo, sed prudenta elspezo. Milda respondo kvietigas koleron. Por kapti ezokon (pike), bongustigu la hokon. Senlanigu, sed ne senfeligu (felo, hidey skiri).
Patrino: " Cu vi estas certa, ke vi nigrigis la okulon de Tom nur akcidente ? " Ned: " Ho jes, panjo ! Mi celis lian nazon."
Profesoro: " Kio estas vakuo ? " Studento: " Vakuo estas
Nu, mi ne povas ĝin klarigi (<explain), sed mi havas ĝin en la kapo."
" Vi petas la manon de mia filino ? Plezure I Sed ĉu vi scias kudri, purigi la domon, kaj kuiri ? " " Tute ne I Kial vi demandas?" " Car ankaŭ la filino ne scias."
Vi portas la veston kun la interno ekstere, kaj la ekstero interne. Tio estas eksterordinara ! Kial vi eksterigis la internon kaj internigis la eksteron ? Ne metu la eksteron internen : la ekstera flanko devas eksteriĝi. Metu ĝin eksteren, kaj internigu la internan flankon.
##La patrino vokis la filon. Liaj manoj estis malpuraj. ŝi prenis spongon, kaj malsekigis liajn manojn. ŝi prenis sapon, kaj lavis ambaŭ manojn. La sapo ŝaŭmis (foamed, frothed). ŝi lavis la fingrojn (nome, la dikajn, la montrajn, la mezajn, la ringajn, kaj
la malgrandajn). ŝi lavis ankaŭ la manradikojn (zvrisis). ŝi prenis tukon kaj sekigis liajn manojn. Same ŝi lavis ankaŭ lian vizaĝon—la frunton (forehead)t okulojn, orelojn, vangojn, nazon, buŝon, mentonon (chin)y kaj kolon. Fine la filo estis pura. La patrino for-meti3 la tukon, la spongon, la sapon, kaj la akvon, kaj ordigis la tualetan tablon. Post du minutoj la filo denove malpuriĝis !
Cp. plenigi, tofilly makefully with pleniĝi, tofill, become full. Make similar pairs with the roots alt, bel, blind, ebri, fort, furioz, matur, mol, soif, and use in sentences. E.g., San : Frukta dieto sanigas la suferanton, kiu rapide saniĝas. Varm : Mi varmigas la lakton; la lakto varmiĝas.
With an intransitive verbal root igi forms a transitive verb. Mortigi (=igi morti), to make to diey to kill. Timigi, to frighten. Venigu kuraciston, Fetch (procure, send for, get) a doctor.
Modelo : La ligno brulas (burns, ts onfire) : la fajro bruligas (burns, consumes) la lignon. Here (and in some of the following roots) the English verb has both meanings, intransitive and transitive. Make similar pairs of sentences with the roots :
bol fal kur okaz pens sonor
dorm kresk kuŝ pas sid star dron krev mir pend son sufer
Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas. La litero mortigas, la spirito vivigas. Laboro fortigas: ripozo putrigas. Ekzameni ne devigas (oblige one)~preni. Demando ne devigas. Antaŭ mortigo de urso, ne vendu ĝian felon.
" Kiun vi bezonas ? " " Neniun." " Kial do vi sonorigas (ring) ? " " Car la butono diras ' Premu "
" Kion signifas la mallongigo k.c.l " " Gi celas kredigi al aliaj, ke oni scias pli multe, ol oni efektive scias."
" Mi mortigis du virmuŝojn kaj tri muŝinojn." " Kiel vi povis distingi la seksojn ? " " Du estis sur la manĝotablo, kaj tri sur la spegulo.
Angligu: Elterigi trezoron, enboteligi frukton, endokigi ŝipon, enlitigi infanon, senkapigi vorton, buterigi lakton, surtabligi manĝon, forkurigi malamikon. Ali-(el-en-kun-sen-sub-neni-)igi. Dompurigistino, koleregigi, varmetigi, mortiganto.
DAŬRI, to last, continue, endure, go on (in this sense). La ludo daŭras. Li daŭre ludas. Li daŭrigis la ludon
('zvent on playing) (Not: li daŭris ludi 1). Daŭrigu 1 Go on I Continue !