(b) She is as quick as possible. Read as fast as possible. Fitiish the zvork as quickly as possible. Come as often as possible.
PLI, MALPLI
PLI=more, -er (comparison between two objects). Pli bela, more beautiful. Pli akra, sharper; pli malakra, blunter. Pli sana, better (in health)\ pli bona, better (in quality). Pli malsana (malbona), zvorse. Pli juna, younger\ pli nova, nezver\ pli maljuna (malnova), older (according to sense). Pli kaj pli, more and more.
MALPLI=/m. Malpli akra, less sharp (both are sharp). Malpli malakra, less blunt (both are blunt). Malpli bona, less good\ malpli malbona, less bad. Pli aŭ malpli, pli-malpli, more or less.
Li parolis pli saĝe, more zvisely\ pli bone, better\ pli malbone, zvorse\ malpli bone, less zuell.
Mi amas la pacon, sed mi pli amas la veron. Pli bona estas malamiko de bona Amiko estas kara, sed vero pli kara. E1 du malbonoj elektu la malpli grandan. Malpli esperu; pli konsideru. Mortas: iras en pli bonan mondon.
" Mi ripetas : Unu homo estas tiel bona, kiel alia." " Kom- preneble ! Kaj eĉ multe pli bona 1 "
Kuracisto : " Via tuso ne plaĉas al mi." " Paciento : " Bedaŭrinde, mi ne havas pli bonan." " Tamen vi aspektas pli sana." " Ho, jes ! Mi sekvis vian averton: mi lasis la korkon firme en la medikamenta botelo."
(a) Clearer, staler, blacker, shalloioer, freer, noisier; more competent, less zvindy.
(b) Paper is zohite, but snozv is zvhiter. Read more clearly, more often, and a larger amount (pli multe). That is better. Your zvork cannot be ivorse. You are speaking zvorse and worse. Carmot you do better ? Speak more clearlyt more grammatically, less hesitatingly. Read a-little more slowly and carefully.
(c) Bela, pli bela, malpli bela, pli malbela, malpli malbela. Repeat, changing bela to bele. Repeat with the root fort.
OL
PLI . . . OL, more . . . than. MALPLI . . . OL,
less . . . than. Cp. Plej . . . el (370).
(a) Pli bona io, ol nenio. Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima. Pli bone malfrue, ol neniam. Pli feliĉa estas donanto, ol prenanto. (The comma is optional, hut in long sentences adds to clarity).
(b) Afabla vorto pli atingas, ol forto. Volo kaj sento faras pli, ol prudento. Simio al simio plaĉas pli, ol ĉio. Unu vido taŭgas pli, ol dek aŭdoj. Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro. Unu amiko malnova pli valoras, ol du novaj. Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento. Du okuloj vidas pli, ol unu. Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino. Rusto konsumas pli multe, ol uzo. Virina rideto pli kaptas, ol reto (net). Okuloj pli grandaj, ol la ventro (belly). Lakto estas pli nutra, ol vino (wine).
Kial blankaj ŝafoj manĝas pli multe, ol nigraj ? (Car ili estas pli multe-nombraj).
Nenio estas pli bona, ol saĝo. Nu : pankrusto estas pli bona, ol nenio. Do pankrusto estas pli bona, ol saĝo.
La ĝentila botisto. " Unu el miaj piedoj estas pli granda ol la alia, ĉu ne ? " " Tute male, sinjorino : unu estas pli malgranda, ol la alia ! "
Profesoro : " La cerbo de viro estas pli granda, ol la cerbo de virino. Kion tio pruvas ? " Lernantino : " Ke gravas ne kvanto, sed kvalito."
" Kiel vi progresas en la lernejo ? " " Bonege ! Mi nun lernis diri Dankon kaj Mi petas en la Franca lingvo." " Nu, tio estas pli, ol vi lernis diri Angle I "
Episkopo (bishop) tre maljuna ne povis facile leviĝi el la seĝo. Malgranda knabino proponis al li helpon. " Vi estas kara knabineto!" li diris. " Sed ĉu vi estas sufiĉe forta ? " " Ho, jes ! Mi helpas paĉjon, kiam li estas multe pli ebria (drunk), ol vi."