La komprenon tio ne malhelpas. Kompreneble oni devas respekti la akcentregulon, oni devas klare elparoli la konsonantojn, klare distingi inter s kaj z, b kaj p, d kaj t, ktp. Kaj ĉi rilate, eĉ se ne praktike, almenaŭ principe, konsentas ĉiu esperantisto.
Sed la «muzikon» de la lingvo donas la vokaloj, kaj en ilia elparolo estas grandaj diferencoj. Ke ĉi tiuj diferencoj tamen ne naskas nekomprenon, tion oni povas danki al la cirkonstanco, ke Esperanto havas nur la kvin trunk-vokalojn (a e i o u) kaj kiel ajn oni ilin fermu, aŭ malfermu, aŭ garnu per flanksonoj, ili apenaŭ estas misformeblaj ĝis nerekonebleco.
Tamen, oni devus fiksi la unuecan Esperantan elparolon, la propran «muzikon» de la lingvo. Ian idealan modelon de muziko, kiun almenaŭ priklopodi devus ĉiu esperantisto.
Ĝis nun ekzistas du ĉefaj prononcmanieroj en Esperanto.
La unu estas la zamenhofa. Tio estas: elparoli la vokalojn ĉiam egale, duonfermite, nek tro longe, nek tro mallonge kaj signi la akcenton sole per la iometa plilaŭtigo de la vokalo.
Estas interese, ke tiu ĉi prononcmaniero tute ne fariĝis ĝenerala,[8] kvankam por ĝi pledis la nepra aŭtoritato de Zamenhof, kvankam ankaŭ nun de plej kompetenta oratora katedro oni deklaras ĝin modela.
Kio estas la kaŭzo de ĉi tiu obstina malobeo?
Laŭ mia opinio ekzistas du kaŭzoj: unu teoria kaj unu praktika.
La teoria kaŭzo estas, ke Esperanto konsistas ĉefe el romanaj, parte el anglo-germanaj elementoj, laŭ vortaspekto kaj sonstrukturo ĝi estas plej parenca al la itala lingvo, dum la zamenhofa prononcmaniero estas slava, kaj speciale pola, do fremda al la elementoj, el kiuj konsistas la lingvo.
La praktika kaŭzo estas, ke la zamenhofa elparolo, postulante la egale duonlongan elparolon de la vokaloj, ne permesas, ke oni ripozu iom ĉe la akcentoj. Per tio ĝi trudas al la parolanto troan rapidecon kaj tia truda rapideco nek por la parolanto, nek por la aŭskultanto estas bonvena en lingvo, kiu estas nenies lingvo gepatra. Eĉ okaze de tre klara vokalformado konfuzas ĉi tiu maŝinpafilmaniera, malmulte nuancita elparolo. Kiom pli, se tiel parolus ekzemple aŭstralia samideano!
Jen kial, malgraŭ ke ĉi tiu prononcregulo estas tre simpla, oni ne povis amikiĝi al ĝi, kaj, laŭ mia sperto dum kongresoj kaj en la radio, oni uzas prononcmanieron alian, multe pli komplikitan. Ĉi tiun «herezan» prononcmanieron, praktikatan de la plejmulto de esperantistoj mi provas ekspliki en la sekvantaj reguloj:
1. Ĉiu vokalo estas
2. La akcentaj silaboj estas longaj, la senakcentaj estas
3. La elparolo de vokalo en akcenta silabo dependas de tio, ĉu ĝin sekvas unu, aŭ pluraj konsonantoj.
a. Se ĝin sekvas
b. Se ĝin sekvas unu konsonanto, aŭ vokalo, la akcenta vokalo devas mem certigi la longecon de la silabo, ĝi do estas longe, tirate prononcata (bāti, vēra, vīro, parōlo, mūro; balāi, krēi krīi, herōa, enūa; būlo, brūto, fīno, regāto).
Escepto: La dusilabaj vortoj de la Tabelo (tio, kia, iu ktp), la dusilabaj pronomoj (mia, via, ili, oni) kaj prepozicioj (super, apud) kaj
4. La unusilabaj vortoj estas senakcentaj, aŭ duonakcentaj (se ili havas akcenton
Escepto:
Jen la prononcreguloj, kiuj kun plej proksima fideleco difinas la okcidenteŭropan elparolon de Esperanto. Kaj laŭ mia opinio, ili plene konvenas al sonstrukturo de la lingvo. Ilia apliko, el la buŝo de bona parolanto, donas tre elegantan kaj nuancriĉan efekton. La alterno de la senakcentaj, duonakcentaj kaj longaj akcentaj vokaloj donas al la lingvo agrablan ondadon, tute similan al la ĉarma muziko de la itala lingvo. La ripozoj sur la akcentaj vokaloj bonvene malrapidigas la parolfluon.
Kaj per ĝi oni bone povas distingi la vortojn kun duoblaj konsonantoj (brutto kaj bruto).
Krome per ĝi oni povas klarigi kaj pravigi kelkajn nepre necesajn ritmajn licencojn kaj adapti nian lingvon ankaŭ al la klasika metriko de la greka-latina poezio.
Pri la Esperanta ritmo
La Esperanta metriko, fiksita praktike de Zamenhof, severe tenas sin al la regula alterno de akcentaj kaj senakcentaj silaboj. Ĝi do konformas al la striktaj germanaj, anglaj kaj rusaj ritmoreguloj, laŭ kiuj rigida skemo fiksas la lokon de ĉiu akcenta kaj senakcenta silabo. Laŭ la maniero de ilia alterno ni distingas skemojn ascendajn:
jambo: o-
anapesto: oo-
kaj skemojn descendajn:
trokeo: -o
daktilo: -oo