1. Subjekto kaj predikato estu proksime unu al la alia. Ilin apartigu maksimume adverbo. Kompreneble la subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, oni povas laŭplaĉe ŝovi tien-reen en la frazo. Sed la apudeco estas grava apartenaĵo de la bona proza stilo, precipe, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo neniam oni metu la personpronoman subjekton post la predikaton. Precipe ne en la imperativo. Ni ne diru do:
2. Se participa adjektivo havas objekton, kaj ankaŭ ĉi tiu objekto havas epiteton, multaj verkantoj embarasiĝas pri tio, kiel ordigi plej bone la vortojn?
Ekzistas tri eblaĵoj:
a. objekt-epiteto, objekto, particip-adjektivo, substantivo. Ekzemple: «la grandan penon postulanta laboro.» Ĝi estas la malplej bona, ĉar la artikolo staras antaŭ la adjektivo
b. particip-adjektivo, objekt-epiteto, objekto, substantivo. Ekzemple: «la postulanta grandan penon laboro.» Ĉi tiu varianto, kiun ŝatas precipe la rusoj, estas iom pli bona, sed tamen fremda por multaj pro la apartigo de la adjektivo kaj substantivo.
c. substantivo, particip-adjektivo, objekt-epiteto, objekto. Ekzemple: «la laboro postulanta grandan penon.» Jen la plej perfekta kaj sekvinda eblaĵo: en ĝi
Se la particip-objekto ne havas epiteton, plej elegante estas kunfandi ĝin kun la verb-radiko de la participo en kunmetitan vorton. Anstataŭ: «pacon donanta morto» ni diru: «paco-dona morto», anstataŭ «ĉion vidanta suno»: «ĉiovida suno».
3. Plej ofte oni pekas kontraŭ la logika vortsekvo ĉe la vortoj
Per la ŝovado de ĉi tiuj vortoj oni ja povas tute aliigi la sencon de la frazo. Jen ekzemploj:
Ankaŭ li dancis hieraŭ en la korto. (Krom aliaj ankaŭ li.)
Li ankaŭ dancis hieraŭ en la korto. (Krom kanti, li ankaŭ dancis.)
Li dancis ankaŭ hieraŭ en la korto. (Krom hodiaŭ, ankaŭ hieraŭ.)
Li dancis hieraŭ ankaŭ en la korto. (Krom en la ĉambro ankaŭ en la korto.)
Same:
Ne li min sekvas. (Sed iu alia.)
Li ne min sekvas. (Sed iun alian.)
Li min ne sekvas. (Sed hejmeniris.)
Precipe ofte oni renkontas la malĝustan meton de
Virinaj nomoj
Jen problemo, tute ne solvita en Esperanto. Ĉe Zamenhof ni legas:
Vere, la sufikso
Ankaŭ la sufikso
Sed ni revenu al la vorto
La regulo estas simpla.
Sed ĉi tiu regulo ja estas rompo de la Fundamenta regulo, ke ĉiu substantivo finiĝas je