Ni vidu tiujn ĉi kunmetitajn verboformojn, kaj ilian necesecon laŭvice.
Evidente, ke la verboformojn kun estas oni neniam bezonas. Oni ĉiam povas uzi anstataŭ ili la simplan formon. Mi estas manĝinta identas je mi manĝis; mi estas manĝanta identas je mi manĝas, mi estas manĝonta identas je mi manĝos. Se oni volas doni al la frazo iom da akcento, oni povas diri: mi ĵus manĝis, mi jam manĝis; mi nun manĝas, mi ĝuste manĝas; mi tuj manĝos, mi baldaŭ manĝos, mi volas manĝi. La kunmetitaj verboformoj kun estas al mi ŝajnas preskaŭ stileraro.
Ankaŭ la formojn kun estis oni povas plejparte eviti. Ekzemple anstataŭ: «kiam mi estis skribanta la leteron, mia amiko venis» — oni povas diri: «ĝuste kiam mi skribis la leteron, mia amiko venis». Anstataŭ «kiam mi estis skribinta la leteron, mia amiko venis» oni povas diri: «post kiam mi skribis la leteron, mia amiko venis». Anstataŭ: «kiam mi estis skribonta la leteron…» oni diru: «antaŭ ol mi skribis la leteron…» aŭ «kiam mi volis skribi la leteron…»
El la formoj kun estos sole estos kun pasinta participo ŝajnas necesa. Sed ankaŭ ĝi estas evitebla. Anstataŭ: «kiam mi estos fininta la laboron, mi iros promeni», pli simple oni povas diri: «post kiam mi finis la laboron, mi iros promeni».
Resume: oni esprimu
1. la estantecon, daŭron de la ago per: nun, ĝuste;
2. la estintecon, finitecon de la ago per: ĵus, jam, post kiam;
3. la estontecon de ago, aŭ la intencon per: tuj, baldaŭ, voli.
Tiamaniere, eĉ se kelkfoje, malofte oni estos
devigata uzi kunmetitajn verboformojn, ili certe ne svarmos en la teksto, farante ĝin enua, longmaniere peza, plumpa, maleleganta kaj teda.
Edziĝi, enamiĝi
Post edziĝi komence oni uzis la prepozicion je: edziĝi je iu. Sed la prepozicio je pli kaj pli malpliiĝas en la lingvo, hodiaŭ oni diras: riĉa, plena de; kontenta pri; simila al; preni ĉe mano; — anstataŭ ĉi tiuj, diversaj prepozicioj oni iam uzis je. Tiel ankaŭ edziĝi volas ŝanĝi sian prepozicion, sed, laŭ mia opinio, ĝi ne elektas ĝuste, kiam ĝi volas akompanigi sin per la prepozicio kun.
Geedziĝi kun estas logika. Li kaj ŝi iĝas kune geedzoj. Sed edziĝi kun? Li kaj ŝi ja ne iĝas kune edzoj. Li edziĝis kun sia amiko en la sama tempo — ĉu ne ĝusta frazo? Jes ja, ili iĝis kune, samtempe edzoj!
Kion signifas «edziĝi»? Sin ligi edze al iu. Sekve plej ĝuste ŝajnas al mi uzi post edziĝi la prepozicion al. Li edziĝis al ŝi. Ŝi edziniĝis al li. Li eksedziĝis al ŝi. Ŝi eksedziniĝis al li.
Mi ne diras, ke edziĝi kun, se ĝi enradikiĝos, estos ia granda malfeliĉo. Sed se oni povas ankoraŭ libere elekti, kial ne elekti la pli logikan formon?
Sed dum edziĝi kun estas ankoraŭ tolerebla, enamiĝi en estas tiel mallogika kaj absurda, ke oni devas batali kontraŭ ĝi. Nome, ĝi baziĝaŝ sur plena miskompreno. Oni diras: eniri la ĉambron, do oni kredas ĝusta ankaŭ: enamiĝi en ŝin. Sed estas ja granda diferenco! En eniri la en rilatas la ĉambron, sed en enamiĝi la en rilatas la amon. La analizo de enamiĝi estas iĝi enama, do proksimume: droni en amo. Kaj se ni diras: li dronis en amo al ŝi, ni devas diri ankaŭ: li enamiĝis al ŝi.
Mirinda
Ĉi tiun kompatindan vorton de certa flanko trafas akraj atakoj delonge. Mi volas defendi ĝin iomete.
Ni allasu, ke mirinda ne estas tute logika farita. Sed, ni konfesu, ĉi tiu mallogikeco tute ne malhelpis ĝin vivi. Jes, ĝi vivas de kiam ekzistas nia lingvo. Ĝin ekstermi estus vere mortigo de plenkreskulo.
Kaj, malgraŭ sia mallogikeco, ĝi havas bone difinitan signifon. Ĝi identas nek je miriga, nek je admirinda, ĝi staras ie meze inter ĉi tiuj du vortoj. Kaj ĝuste tio estas ĝia granda avantaĝo: kiam oni devus heziti inter miriga kaj admirinda, oni ĉiam povas uzi la vorton mirinda. Miriga restas por la okazoj, kiam speciale ni volas akcenti la miron pri io, admirinda restas por la okazoj, kiam speciale ni volas glori kaj laŭdi.
Tiu ĉi uzmaniero tiel enradikiĝis, ke, se mi trovas anstataŭ mirinda la vorton admirinda, mi estas ĝenata pro la troeco de la esprimo. Kaj se mi trovas anstataŭ ĝi mirigan, mi estas ĝenata pro la nesufiĉeco de la esprimo. Mia lingva sento kaj alkutimiĝo postulas la vorton mirinda spite al ĉia logiko.
Jes. La vivkapablo kaj neekstermebleco de mirinda estas klara ekzemplo pri la Zamenhofa diro, ke lingvo ne estas matematiko.
Kutimi
Jen vorto, kies uzon oni bezonas iom klarigi.
Kutimi signifas: havi kutimon. Mi kutimas fumi: mi havas la kutimon fumi.