833.
Mi parolis al mi. Mi pensas pri miaj infanoj. Mi iris al mia domo. Mi atentas miajn aferojn. Mi lavos miajn manojn.
834. (a) Li estas granda homo en sia domo. Ĉiu besto zorgas pri sia nesto (
(b) Ĉio havas sian “sed” kaj “se”. Ĉiu havas sian guston. Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. Ĉiu “li” havas sian “ŝi”. Sian sorton (
(c) Ĉiu por si estas la plej kara. Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas. Se regno (
Esti sub la ŝuo de sia (
835.
“La plej altaj societoj malfermas por mi siajn pordojn.” “Jes, por ĵeti vin eksteren!”
“Kial la fiŝoj ariĝas sub la ponto?” “Por ŝirmi (
Infano vidis testudon (
“Kion faras la edzino, kiam vi venas hejmen malfrue?” “Ŝi skuas la kapon.” “Sian aŭ vian?”
“Ĉu via edzo kutimas paroli al si, kiam li estas sola?” “Mi ne scias. Mi neniam estis kun li, kiam li estis sola.”
“En kiu batalo Nelson mortis?” “En sia lasta, mi kredas.”— “Kies ostojn la Izraelidoj forportis kun si el Egiptujo?” “Siajn.” (
Du amikoj ŝtelis botelon da viskio, kaj ĝin kaŝis en sia litĉambro. En la nokto unu el ili leviĝis kaj fortrinkis la viskion. Iom poste la alia leviĝis, kaj serĉis la botelon. La unua demandis : “Kion vi serĉas?” “Ho, nenion” respondis la dua. “Nu, vi trovos tion en la botelo!” diris la unua.
836. (a) Kompletigu la frazojn: Henriko amas … patrinon. Alico amas … geavojn. Li pensis pri … fianĉino. La nevoj parolos al … onklo. La gepatroj laboras por … infanoj.
(b)
(c) Kies ĉapelon mi (S-ino B, D-ino D) portas? Per kies krajono li skribas? Kies plumojn ni (niaj amikoj) uzas?
837. (a) In the sentence Tom kantas al si, the word si refers to the subject, Tom, and the meaning is
La knaboj kantas al si (
La knaboj kantas al ili (
(b) Li amas sin kaj lin (
(c) Paŭlo ludis kun Johano, kaj vundis lin kaj sin. Petro parolis (i) al si. (ii) al li. Petro kantis kun Johano kaj kun (i) sia edzino; (ii) lia (or, ties) edzino. Petro renkontis Johanon, kaj demetis (i) lian ĉapelon; (ii) sian ĉapelon.