806. ALMENAŬ = at least (Cp. ALmenaŭ, At Least).
Mi restos almenaŭ (at least = not less than) tri horojn. Eble aliaj cedos, sed almenaŭ mi (I, at least = at any rate, anyway, at all events) staros firme.
“Ĉu virinoj vivas pli longe, ol viroj?” “Sendube! Almenaŭ, la vidvinoj!”
807. APENAŬ = scarcely, hardly, barely, only just.
(a) (Of achievement) = preskaŭ ne, only with difficulty (Cp. kun peno; F à peine).
Mi apenaŭ povas vidi (=mi preskaŭ ne povas vidi), I can hardly (scarcely, only just) see; I can see only with effort.
[Conversely, apenaŭ ne = preskaŭ].
La ventego apenaŭ ne dronigis la ŝipon, the gale almost (all but, well-nigh) sunk the ship.
(b) (Of time). Apenaŭ ŝi venis, (kiam) … she hardly had (only just) come, when…
Apenaŭ li ricevis ĝin, li tuj ĝin vendis, No sooner did he get it than he sold it.
(c) (Of measure) = not more than, at the most.
Tio kostas apenaŭ tri pencojn. Mi restos apenaŭ tri horojn.
808. La tempo estas rapida rivero—kureganta torento el ĉio venanta kaj ĉio pasanta. Apenaŭ venis io, kaj jen! ĝi jam forpasis: alio fluas post ĝi, kaj same forportiĝas ankaŭ tio.
Marcus Aurelius.809. JA = indeed, assuredly, to be sure, really and truly… It is used to confirm or strengthen a statement, and generally implies remonstrance or expostulation.
Tio ja estas vera, indeed it is true (whatever you say) (although…, in spite of…).
Mi ja povas tion fari, why, I can do that.
Mi ja skribas, Don’t you see I am writing!
Mi ja tion diris, I said that, I told you so.
Vi ja scias, ke… you know very well (of course) that…
Li estas ja kulpa, tamen … He is guilty, of course, nevertheless…
Li ne povos veni, li ja estas edzo (He’s married, you see).
Mi ja iras, I do go.
Mi ja iris, I have been.
Mi ja iros, I shall go.
810. “Kial vi ne iris?” “Mi ja iris, sinjoro (But I did go).”
“Mi ne vidis vin.” “Nu, mi ja estis tie (Well, I was there).”
“La lokomotivo estas tre scivola.” “Mi ne komprenas.” “Jes, ja! Ĝi konstante diras Ĉu, ĉu, ĉu, ĉu!”
811. Mi promenis sur la kamparo, kaj vidis ion tre malproksime. Mi apenaŭ povis ĝin distingi. Mi rigardis atente, kaj demandis al mi “Kio ĝi povas esti?” Mi daŭrigis la promenon, kaj pli kaj pli proksimiĝis. Mi metis la manon al la okuloj kaj rigardis denove. Ankoraŭ mi apenaŭ povis ĝin vidi klare, sed mi diris al mi, “Mi estas preskaŭ certa, ke ĝi estas ia besto. Ĉu eble ĉevalo?” Mi ankoraŭ pli proksimiĝis, ĝis mi preskaŭ povis ĝin tuŝi. Mi jam vidis la beston tute klare. Mi vidis la kolharojn kaj la voston. Tiam mi diris al mi “Ĝi ja estas ĉevalo!”
«Po»
812. PO (preposition) = apiece, at the rate of, at, @.
Mi donis al ili po ses pencoj, 6d. apiece.
Ni legas la libron po dek paĝoj en ĉiu leciono. PO is never followed by the accusative.
813. Li pagis po du pencoj por (ĉiu) funto; li veturis po dek mejloj en (ĉiu) horo. He paid (at the rate of) 2d. a lb.; he travelled 10 miles an hour.
You can say also li pagis du pencojn por funto; li veturis dek mejlojn (ĉiu)hore.
But do NOT say du pencojn po funto, li iris dek mejlojn pohore (=2d. at the rate of a lb. each; he went ten miles at the rate of an hour a mile!).
This misuse of po is a common mistake, and a bad one. Remember that po=@: this should keep you right.