777. Ĝis kioma paĝo (Ĝis kie) (
«Baldaŭ», «ĵus», «nepre», «tuj»
778. BALDAŬ,
Mi baldaŭ venos. Mi ne atendis vin tiel baldaŭ. Kiu tro rapide saltas, baldaŭ haltas. Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas (
779. ĴUS,[80]
Malgranda infano, kiun la patro ĵus batis. “Panjo, via edzo ne plaĉas al mi.”
“Ĉu vi estas la estro de la domo?” “Ne. Oni ĵus metis lin en la lulilon.”
“Kiun vi atendas, mia knabeto?” “Panjon. Ŝi aĉetas novan ĉapelon en tiu butiko.” “Nu, do, ŝi baldaŭ venos: la lastan oni ĵus prenis el la fenestro.”
780. Kion mi ĵus prenis? tuŝis? malfermis? faris? instruis? (Vi ĵus …) Al kiu mi ĵus parolis?
781. NEPRE,
782. Mi ĉiam rimarkis, ke se mi sukcesas vivi ĝis la fino de Marto, mi nepre vivas dum la tuta jaro.
“Ĉu vi venos baldaŭ, doktoro?” “Jes, nepre. Morgaŭ mi devos viziti alian pacienton sur la sama strato, do mi povos (kiel oni diras) mortigi du birdojn per unu ŝtono.”
783. TUJ (
(b) (place):
784. “Ĉu anĝeloj havas flugilojn, panjo?” “Certe, mia kara.”
“Kaj ĉu ili povas flugi?” “Kompreneble.” “Do kiam flugos la servistino?” “Nu! ŝi ne estas anĝelo.” “Sed jes: la patre tion diris al ŝi.” “Ha! Do ŝi flugos tuj.”
«Ankoraŭ», «jam»
785. Ankoraŭ =
Li ankoraŭ manĝas,
Li jam manĝas,
786. ANKORAŬ (Fr.
787. Esti ankoraŭ ĉe la komenco de la vojo. Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. Li havas ankoraŭ printempon en la koro. Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj. Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero. Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.
788. “Ĉu vi ankoraŭ min amos, eĉ kiam mi vojaĝos malproksimen de vi?” “Kompreneble. Ju pli malproksimen vi vojaĝos, des pli forte mi vin amos.”
“La pomoj en mia ĝardeno neniam maturiĝas.” “Ĉu la klimato do estas malfavora?” “Ne, sed la knaboj ŝtelas la frukton, kiam ĝi estas ankoraŭ verda.”
“Kial vi estas tiel malĝoja?” “Mia edzino bombardis min per floroj.” “Tamen tio ne estas motivo por plendo.” “Sed ili estis ankoraŭ en la vazo!”