789. JAM = already, by now, by then (the time in question).[82]
Li estis (estas, estos) jam preta, He was (is, will be) ready already.
Mi jam havas, I already have (some).
Se li jam venis … If he has already come (has come by now)…
Mi jam diris, ke … I have already (previously) said that…
Jam dirita, aforesaid.
Jam de longe, for a long time past now.
Mi devas jam iri, It is now time (the time has now come) for me to go.
790. Bone kreskas la herbo, sed la ĉevalo jam mortis. Li faris jam la lastan spiron. Plej juna katido musojn jam pelas. Li jam estas trans montoj kaj maro.
791. En Irlanda hotelo. “Estas la oka, sinjoro.” “Jam! Kial vi ne diris tion al mi antaŭe?”
Edzino: “Ĉu vi scias, ke jam tri semajnojn vi ne kisis min?” Profesoro: “Kiun do mi kisis tiel ofte?”
“Mi ne scias, kion donaci al la edzo por lia naskiĝa tago.” “Eble bonan libron?” “Nu, tion li jam havas!”
Paciento (al kuracisto): “Vi ne devos (won’t have to) malpermesi ion al mi, ĉar jam de longe la edzino malpermesis al mi ĉion.”
“Ne donu al la infano tiel multe da prunoj (plums); ĝi havos doloron en la stomako.” “Ho, tio ne gravas; ĝi jam havas tion.”
Patro: “Mi ne povas kompreni, kial mia horloĝo ĉiam haltas. Eble ĝi bezonas purigon.” Fileto: “Ho, ne, patro. Mi estas certa, ke ne; ĉar mi lavis ĝin jam hodiaŭ matene en mia bankuvo (tub).”
Iu renkontis Skotan amikon en Venecio. “Kion vi faras ĉi tie?” li demandis. “Mi ĝuas la mielmonaton” estis la respondo. “Sed kie estas via edzino?” “Ŝi restas hejme en Skotlando, ĉar ŝi vizitis Venecion jam antaŭe.”
792.
Krepuska (twilight) grizo venas nun,Subiris jam la roza sun’,La mondon banas fea (fairy) lum’En palarĝenta helo!Jen la lasta rozetoDe fora somero;Ĝiaj belaj kunulojJam velkis sur tero.Ne restas parenco,Neniu rozfloroKunsentas kompatePri ĝia doloro!Jen, Aprilo venas nun!Kantas ĉiu koro,Brilas la matena sun’,Dancas ĉiu floro.Ĝoju, do, malgaja kor’,En la lumo hela!Jam la vintro pasis for,Ĉio estas bela!793. In a negative sentence ankoraŭ and jam go before the ne (or other negative word). The ne goes before the verb (221).[83] Compare:
Li ankoraŭ ne manĝas, He (was not, and) is still not eating; He is not eating yet.
Li jam ne manĝas, He (was eating, but now) has already left off (has stopped) eating; has ceased to eat (785).
794. ANKORAŬ NE, not yet.
Li ankoraŭ ne estas preta, He is not yet ready.
Li ankoraŭ ne venis, he has not come yet.
Mi ankoraŭ neniam vidis lin, I have never yet seen him.
Mi ankoraŭ nenion scias, I know nothing yet, I still know nothing.
Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu, No one has ever yet pleased every one.
Ankoraŭ Dio ne dormas. Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. La sigelo (seal) ankoraŭ ne estas metita.
795. “Ĉu vi loĝis ĉi tie dum via tuta vivo?” “Ankoraŭ ne!”
“Kial vi ploras, knabeto?” “Mia frato havas libertempon, sed mi ne.” “Kial ne?” “Mi ankoraŭ ne vizitas la lernejon.”
“Ĉu vi donis freŝan akvon al la or-fiŝoj?” “Ne, sinjorino. Ili ankoraŭ ne fortrinkis la akvon, kiun ili jam havas.”
“Vi devas nun iri liton.” “Sed panjo ankoraŭ ne iris!” “Nu, la kokidetoj dormas jam de longe.” “Jes, sed ankaŭ la kokino!”
“Ĉu vi jam scias Esperanton?” “Nu—mi lernas de kelka tempo.” “Pruntu al mi ŝilingon.” “Pardonu, sed kelkajn vortojn mi ankoraŭ ne komprenas.”
Artisto montris al amiko pecon da blanka papero. “Tiu bildo,” li diris, “prezentas (represents) la pason de la Izraelidoj tra la Ruga Maro.” “Sed kie la maro (estas)?” “Ĝi jam foriris.” “Kaj la Izraelidoj?” “Ili jam pasis.” “Kaj la Egiptoj?” “Ili ankoraŭ ne venis.”