“Mi mortigis du virmuŝojn kaj tri muŝinojn.” “Kiel vi povis distingi la seksojn?” “Du estis sur la manĝotablo, kaj tri sur la spegulo.”
645. Angligu: Elterigi trezoron, enboteligi frukton, endokigi ŝipon, enlitigi infanon, senkapigi vorton, buterigi lakton, surtabligi manĝon, forkurigi malamikon. Ali-(el-en-kun-sen-sub-neni‑)igi. Dompurigistino, koleregigi, varmetigi, mortiganto.
646. DAŬRI, to last, continue, endure, go on (in this sense).
La ludo daŭras. Li daŭre ludas. Li daŭrigis la ludon (went on playing) (Not: li daŭris ludi!).
Daŭrigu! Go on! Continue!
647. ĈESI … ‑i, to stop, leave off, desist from (doing something).
Ĉesiĝi, to stop (come to) an end.
Li ĉesis drinki, kaj ĉesigis la malbonan vivon: tiam lia mizero ĉesiĝis. He ceased to booze (left off boozing), and discontinued his evil living: then his misery ceased.
Cp. HALTI, to halt, pause, (come to a) stop.
La aŭto haltis (=ĉesis kuri): mi ĝin haltigis.
648. Patro (krianta de la supra etaĝo (floor, storey): “Kia bruego! Ĉesigu la radion!” Filo (sur la teretaĝo): “Ĝi ne estas la radio: panjo havas vizitantinon.”
<p>«-ita»</p>649. The suffix ‑ITA = -ed, ‑d ‑t, ‑en. It makes an adjective showing that the action indicated is finished, completed; a thing of the past.
Dirita, said;
finita, ended;
perdita, lost;
skribita, written;
vestita, dressed.
Farita, done, made (362).
Fermita, shut;
malfermita, opened;
nefermita, open.
Kunmetita vorto, compound word.
Do not say -iĝita.
650. Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita. Bono farita ne estas perdita. Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj! Nefermita kelo tentas (tempts) al ŝtelo. Tablo kovrita faras amikojn. Ordonita kiso havas guston maldolĉan. Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita! Frukto malpermesita estas la plej bongusta. Por gasto ne petita mankas kulero. Promesita trezoro estas sen valoro. Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, kaj pano kaŝita (hidden) estas agrabla. Por ŝafo tondita (shorn) Dio venton moderigas.[68] Brulvundita infano timas la fajron.
651. Kiuj dentoj aperas laste? (La arte faritaj).
“Se via hundo estas perdita, kial vi ne reklamas (advertise)?” “Ne parolu sensence! La hundo ne scias legi.”
Mastrino: “Plua telero rompita! Kiel vi faris tion?" Servistino: “Mi ne rompis ĝin, sinjorino: ĝi falis kaj rompiĝis. Ĝi estis tute sendifekta, kiam ĝi lasis mian manon.”
652. Translate: amuzita, arestita, atakita, prenita;
acquired, caught, destroyed, photographed, translated.
Amegita kato, vundetita fingro.
-IGITA. Enterigita,buried;plenigita,filled;senkapigita,beheaded;timigita,frightened.
Esperantigu Blinded, coloured, deafened, facilitated, killed, put-to-bed, simplified, strengthened, utilized.
654. Oni faras brikojn el argilo (clay); tasojn el fajenco (ckina) aŭ porcelano.
(a) El kio glasoj estas faritaj (fariĝas glasoj? oni faras glasojn)?
Ili estas faritaj (Ili fariĝas; oni faras ilin) el vitro. El kio konsistas glacio?
(b) Ask and answer similar questions about objects in the room, etc., using the roots argil, bakelit, brik, drap, fajenc, felt, karton, katun, kaŭĉuk, lan, led, lign, metal (arĝent, fer, lad, latun (brass), or, ŝtal), morter, ost, pajl, paper, pluŝ, porcelan, sabl, silk, tol, velur, vitr (363).
<p>«De», <emphasis>By</emphasis></p>655. After -ita the word de means by (denoting the doer of the action).[69] Ŝtelita de li el la ŝranko (aŭ, for de la ŝranko), stolen by him from the cupboard.
656. (a) El eseoj. La sango en la pulmoj (lungs) estas putrigita de inspirita aero. — La dramoj de Shakespeare estis verkitaj ne de Shakespeare, sed de alia viro kun la sama nomo.
(b) Jen letero, kiun mi skribis al mia filo. Al kiu ĝi estas adresita? De kiu ĝi estas skribita?